|
 | | « [pri Orienta Azio] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi Usonon kaj Japanion unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj Sovetunion. Laŭ opinio de Pekino, venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en Azio-Pacifika regiono ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta Azio [do al Ĉinio]. » | | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
 | | « Kulture Aŭstralio plu restas eŭropa lando… kaj ni konsideras ĝin eŭropa, do Aŭstralio ne devas iĝi membro de la Orientazia Ekonomia Konsilio. Ni, azianoj, malpli emas al malkaŝa kritikado de la aliaj landoj aŭ juĝado de ili. Sed Aŭstralio, estante kulture eŭropa, sentas sin rajta diri al la aliaj, kion ili faru kaj kion ne. Kaj tio certe estas malakceptebla por ni ĉiuj. Jen miaj argumentoj [kontraŭ ĝia membriĝo]. La afero konsistas ne en haŭtkoloro, sed en kulturo. » | | — Mahathir bin Mohamad |
|