Ekstera politiko de Barato

El Vikicitaro
Ekstera politiko de Barato
Ekstera politiko de Barato
Ekstera politiko de Barato
Aliaj projektoj
Ekstera politiko de Barato en Vikipedio
Ekstera politiko de Barato en Komuneja kategorio
Ekstera politiko de Barato en Vikinovaĵoj

Ekstera politiko de Barato estas aro de la politikaj decidoj kiujn faras la registaro de Barato pri la landaj interesoj kaj rilate al la ceteraj agantoj de la internacia sistemo.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« …Barato strebas al milita regado super la Hinda oceano – tion klare montras programoj pri kreskigo de ĝiaj mara kaj aera armeoj, kaj ankaŭ politike argumentita strebo (kun geostrategia subteksto) firmigi poziciojn en la najbaraj Bangladeŝo kaj Mjanmao. Danke al sia partopreno en konstruado de havenoj en tiuj du landoj Barato ricevas eblecon regi la maran vojon tra la Hinda oceano. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Je nivelo de rilatoj inter la ŝtatoj nova ordo pli similos al sistemo de eŭropaj ŝtatoj en la 18-19-a jarcentoj ol al malfleksa modelo de la tempo de la Malvarma milito. Ĝin partoprenos almenaŭ ses potencoj, inkluzive de Usono, Eŭropo, Ĉinio, Japanio, Rusio kaj eble Barato, kaj ankaŭ abundo de mezaj kaj etaj landoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Koncerne Baraton, ŝtategon en Suda Azio, ĝia ekstera politiko laŭ pluraj parametroj similas al restaĵoj de iama eŭropa imperiismo, kreskanta sur gisto de tradicioj de la antikva kulturo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …Barato estas novulo kiel nacia ŝtato… ĝi ankoraŭ devos ekpreni rolon, konvenan por ĝia grandeco sur la internacia politika scenejo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum la Malvarma milito Barato proklamis sin neŭtrala morala arbitracianto de la mondaj aferoj, kaj multaj usonaj intelektuloj estis agnoskantaj ke Barato en tiu ĉi kazo sekvis pli altajn moralajn normojn ol la superpotencoj»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Barato estas pli zorgita je la afgana fundamentismo ol je tiu irana kaj oble pli forte maltrankvilas pro financa subteno de islama fundamentismo fare de Sauda Arabio ol pro nepacigeblo de Saddam Hussein»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« [pri la Persa golfo] Kun tempopaso la rolo de Barato en tiu ĉi regiono kreskos. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri artikolo de Brzeziński en 2000 en National Interest] Laŭ lia opinio, venis tempo ĉesigi plendojn pri internacia konduto de Ĉinio — ĝi almenaŭ estis pli bona ol konduto de Barato. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]