Anĝelo

El Vikicitaro
Anĝelo
Anĝelo
Anĝelo
Aliaj projektoj
Anĝelo en Vikipedio
Anĝelo en Komunejo
Anĝelo en Komuneja kategorio

Anĝelo estas spirita estulo, kiu asistas kaj servas al Dio, aŭ la gedioj en multaj religiaj tradicioj. La vorto devenas el la latina lingvo "angelus", kiu estas el la greka lingvo "ἄγγελος" (ággelos), kies senco estas "mesaĝisto".

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ni ŝirmas anĝelon ene de ni. Ni devas esti la gardantoj de tiu anĝelo. »
— Jean Cocteau
Citaĵo
« Se anĝelo iam dirus al ni ion pri sia filozofio, mi kredas, ke multaj proponoj sonus kiel 2 plus 2 egalas 13. »
— Georg Christoph Lichtenberg

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Traflugis anĝelo preter orelo»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela. »
— Zamenhofa proverbaro