Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono

El Vikicitaro
Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono
Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono
Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono
Aliaj projektoj
Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono en Vikipedio
Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono en Komuneja kategorio

Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono estas institucio, kiu konsultas prezidanton de Usono pri aferoj de nacia sekureco kaj ekstera politiko.

Citaĵoj[redakti]

Robert E. Hunter[redakti]

Citaĵo
« Kompare al tiu teamo ĉiuj postaj teamoj de la Konsilio pri Nacia Sekureco ŝajnas al mi sufiĉe palaj. Kaj vere, kompari ĝin eblus nur kun teamo de Kissinger — same malgranda, konsistinta el profesiuloj agorditaj laborhumore kaj celitaj al longdaŭraj strategiaj solvoj»
— Robert E. Hunter, Laboro kaj ripozo en la Konsilio pri Nacia Sekureco // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Ĉiuj scias — aŭ opinias ke ili scias — pri titana lukto de Zbig kun la Ŝtata Departemento pri politiko rilate Sovetunion. Laŭ populara tiutempe opinio, subtenita de ŝtatoficistoj de la meza nivelo el aliaj ministerioj (sed neniam de Cyrus Vance mem), tio estis siaspecia kontraŭstaro de la anĝeloj kaj Lucifero»
— Robert E. Hunter, Laboro kaj ripozo en la Konsilio pri Nacia Sekureco // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Brent Scowcroft[redakti]

Citaĵo
« Leĝo pri nacia sekureco de 1947 fondis la Konsilion pri Nacia Sekureco, aerarmeon, CIA kaj Ministerion pri defendo de Usono. Ĉio ĉi estis konstruita por la Malvarma milito kaj bazita sur la sperto de la Dua mondmilito. Tiu strukturo ne ŝanĝiĝis. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Tuj post kiam registaro de Saddam Hussein estis likvidita, ni starigis en Irako usonan administranton. Por kiu li laboris? Bone, unue por la ministerio pri defendo. Poste por la Konsilio pri Nacia Sekureco. Poste li laboris… ne eblas kompreni por kiu. Kaj en Afganio tute mankis la ĉefo kiu regus ĉiujn. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Por la prezidanto unu el la ĉefaj trajtoj de la Konsilio pri Nacia Sekureco estas rapideco de reago. Kiam la prezidanto sin turnas al ministerio kun peto fari ion, li povos atendi eterne. La Konsilio pri Nacia Sekureco laboras tre rapide kaj tre gravas konservi tiun ĝian kapablon tuj reagi al la vortoj de la prezidanto. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

James Thomson[redakti]

Citaĵo
« [pri sia dungo ĉe la Nacia Konsilio pri Sekureco de Usono en 1977] Tiam estis alia tempo. Antaŭ ol dungi min neniu kontrolis mian partian apartenon kaj ŝajnis ke tio zorgigis neniun — almenaŭ en la Nacia Konsilio pri Sekureco. »
— James Thomson, Vespera raporto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« La cerbo de Zbig havis mirindan kapablon pritrakti enorman kvanton de skribitaj informoj. Ĉiuj membroj de la Konsilio [Nacia Konsilio pri Sekureco de Usono] (kaj ili nombris 30 kaj iom) ĉiuvespere sendis al li raportojn, kiuj revenadis matene kun rimarkoj kaj foje kun demandoj aŭ proponoj telefoni lin aŭ renkontiĝi kun li. Poste, kiam mi mem ekestris grandan teamon, mi komprenis kiom gravan rolon en lia sistemo de administrado ludis la vesperajn raportojn. »
— James Thomson, Vespera raporto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]