Hannah Arendt

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Johanna "Hannah" ARENDT [hana arent] (naskiĝis la 14-an de oktobro 1906 en Lindeno, Hanovro, mortis la 4-an de decembro 1975 en Novjorko) estis juda filozofino kaj politikologino.

De ŝi[redakti]

Citaĵo
« [Adolf Eichmann] aŭtentike ne kapablis diri eĉ unu frazon, kiu ne estas kliŝo... Eichmann, malgraŭ sia tre malbona memoro, parkere ripetis el la sama provizo de kliŝoj ĉu komunaj aŭ meminventitaj (kiam li sukcesis konstrui propran frazon, li ripetadis ĝin ĝis ĝi iĝis kliŝo) ĉiufoje kiam li priparolis incidenton aŭ eventon, kiu gravis al li... Ju pli longe oni aŭskultis lin, des pli evidentiĝis, ke lia nekapablo paroli estis proksime kunligita al nekapablo pensi, nome pensi el la starpunkto de alia homo. Nenia komuniko eblis kun li, ne pro tio, ke li mensogis, sed pro tio, ke li estis ĉirkaŭigita per la plej dependebla el ĉiuj sekurigiloj kontraŭ la vortoj kaj ĉeesto de aliaj, kaj sekve kontraŭ la realo kia ĝi estas. »   « [Adolf Eichmann] was genuinely incapable of uttering a single sentence that was not a cliché.[…] Eichmann, despite his rather bad memory, repeated word for word the same stock phrases and self-invented clichés (when he did succeed in constructing a sentence of his own, he repeated it until it became a cliché) each time he referred to an incident or event of importance to him.[…] The longer one listened to him, the more obvious it became that his inability to speak was closely connected with an inability to think, namely to think from the standpoint of somebody else. No communication was possible with him, not because he lied but because he was surrounded by the most reliable of all safeguards against the words and the presence of others, and hence against reality as such. »
— Eichmann in Jerusalem: A Report on the Banality of Evil (Eichmann en Jerusalemo: Raporto pri la banaleco de la malbono)
Citaĵo
« Kio daŭris en la menso de tiuj homoj, kiuj iĝis murdistoj, simple estis la nocio involviĝi en io historia, grandioza, unika ("granda tasko, kiu okazas nur unufoje en du mil jaroj"), kiu do devas esti malfacile porti. Tio gravis al la faro, ĉar la murdistoj ne estis laŭnature sadistoj aŭ mortigistoj; kontraŭe, sistema klopodo estis farita por elimini ĉiun, kiu derivis korpan plezuron el siaj faroj. La trupoj de la Einsatzgruppen estis varbitaj el la armita SS, milita unuo kun apenaŭ pli da krimoj en sia registro el ĉiu ordinara unuo de la germana armeo, kaj iliaj komandoroj elektiĝis fare de Heydrich el la SS-a elito kun akademiaj diplomoj. Sekve la problemo estis kiel superforti ne tiom ilian konsciencon, kiom la animalan kompaton, kiu tuŝas ĉiujn normalajn homojn en ĉeesto de fizika suferado. La mistifiko, kiun uzis Himmler — kiu mem ŝajne estis tre forte afliktita de tiuj instinktaj reagoj — estis tre simpla kaj verŝajne tre efika; ĝi konsistas de invertigo de tiuj instinktoj, tio estas, direkto de ili al si mem. Do anstataŭ diri: Kiajn hororajn aferojn mi devis fari al homoj!, la murdistoj povis diri: Kiajn hororajn aferojn mi devis spekti, farante miajn devojn; kiel la tasko pezis sur miaj ŝultroj! »   « What stuck in the minds of these men who had become murderers was simply the notion of being involved in something historic, grandiose, unique ("a great task that occurs once in two thousand years"), which must therefore be difficult to bear. This was important, because the murderers were not sadists or killers by nature; on the contrary, a systematic effort was made to weed out all those who derived physical pleasure from what they did. The troops of the Einsatzgruppen had been drafted from the Armed S.S., a military unit with hardly more crimes in its record than any ordinary unit of the German Army, and their commanders had been chosen by Heydrich from the S.S. élite with academic degrees. Hence the problem was how to overcome not so much their conscience as the animal pity by which all normal men are affected in the presence of physical suffering. The trick used by Himmler — who apparently was rather strongly afflicted by these instinctive reactions himself — was very simple and probably very effective; it consisted in turning these instincts around, as it were, in directing them toward the self. So that instead of saying: What horrible things I did to people!, the murderers would be able to say: What horrible things I had to watch in the pursuance of my duties, how heavily the task weighed upon my shoulders! »
— Eichmann in Jerusalem: A Report on the Banality of Evil (Eichmann en Jerusalemo: Raporto pri la banaleco de la malbono)
Citaĵo
« La afero pri la konscienco de Eichmann, kiu vere estas komplika sed neniel unika, estas apenaŭ komparebla kun la afero pri la germanaj generaloj, unu el kiuj, demandita en Nuremberg, "Kiel eblis ke ĉiu el vi honorindaj generaloj povis daŭri servi murdiston kun tia sendemanda fideleco?," respondis, ke "ne estas la tasko de soldato roli kiel juĝisto super sia ĉefgeneralo. Lasu la historion fari tion, aŭ Dion en la ĉielo." »   « The case of the conscience of Eichmann, which is admittedly complicated but is by no means unique, is scarcely comparable to the case of the German generals, one of whom, when asked at Nuremberg, "How was it possible that all of you honorable generals could continue to serve a murderer with such unquestioning loyalty?," replied that it was "not the task of a soldier to act as judge over his supreme commander. Let history do that or God in Heaven." »
— Eichmann in Jerusalem: A Report on the Banality of Evil (Eichmann en Jerusalemo: Raporto pri la banaleco de la malbono)