Potenco: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
8 645 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
 
== Erich Fromm ==
 
=== Fuĝo for de libereco [1941] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Infano]] ne povas fizike reveni en la [[Patrino|patrinan]] sinon; same ne eblas renversi ankaŭ [[Psikologio|psikologian]] procezon de individuiĝo. Provoj de tia reveno neeviteble akceptas formon de subiĝo, ĉe kiu tamen neniam malaperas kontraŭdiroj inter potenco kaj infano, subiĝanta al tiu potenco. [[Konscio|Konscie]] infano povas konsideri sin kontentigita, sed [[Subkonscio|subkonscie]] li [[Sento|sentas]], ke li pagas senton de [[sekureco]] per plenvaloreco kaj forto de sia personeco. Finfine subiĝo sekvigas inversan rezulton: malcerteco de infano kreskas kaj samtempe en li evoluas malamikeco kaj ribelemo, kiuj estas des pli [[Danĝero|danĝeraj]], ke ili estas direktitaj kontraŭ homoj, de kiuj li plu dependas (aŭ iĝis dependa).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Lutero]]] …li mem — kiel [[personeco]] — estis tipa reprezentanto de la “[[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[karaktero]]”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa [[patro]], spertinta dum [[infanaĝo]] nek [[amo]]n, nek [[sento]]n de certeco, li tutan [[vivo]]n montris duoblan rilaton al la potenco: li [[Malamo|mamamis]] ĝin, [[Ribelo|ribelis]] kontraŭ ĝi, sed samtempe [[Admiro|admiris]] ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; [[Junaĝo|junaĝe]] tio estis la patro kaj [[Monaĥejo|monaĥejaj]] [[instruisto]]j, poste — [[papo]] kaj laikaj [[princo]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed en la [[Psikologio|plsikologia]] [[senco]] sopiro de potenco radikas ne en forto, sed en malforteco. En ĝi manifestiĝas malkapablo de la [[persono]] elteni sole kaj vivi per sia propra [[forto]]. Tio estas despera provo akiri anstataŭigilon de la forto, kiam la vera forto malsufiĉas. La potenco estas [[dominado]] super iu; la forto estas kapablo al agado, potenco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[impotenteco]] — se apliki tiun ĉi terminon ne nur al la [[Sekso|seksa]] sfero, sed ankaŭ al ĉiuj sferoj de la homaj eblecoj — kaŭzas [[Sadismo|sadisman]] strebon al la [[dominado]]. Dum kaj ĉar [[individuo]] estas forta, do kapabla realigi siajn eblecojn surbaze de [[libereco]] kaj tuteco de sia persono, li ne bezonas dominadon super la aliaj kaj ne strebas al potenco. La potenco estas perverso de forto, same kiel seksa sadismo estas perverso de la seksa [[amo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fakte la tuta nuntempa [[pensado]] — de [[protestantismo]] ĝis la [[filozofio]] de [[Kant]] — estas anstataŭigado de ekstera potenco per la potenco internigita. Leviĝinta [[meza klaso]] atingis unu [[Politiko|politikan]] [[venko]]n post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian [[prestiĝo]]n, sed ĝian lokon estis okupanta persona [[konscienco]]. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de [[libereco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed analizo montras, ke [[konscienco]] regas ne malpli severe ol la ekstera potenco kaj eĉ pli, ke enhavo de la [[ordono]]j de la konscienco ofte tute malkongruas al postuloj de [[Etiko|etikaj]] normoj rilate la homan [[digno]]n. Per sia severeco la konscienco povas superi la eksteran potencon: ja [[homo]] perceptas ĝiajn ordonojn kiel siajn proprajn. Kiel do li ribelu kontraŭ sin mem?
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Anstataŭ videbla potenco regas la potenco “anonima”. Ĝi havas multajn [[masko]]jn: [[racio]], [[scienco]], [[mensa sano]], normaleco, [[publika opinio]]; ĝi postulas nur tion, kio estas evidenta. Ŝajnas ke ĝi uzas ne premon, sed nur mildan [[admono]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Anonima potenco estas pli efika ol la malkaŝa, ĉar neniu eĉ suspektas ke ekzistas iu [[ordono]], ke atendeblas ĝia plenumo. Kaze de la ekstera potenco estas klare, ke ordono haveblas, estas klare, kiu faris ĝin; kontraŭ tiu potenco oni povas lukti, en procezo de lukto povas evolui personaj [[kuraĝo]] kaj sendependemo. Kaze de internigita potenco mankas komandestro, sed almenaŭ ordono mem restas videbla. Kaze de anonima potenco malaperas ankaŭ la ordono. Oni kvazaŭ estas sub pafado de nevidebla [[malamiko]]: mankas iu kontraŭ kiu oni povus batali.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen lukto de la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[karaktero]] kontraŭ potenco estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi [[sento]]n de propra senpoveco, sed [[revo]] subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “[[revoluciulo]]”, mi nomus ĝin “[[ribelulo]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[persono]] akiras [[forto]]n por la agado, nur sin apogante sur la superan forton. Ĝi devas esti nevenkebla kaj neŝanĝebla. Manko de forto servas por tia [[homo]] kiel senerara signo de [[kulpo]] kaj neplenvaloreco; se la potenco, je kiu li kredas, montras signon de malforteco, do liaj [[amo]] kaj [[estimo]] transformiĝas je malestimo kaj [[malamo]]. Al li mankas “ofensiva forto”, ebliganta ataki establiĝintan potencon, sen antaŭe sklaviĝi al alia, pli forta potenco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En “[[Mein Kampf]]” [[Hitlero]] plurfoje montris sian [[Sadisto|sadisman]] strebon al potenco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Respubliko|respublika]] registaro esperis “pacigi” la [[nazio]]jn per sia [[toleremo]], sed nome tiu ĉi manko de forto kaj firmeco kreskigis ilian [[malamo]]n. [[Hitlero]] malamis la [[Vejmara respubliko|Vejmaran respublikon]], ĉar ĝi estis malforta; li fasciniĝis pri industriestroj kaj militestroj, ĉar ili havis la potencon kaj [[forto]]n. Li neniam ekbatalis kontraŭ establiĝinta forta potenco kaj atakis nur tiujn grupojn, kiujn li konsideris sendefendaj. La “[[revolucio]]” de Hitlero — same kiel la “revolucio” de [[Mussolini]] — okazis sub protektado de la ekzistinta potenco, kaj iliaj plej ŝatataj [[malamiko]]j estis tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Oni povas eĉ supozi, ke rilato de Hitlero al [[Britio]] ankaŭ estis formita interalie je tiu ĉi [[Psikologio|psikologia]] komplekso. Dum li konsideris Anglion forta, li amis ĝin kaj fasciniĝis pri ĝi. Sed kiam li konvinkiĝis je malforteco de la brita pozicio — dum [[Munkena komploto|Munkeno]] kaj post ĝi — lia [[amo]] transformiĝis je malamo kaj strebo detrui Anglion. De tiu ĉi vidpunkto “pacigo” estis la politiko, kiu devus inspiri nome [[malamikeco]]n, ne pacemon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la moderna [[historio]] potenco de la [[eklezio]] estis anstataŭigita je potenco de la [[ŝtato]], la potenco de la ŝtato — je potenco de la [[konscienco]], kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de [[racio]] kaj [[publika opinio]], kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis [[viktimo]]j de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je [[roboto]]j, sed vivas influataj de [[iluzio]], ke ni estas memstaraj [[individuo]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Racia potenco — [[aŭtoritato]] — same kiel vera [[idealo]], havas kiel celon evoluon de la [[individuo]]; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …anstataŭ subiĝo al malkaŝa potenco homo kreis en si internan potencon — [[konscienco]]n aŭ [[devosento]]n — kiu regas lin tiom efike, kiel neniam povus regi iu ajn ekstera potenco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
 
{{Citaĵo
7 879

redaktoj

Navigada menuo