« [pri kalvinismo] Per neniuj penoj la homo povas ŝanĝi siansorton, sed la fakto mem de liaj penoj estas signo de lia aparteno al la savitaj. Virtoj, kiujn devas havi la homo, estas modesteco kaj modereco (sobrietas), justeco (iustitia) en tiu senco ke ĉiu devas ricevi destinitan por li parton, kaj pieco (pietas), kuniganta la homon kun dio. »
« [pri kalvinismo] Tiel la penoj kaj laboro akiris tute senracian karakteron. Ili ne povas ŝanĝi la sorton, antaŭdestinitan de dio, ne dependantan de iuj ajn penoj de la homo, sed servas sole kiel rimedo por anticipe ekscii tiun antaŭdestinitan sorton. Samtempe la febra agado helpas regi neelteneblan senton de senhelpeco. »
«Kalvino suspekteme traktis riĉecon, sed estis senkompata al malriĉeco. Kaj poste ni nemalofte renkontas en kalvinismo avertojn kontraŭ amikemo al eksterlandano, kruelecon rilate malriĉulon kaj ĝeneralan atmosferon de suspektemo rilate la homojn. »
« Estas mirinde, ke en tia ĝenerale ateismasocio kiel la nia, kulposento estas tiom disvastiĝinta kaj tiom profunde enradikiĝinta. La ĉefa diferenco de ekzemple kalvinisma komunumo konsistas en tio, ke la kulposento estas ne tute konsciata kaj ne rilatas al la religia nocio de peko. Ĉe supraĵa rigardo al la aferoj ni trovas, ke la homoj sentas sin kulpaj pro centoj da diversaj kazoj… La afero aspektas preskaŭ tiel kvazaŭ ili bezonas trovi ion pro kio ili povus senti sin kulpaj. »
« [pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dianperforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. »