« …la “devosento”, kiun ni vidas en la vivo de la nuntempa homo ekde la Reformacio ĝis niaj tagoj — same en la religia kaj laika raciigoj — estas forte markita je malamikeco rilate sin mem. La “konscienco” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al deziroj kaj celoj, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li ĝojon kaj feliĉon, transformante lian vivon je elaĉeto de iu enigma peko. »
« La vera modesteco, la vera devosento rilate la homojn estas nekombineblaj kun malestimo kaj malamo rilate ilin; sed sinhumiligo kaj sinneanta “konscienco” estas nur unu el flankoj de malamikeco, la alia flanko estas malamo kaj malestimo. »
« …anstataŭ subiĝo al malkaŝa potenco homo kreis en si internan potencon — konsciencon aŭ devosenton — kiu regas lin tiom efike, kiel neniam povus regi iu ajn ekstera potenco. »
« La vivo kiel ekzameno — jen kio estas la nobla vivo. Nobleco estas difinata per postulemo kaj devo, ne per rajtoj. Noblesse oblige [france: Nobleco devigas]. »
« Abomeno pri la devo parte klarigas ankaŭ duone ridindan, duone hontindan fenomenon — la kulton de “junularo”. Ĉiuj, de la etulo ĝis la maljunulo, transformiĝis je la “junuloj”, aŭdinte ke la junuloj havas pli da rajtoj ol da devoj, ĉar la lastajn oni povas prokrastigi kaj rezervi por maturaĝo. La juneco ĉiam estis liberigata de peza agado. Ĝi vivis ŝulde. Laŭ homaj kutimoj tiel ja devas esti. Tiun ŝajnigan rajton al ĝi pardoneme kaj tenere donacas la pliaĝuloj. Sed necesis ja tiom narkotigi ĝin, ke ĝi vere ekkonsideris tion sia merita rajto, kiun devas sekvi ankaŭ ĉiuj aliaj meritaj rajtoj. »
« Arda konvinko, ke ni havas sanktan devon antaŭ la aliaj, ofte estas nura rimedo de saviĝo de nia dronanta “mi”: ni kroĉiĝas al flosanta preter ni flosaĵo. Tio, kion ni nomas helpomano etendita al alia, efektive ofte estas nura mano, kroĉiĝanta por saviĝo de nia propra kara vivo. Forprenu de ni tiujn “sanktajn devojn” kaj niaj vivoj iĝas mizeraj kaj sensencaj. Mankas duboj, ke anstataŭigante la egocentran vivon per tiu sinofera, ni neimageble gajnas en la senco de honoro kaj estimo. Vanteco de la sinoferantoj, eĉ de tiuj el ili, kiuj vere montras ekstreman humiliĝon, estas senlima. »
« Ekzistis neniu, neniu, neniu devo por konscia, lucida kaj elrevigita homo krom tiu unu: Trovi sin mem, firmiĝi, kaj antaŭenpalpi sian propran vojon, kien ajn ĝi kondukas. »