Fascino

El Vikicitaro
Fascino
Aliaj projektoj
Fascino en Vikipedio
Fascino en Vikivortaro

Fascino estas fenomeno, estigata de tiu, kiu fascinas, do senigas je ĉia povo de forkuro aŭ kontraŭstaro per intense fiksita rigardado.

Citaĵo
« La germanoj estas mirinde obeemaj. Ili uzas filozofiajn meditojn por pruvi la plej nefilozofian aferon en la mondo: adoradon de la povo kaj timon, transformiĝantan la adoradon je fascino. »
— Madamo de Staël
Citaĵo
« Post horizonto de la senco — fascino, kiel rezulto de neŭtraligo kaj implozio de la senco. Post horizonto de la sociala — la amasoj, kiel rezulto de neŭtraligo kaj implozio de la sociala. La ĉefa afero hodiaŭ estas taksi tiun ĉi duoblan defion — defion al la senco, ĵetitan de la amasoj kaj de ilia silento (kiu tute ne estas pasiva rezistado) — defion al la senco, kiu venas de la amaskomunikiloj kaj de ilia fascino. Ĉiuj provoj, marĝenaj kaj alternativaj, renaskigi iun eron da senco aspektas kompare al tio kiel duarangaj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Vidu ankaŭ[redakti]