Libereco

El Vikicitaro
(Alidirektita el Libero)
Libereco
Libereco
Libereco
Aliaj projektoj
Libereco en Vikipedio
Libereco en Komuneja kategorio
Libereco en Vikivortaro

Libereco estas stato de aŭtonomeco de homo, lando aŭ organizaĵo regi sin mem.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kie ajn leviĝis kaj kie ajn estonte leviĝos la standardo de libereco kaj sendependeco, tie ĉiam ĉeestos la koro de Usono, ĝia beno kaj ĝiaj preĝoj. Sed ĝi ne direktiĝos eksterlanden por serĉi venkendajn monstrojn. Ĝi estas subtenanto kaj defendanto de nur propraj libereco kaj sendependeco. Ĝi subtenos komunan aferon per sia vorto kaj sia bona ekzemplo. Ĝi bone komprenas ke stariĝante sub fremdajn standardojn, eĉ se tio estas standardoj de sendependeco, ĝi engaĝos sin, sen ebleco liberiĝi, je ĉiuj militoj de interesoj kaj intrigoj, homa avideco, ĵaluzo kaj ambicioj, kiuj alproprios tiujn standardojn, uzaurpante la standardojn de libereco... Ĝi povos iĝi diktatoro de la mondo. Ĝi povos perdi propran animon»
— John Quincy Adams, Parolado de la 4-a de julio 1821
Citaĵo
« En plejparto de la ŝtatoj nacia identeco kaj nacia liberiĝo asociiĝas kun liberiĝo de eksterlanda imperia regado kaj ĝia fino ofte estas bildigata kiel heroa eposo de sinofero»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Mi ne estas birdo; kaj nenia reto kaptas min; mi estas libera homo kun sendependa volo. » « I am no bird; and no net ensnares me; I am a free human being with an independent will. »
— Charlotte Brontë, Jane Eyre
Citaĵo
« Mi ne certas scii pri kio estas "libereco", sed mi tre bone scias kio estas "liberigo". »
— André MALRAUX
Citaĵo
« En tiu erao de l’„politike konvena“, pensi jam estas malobei. »
— Henri Masson, franca esperantisto
Citaĵo
« Neniu volus esti malhavigita je sia rajto suferi, ĉar tiu estas ankaŭ sia rajto esti homo. »
— Rabindranath TAGORE
Citaĵo
« Estas pli da libereco en ia ajn diktaturo iomete malstaliniĝinta ol en ordinara usona laborloko. »
Citaĵo
« Tiuj, kiuj oferas liberecon, por iomete da sekureco, ne indas liberecon, nek sekurecon. »
— Benjamin FRANKLIN
Citaĵo
« En bone ordigita monarkio, la regatoj estas kiel fiŝoj en reto, ili kredas sin liberaj kvankam ili estas kaptitaj. » « Dans une monarchie bien réglée, les sujets sont comme des poissons dans un grand filet, ils se croient libres et pourtant ils sont pris. »
— Montesquieu
Citaĵo
« Mi liberigis milojn da sklavoj. Mi povus liberigi pluajn milojn, se ili scius, ke ili estas sklavoj. » « I freed thousands of slaves. I could have freed thousands more, if they had known they were slaves. »
— Harriet Tubman (atribue)
Citaĵo
« Do tiel ĉi mortas la libero. Kun tondro da aplaŭdo. » « So this is how liberty dies. With thunderous applause. »
— Padmé Amidala, Star Wars Episode III: Revenge of the Sith
Citaĵo
« Vortoj kiel "libereco", "justeco", "demokratio" ne estas oftaj konceptoj; male, ili estas maloftaj. Homoj ne naskiĝas sciante, kio ili estas. Necesas grandega kaj ĉefe individua peno por atingi la respekton al aliaj homoj, kiun tiuj ĉi vortoj implicas. » « (angle) Words like "freedom," "justice," "democracy" are not common concepts; on the contrary, they are rare. People are not born knowing what these are. It takes enormous and, above all, individual effort to arrive at the respect for other people that these words imply. »
— James Baldwin
Citaĵo
« Vivu libereco kaj diablen la ideologioj» « (angle) Long live freedom and damn the ideologies. »
— Robinson Jeffers
Citaĵo
« Konstitucia respubliko dediĉita antaŭ ĉio al la protekto de libereco ne povas leĝigi torturon kaj resti konstitucia respubliko. Ĝi importas en si tumoron de pura tiraneco. » « (angle) A constitutional republic dedicated before everything to the protection of liberty cannot legalize torture and remain a constitutional republic. It imports into itself a tumor of pure tyranny. »
— Andrew Sullivan
Citaĵo
« Ne ekzistas sklaveco sed nescio. Libereco estas la infano de inteligenteco. » « (angle) There is no slavery but ignorance. Liberty is the child of intelligence. »
— Robert G. Ingersoll
Citaĵo
« Libereco estas ĉiam danĝera, sed ĝi estas la plej sekura afero, kiun ni havas. » « (angle) Liberty is always dangerous, but it is the safest thing we have. »
— Harry Emerson Fosdick
Citaĵo
« Neniu estas pli senespere sklavigita ol tiuj, kiuj false kredas sin liberaj. »
— Johann Wolfgang von Goethe
Citaĵo
« Mi estas libera, negravas kiom ajn reguloj ĉirkaŭas min. Se mi trovas ilin tolereblaj, mi toleras ilin; se mi trovas ilin tro abomenaj, mi rompas ilin. Mi estas libera, ĉar mi scias, ke nur mi estas morale respondeca pri ĉio, kion mi faras. » « (angle) I am free, no matter what rules surround me. If I find them tolerable, I tolerate them; if I find them too obnoxious, I break them. I am free because I know that I alone am morally responsible for everything I do. »
— Robert A. HeinleinThe Moon Is a Harsh Mistress
Citaĵo
« Libereco ne estas interŝanĝo - ĝi estas libereco. »
— André Malraux
Citaĵo
« La leĝo neniam liberigos homojn; estas homoj, kiuj devas liberigi la leĝon. » « (angle) The law will never make men free; it is men who have got to make the law free. »
— Henry David Thoreau
Citaĵo
« Por ĉiu homo, kiu vivas sen libereco, la ceteraj el ni devas alfronti la kulpon. » « (angle) For every man who lives without freedom, the rest of us must face the guilt. »
— Lillian Hellman
Citaĵo
« Se libereco signifas ion entute, ĝi signifas la rajton diri al homoj tion, kion ili ne volas aŭdi. » « (angle) If liberty means anything at all, it means the right to tell people what they do not want to hear. »
— George Orwell
Citaĵo
« Demokratio estas la destino de la homaro; libereco ĝia nedetruebla brako. »
— Benito Juárez
Citaĵo
« La sekreto de libereco estas lumigi homojn, kiel tiu de tiraneco estas teni ilin en nescio. »
— Maximilien de Robespierre
Citaĵo
« En iu ajn lando, sendepende de tio, kion diras ĝiaj leĝoj, kie ajn homoj agas laŭ la ideo, ke la malavantaĝo de unu viro estas la bono de alia, tie ekzistas sklaveco. Kie ajn, en iu ajn lando, la tuta popolo sentas, ke la feliĉo de ĉiuj dependas de la feliĉo de la plej malfortaj, tie ekzistas libereco. » « (angle) In any country, regardless of what its laws say, wherever people act upon the idea that the disadvantage of one man is the good of another, there slavery exists. Wherever, in any country the whole people feel that the happiness of all is dependent upon the happiness of the weakest, there freedom exists. »
— Booker T. Washington
Citaĵo
« La amo al libereco estas la amo al aliaj; la amo al potenco estas la amo al ni mem. » « (angle) The love of liberty is the love of others; the love of power is the love of ourselves. »
— William Hazlitt
Citaĵo
« Kiam ni perdas la rajton esti malsamaj, ni perdas la privilegion esti liberaj. » « (angle) When we lose the right to be different, we lose the privilege to be free. »
— Charles Evans Hughes
Citaĵo
« La anarkiistoj neniam asertis, ke libereco alportos perfektecon; ili simple diras, ke ĝiaj rezultoj estas ege preferindaj al tiuj, kiuj sekvas aŭtoritaton» « (angle) The Anarchists never have claimed that liberty will bring perfection; they simply say that its results are vastly preferable to those that follow authority. »
— Benjamin Tucker
Citaĵo
« Vi nur povas protekti viajn liberecojn en tiu ĉi mondo protektante la liberecojn de la aliaj viroj. Vi povas esti libera nur se mi estas libera. » « (angle) You can only protect your liberties in this world by protecting the other man's freedom. You can only be free if I am free. »
— Clarence Darrow
Citaĵo
« Mi ne povas aprobi, ke princoj regu la konsciencon de siaj subuloj kaj forprenu de ili la liberecon de fido kaj diservo. »
— Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau
Citaĵo
« Mi kredas, ke la konservado de niaj civilaj liberecoj estas la plej fundamenta kaj grava el ĉiuj niaj registaraj problemoj, ĉar ĝi ĉiam estis kun ni kaj ĉiam estos kun ni kaj se ni iam permesos detrui tiujn liberecojn, nenio restos en nia sistemo inda je konservado» « (angle) I believe the preservation of our civil liberties to be the most fundamental and important of all our governmental problems, because it always has been with us and always will be with us and if we ever permit those liberties to be destroyed, there will be nothing left in our system worthy of preservation. »
— Earl Warren
Citaĵo
« Libereco nur por la registaraj membroj, nur por la membroj de la partio - kvankam ili estas sufiĉe multaj - entute ne estas libereco. Libereco estas ĉiam la libereco de disidentoj. »
— Roza Luksemburg
Citaĵo
« Kiu venkis siajn timojn, tiu vere estos libera. »
— Aristotelo
Citaĵo
« Mi ne havas problemon, ke iu uzas siajn talentojn por sukcesi, mi simple ne pensas, ke la plej alta celo estas sukceso. Aĵoj kiel libereco kaj plivastigo de scioj estas super sukceso, preter la personoj. Persona sukceso ne estas malĝusta, sed ĝi estas limigita en graveco, kaj post kiam vi havas sufiĉe da ĝi, estas domaĝe strebi al tio anstataŭ al vero, belecojusteco» « (angle) I don't have a problem with someone using their talents to become successful, I just don't think the highest calling is success. Things like freedom and the expansion of knowledge are beyond success, beyond the personal. Personal success is not wrong, but it is limited in importance, and once you have enough of it it is a shame to keep striving for that, instead of for truth, beauty, or justice. »
— Richard Stallman
Citaĵo
« (france) O Liberté, que de crimes on commet en ton nom! » « (france) O Liberté, que de crimes on commet en ton nom! »
— Manon Roland
Citaĵo
« La spirito de vero kaj la spirito de libereco - jen la kolonoj de socio»
— Henrik Ibsen
Citaĵo
« Demokratio estas la destino de la homaro; libereco ĝia nedetruebla armilo»
— Benito Juárez
Citaĵo
« Ĉu la vivo estas tiel kara aŭ paco tiel dolĉa, ke ili povas esti aĉetitaj je la prezo de ĉenoj kaj sklaveco? Malpermesu tion, Ĉiopova Dio! Mi ne scias, kian kurson povas sekvi aliaj; sed al mi, donu liberecon aŭ donu morton! » « (angle) Is life so dear or peace so sweet as to be purchased at the price of chains and slavery? Forbid it, Almighty God! I know not what course others may take; but as for me, give me liberty or give me death! »
— Patrick Henry
Citaĵo
« La rajto de la homo scii, lerni, demandi, fari bonfidajn erarojn, esplori homajn emociojn devas, per ĉiuj rimedoj, esti sekura, se la vorto LIBERECO iam estu pli ol malplena politika slogano»
— Wilhelm Reich
Citaĵo
« Mi ne volas arton por kelkaj, pli ol edukadon por kelkaj, aŭ liberecon por kelkaj. » « (angle) I do not want art for a few, any more than education for a few, or freedom for a few. »
— William Morris
Citaĵo
« Libereco estas la esenco mem de la vivo, la pelanta forto en ĉiu intelekta kaj socia disvolviĝo, la kreinto de ĉiu nova perspektivo por la estonteco de la homaro. La liberigo de homo de ekonomia ekspluatado kaj de intelekta kaj politika subpremo, kiu trovas sian plej bonan esprimon en la mondfilozofio de Anarkiismo, estas la unua antaŭkondiĉo por la evoluo de pli alta socia kulturo kaj nova homaro. »
— Rudolf Rocker
Citaĵo
« Mi kredas, ke ni havas neinversigeblan tendencon al pli da libereco kaj demokratio, sed tio povus ŝanĝiĝi» « (angle) I believe we are on an irreversible trend towards more freedom and democracy, but that could change. »
— Dan Quayle
Citaĵo
« Devigita unuformeco konfuzas civilan kaj religian liberecon kaj neas la principojn de kristanismo kaj civitaneco. Neniu devas esti devigita adori aŭ konservi kultadon kontraŭ sia volo» « (angle) Enforced uniformity confounds civil and religious liberty and denies the principles of Christianity and civility. No man shall be required to worship or maintain a worship against his will. »
— Roger Williams
Citaĵo
« Se ne estas lukto, ne ekzistas progreso. Tiuj, kiuj asertas favori liberecon, kaj tamen malestimas agitadon, estas homoj, kiuj volas kultivaĵojn sen plugi la teron. Ili volas pluvon sen tondro kaj fulmo. Ili volas la oceanon sen la terura muĝo de ĝiaj multaj akvoj. Tiu ĉi lukto povas esti morala; aŭ ĝi povas esti fizika; aŭ ĝi povas esti kaj morala kaj fizika; sed ĝi devas esti lukto. » « (angle) If there is no struggle, there is no progress. Those who profess to favor freedom, and yet depreciate agitation, are men who want crops without plowing up the ground. They want rain without thunder and lightning. They want the ocean without the awful roar of its many waters. This struggle may be a moral one; or it may be a physical one; or it may be both moral and physical; but it must be a struggle. »
— Frederick Douglass
Citaĵo
« La kosto de libereco estas malpli ol la prezo de subpremo. » « (angle) The cost of liberty is less than the price of repression. »
— W. E. B. DuBois
Citaĵo
« Ni estu liberaj kaj ĉio alia nenion gravos» « (hispane) Seamos libres y lo demás no importa nada. »
— José de San Martín
Citaĵo
« Vera libereco estas kundividi
ĉiujn ĉenojn, kiujn portas niaj fratoj»
 « (angle) True freedom is to share
All the chains our brothers wear. »
— James Russell Lowell
Citaĵo
« La vivo neniam estas libera de kontraŭdiroj. »
— Manmohan Singh
Citaĵo
« Reagan diras, ke libereco estas ducent jara ideo. Tiu viro kredas ke libereco estis inventita de la Usona Konstitucio. » « (hispane) Reagan dice que la libertad es una idea que tiene doscientos años. Ese hombre cree que la libertad la inventó la Constitución americana. »
— Jose Luis Sampedro
Citaĵo
« Vivu liberecon kaj diablen la ideologioj» « (angle) Long live freedom and damn the ideologies. »
— Robinson Jeffers
Citaĵo
« Neverland estas la maniero, kiel mi ŝatus, ke la reala vivo estu... sentempa, libera, petola, plena de gajeco, tenereco kaj magio» « (angle) Neverland is the way I would like real life to be … timeless, free, mischievous, filled with gaiety, tenderness, and magic. »
— Mary Martin
Citaĵo
« Mi estas konvinkita kredi, ke Dio lasis naciojn je la libereco starigi tiajn registarojn, kiuj plej plaĉis al si, kaj ke magistratoj estis starigitaj por la bono de nacioj, ne nacioj por la honoro kaj gloro de magistratoj. » « (angle) I am persuaded to believe that God had left nations to the liberty of setting up such governments as best pleased themselves, and that magistrates were set up for the good of nations, not nations for the honor and glory of magistrates. »
— Algernon Sydney, Scaffold speech (1683)
Citaĵo
« Super ĉiuj liberecoj, donu al mi la liberecon scii, eldiri kaj argumenti libere laŭ mia konscienco» « (angle) Give me the liberty to know, to utter, and to argue freely according to my conscience, above all liberties. »
— John Milton
Citaĵo
« La gazetara libereco estas unu el la grandaj fortikaĵoj de libereco kaj neniam povas esti retenita krom de despotaj registaroj. » « (angle) The freedom of the press is one of the great bulwarks of liberty, and can never be restrained but by despotic governments. »
— George Mason
Citaĵo
« Konscia fido estas libereco.
Emocia fido estas sklaveco.
Mekanika fido estas malsaĝeco. »
— George Gurdjieff
Citaĵo
« ...ni denove deklaras, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj ke reciproka toleremo estas la prezo de libereco. » « (angle) …we declare again that all men are brothers, and that mutual tolerance is the price of liberty. »
— Will Durant

Miĥail Bakunin[redakti]

Citaĵo
« Ni kredas nian devon, nome de homa libereco, homa digno kaj homa prosperado, repreni el la ĉielo la varojn, kiujn ĝi rabis, por redoni ilin al la tero. » « Nous croyons devoir, en vue de la liberté humaine, de la dignité humaine et de la prospérité humaine, reprendre au ciel les biens qu’il a dérobés à la terre, pour les rendre à la terre. »
— Miĥail Bakunin
Citaĵo
« Libereco sen socialismo estas privilegio kaj maljusteco; socialismo sen libereco estas sklaveco kaj brutaleco. » « Liberty without socialism is privilege and injustice; socialism without liberty is slavery and brutality. »
— Miĥail Bakunin
Citaĵo
« La libereco de ĉiuj estas esenca por mia libereco. »
— Miĥail Bakunin
Citaĵo
« La libereco de la homo konsistas nur en tio: ke li obeas naturajn leĝojn ĉar li mem rekonis ilin kiel tiajn, kaj ne ĉar ili estis ekstere altruditaj al li per iu ajn ekstera volo, kio ajn, dia aŭ homa, kolektiva aŭ individua. »
— Miĥail Bakunin

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Rezistado de la subjekto hodiaŭ unuflanke estas pli aprezata kaj estas konsiderata kiel pozitiva — same kiel en la politika sfero nur konduto, direktita al liberigo, emancipo, sinesprimo, formiĝo de politika subjekto, estas konsiderata inda kaj subversiva. Tio signifas ignoradon de influo, sama kaj certe oble pli grava, de konduto de la objekto, rifuzon de la pozicio de la subjekto kaj rifuzon de la senco — sed nome tia estas konduto de la amasoj — kiun ni forgesas sub maldigna termino de fremdiĝo kaj pasiveco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …aktuala argumento de la sistemo estas maksimigo de la vorto, maksimigo de produktado de la senco. Do ankaŭ la strategia rezistado — kiel rifuzo de la senco kaj de la vorto — aŭ superkonformisma simulado de mekanismoj mem de la sistemo, ankaŭ prezentanta per si mem formon de rifuzo kaj malakcepto. Tio estas strategio de la amasoj kaj ĝi egalas al redoni al la sistemo ĝian propran logikon pere ĝia duobligo kaj la sencon, kvazaŭ speguliĝon en spegulo — sen absorbi ĝin. Tiu ĉi strategio (se ankoraŭ oni povas paroli pri strategio) dominas ekde nun, ja ĝi sekvas nome el tiu fazo de la sistemo, kiu formiĝis nun.
Erari pri elekto de strategio estas serioza afero. Ĉiuj movadoj, kiuj akcentas sole je liberigo, emancipo, renaskiĝo de la subjekto de la historio, grupoj, vortoj, je konscienco aŭ eĉ je “eltirado de la nekonscia” de la subjektoj kaj de la amasoj, ne vidas ke ili troviĝas en riverujo de la sistemo, kies imperativo hodiaŭ estas ĝuste superproduktado kaj regenerado de la senco kaj de la vorto. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ni projekcias kiel idealan sovaĝan staton (naturo, deziro, besta stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de malteritoriigado, kiu estas skemo de la ekonomia sistemo kaj kapitalo. Liberecon eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …postulado de “libereco” estas ĉiam nura postulado iri pli for ol la sistemo, sed en la sama direkto. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Problemo de la sekureco, kiel konate, persekutas niajn sociojn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la libereco. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la filozofiomoralo, kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:

— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas liberecon;
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas sekurecon (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);

— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas panikon kaj teroron»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La virino-objekto estis suvereno kaj restas la mastrino de la tento (de reguloj de sekreta ludo de la deziroj). La viro-objekto estas nura nuda subjekto, prirabita ĝisnude orfo de la deziro, revanta pri perdina dominado — nek subjekto, nek fakte objekto de la deziro, sed nura mita instrumento de la kruela libereco. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Posedo estas zorgigo kaj fiero de la subjekto, sed ne de la objekto, kiu ne interesiĝas pri tio, same kiel pri sia liberiĝo. La objekto volas nur tenti — tiel ĝi priludas sian mutecon, kiel ŝtonoj priludas sian indiferentecon, kiel la virinoj ludas per sia rigardo, kaj ĝi ĉiam gajnas. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Procezo, kiu ŝtelas nian liberecon kaj nian respondecon, engaĝante nin en la ciklo de antaŭdestino (almenaŭ en la plej banala formo de “ŝanco”), havas oble pli da ŝancoj tenti nin ol la procezo de liberigo kaj respondecigo, kiu ajnakaze ankaŭ ne havas fundamentojn: anstataŭ engaĝiĝi je komikeco de libereco en lukto kontraŭ niaj propraj principoj, ni prefereas engaĝiĝi je tragikeco de la pura arbitreco. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Se mi bezonus doni nomon al la nuna situacio, mi dirus ke tio estas stato post orgio… hodiaŭ la ludo finiĝis — ĉio estas liberigita. Kaj ni ĉiuj faras al ni la plej gravan demandon: kion fari nun, post la orgio? Al ni restas nur ŝajnigi la orgion kaj liberigon, ŝajnigi ke, rapidiginte la paŝojn, ni iras je la sama direkto. Efektive ja ni hastas al malpleno, ĉar ĉiuj finaj celoj de la liberigo restis malantaŭe, nin senhalte persekutas kaj turmentas antaŭvido de ĉiuj rezultoj, apriora kono de ĉiuj signoj, formoj kaj deziroj»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Post la fino de la orgio la liberiĝo starigis la tutan mondon antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj genra identecoj, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la signoj kaj multnombrecon de la deziroj. Nome tiel ni iĝis la transseksuloj. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ transpolitikistoj, do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj… »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Tio estas ne demokratio, tio estas moko. Homaj rajtoj, libereco, demokratio — ĉio ĉi transformiĝis je parodio»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Venas efiko de supersaturiĝo: kvanto de libereco kreskas kaj paralele kreskas angoro, anksio»
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]

Alexander Berkman[redakti]

Citaĵo
« Libereco estas malplena sono dum oni estas ekonomie katenita. » « Liberty is an empty sound as long as you are kept in bondage economically. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"
Citaĵo
« Libereco signifas, ke oni rajtas fari iun aferon; sed se oni ne havas oportunon fari tion, la rajto estas nur moko. La oportuno kuŝas en onia ekonomia stato, sendepende de la politika situacio. Neniuj politikaj rajtoj povas esti eĉ iom utilaj por tiu, kiu estas devigita sklavi sian tutan vivon por preventi la malsatmorton de si kaj sia familio. » « Freedom means that you have the right to do a certain thing; but if you have no opportunity to do it, that right is sheer mockery. The opportunity lies in your economic condition, whatever the political situation may be. No political rights can be of the least use to the man who is compelled to slave all his life to keep himself and family from starvation. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"

Erich Fromm[redakti]

Fuĝo for de libereco [1941][redakti]

Citaĵo
« …kiam certa klaso strebis al sia propra liberiĝo, ĝi kredis ke luktas por la libereco ĝenerale kaj tiel povis idealigi siajn celojn, povis allogi al sia flanko ĉiujn subpremitojn, en ĉiu el kiuj vivis la revo pri liberiĝo. Tamen dum longa, fakte senĉesa lukto por libereco tiuj klasoj, kiuj unue batalis kontraŭ subpremado, unuiĝis kun malamikoj de libereco tuj post kiam la venko estis akirita kaj aperis novaj privilegioj, kiujn necesis defendi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Se oni atakas liberecon je la nomo de kontraŭfaŝismo, do minaco ne iĝas malpli granda ol kaze de atako je la nomo de faŝismo mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …la homa ekzistado kaj libereco ekde komenco estas nedisigeblaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Rompo de malpermeso, la origina peko, en pozitiva homa senco estas la unua ago de elekto, ago de libereco, do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ mito formale la peko konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la arbo de la sciado. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa pensado»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La Reformacio estas unu el la fontoj de la ideo de libereco kaj aŭtonomio de la homo en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj demokratioj. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa naturo, je mizereco kaj senhelpeco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La mezepoka socio ne senigis individuon je libereco jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La homo estis ankoraŭ ligita al la mondo per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia rolo (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan personecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Diotima homo ne havas “liberan volon”: li estas kaptito, sklavo kaj servisto de la dia volo aŭ de la volo de satano[2]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …ni estas ravitaj je kresko de libereco de la fortoj eksteraj rilate al ni kaj, kvazaŭ blinduloj, ne vidas tiujn internajn obstakojn, devigojn kaj timojn, kiuj pretas senigi de iu ajn senco ĉiujn venkojn, faritajn de libereco super ĝiaj tradiciaj malamikoj. Rezulte de tio ni emas opinii, ke problemo de libereco konsistas sole en garantii ankoraŭ pli da sama libereco, kiu estas jam ricevita de ni dum la epoko de la Nova historio; ni opinias ke defendo de libereco de tiuj fortoj, kiuj atencas ĝin, estas la sola necesa afero. Ni forgesas ke la problemo de libereco estas ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Protestantismo donis stimulon al spirita liberiĝo de la homo. Kapitalismo daŭrigis tiun liberiĝon en psikologia, socia kaj politika sferoj. Ekonomia libereco estis la fundamento de tiu ĉi evoluo kaj la meza klaso — ĝia adepto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ĉiuj diversaj formoj de masoĥismaj streboj estas direktitaj al unu afero: seniĝi je propra personeco, perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de libereco.
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj neŭrozaj simptomoj; individuo seniĝas nur je konsciata sufero, sed la interna konflikto restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Fakte la tuta nuntempa pensado — de protestantismo ĝis la filozofio de Kant — estas anstataŭigado de ekstera potenco per la potenco internigita. Leviĝinta meza klaso atingis unu politikan venkon post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian prestiĝon, sed ĝian lokon estis okupanta persona konscienco. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de libereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La aŭtoritata karaktero ŝatas kondiĉojn, limigantajn liberecon de la homo, li kun plezuro subiĝas al la sorto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Observado montras, ke esencon de ĉiu neŭrozo — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por libereco kaj sendependeco. Por multaj normalaj homoj tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian personecon, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “magia helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la konflikton inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Sed rajto esprimi siajn pensojn havas sencon nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn; libereco de la ekstera potenco iĝas firma posedaĵo nur en tiu kazo, se internaj psikologiaj kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian individuecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …pozitiva libereco de la personeco konsistas en spontanea aktivado de la tuta tuteca personeco de la homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955][redakti]

Citaĵo
« En la krea ago la homo eliras la limojn, destinitajn por li kiel estaĵo, leviĝas super la pasiveco kaj hazardeco de sia ekzistado, eniras reĝlandon de celkonscio kaj libereco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri la fino de Mezepoko] La homon, timigitan je ĵus akirita libereco, kaptis bezono dampi siajn dubojn kaj timojn helpe de febra agado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Libera homo neeviteble estas senigita je libereco, la pensanta homo neeviteble estas senigita je certeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Laborista klaso, diris Markso, estas la plej fremdiĝinta klaso en la socio — jen kial ĝi ekgvidos la lukton por liberiĝo de la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Politika libereco mem efektive ĉiam estas iluzia. La homo, vivanta sub ekonomia jugo dum ses, se ne sep tagoj semajne, ne iĝas libera pro tio, ke unufoje en kvin jaroj li metas kruceton sur la balotilo. Por ke libereco almenaŭ ion signifu por la nuntempa homo ĝi devas inkludi industrian liberecon. Dum la homoj dum procezo de laboro ne sentas sin anoj de memadministra laborista komunumo ili fakte restas sklavoj, ĉe kiu ajn politika sistemo ili vivus. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Memregado en la industrio estas ne nura aldonaĵo al la politika libereco, ĝi devas antaŭi ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Friedrich Hayek[redakti]

Citaĵo
« Libereco donita nur kiam oni antaŭscias, ke ĝiaj efikoj estos utilaj, ne estas libereco. »
— Friedrich Hayek
Citaĵo
« Libereco ne nur signifas, ke la individuo havas kaj la ŝancon kaj la ŝarĝon de elekto; ĝi ankaŭ signifas, ke li devas porti la konsekvencojn de siaj agoj.... Libereco kaj respondeco estas nedisigeblaj. »
— Friedrich Hayek

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« John F. Kennedy kun plena konvinko deklaris en 1961, ke Usono estas forta ĝis tia grado, ke ĝi kapablas “pagi iun ajn prezon kaj elteni iun ajn ŝarĝon” por garantii venkon de libereco. Post 30 jaroj Usono estas jam ne tiom forta por insisti pri tuja efektivigo de ĉiuj siaj deziroj. Aliaj landoj atingis nivelon de potencoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Laŭ opinio de Woodrow Wilson mankis grava diferenco inter libereco por Usono kaj libereco por la tuta mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Sento de propra unikeco ĉe Usono baziĝis sur koncepto de libereco; ĉe Rusio ja ĝi devenis el sperto de komune travivtaj suferoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Doktrino de la usonajpatroj-fondintoj” laŭ kiu ilia nacio estas lumturo de libereco por la tuta homaro trasorbis la tutan usonan filozofion de la Malvarma milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Novalis[redakti]

Citaĵo
« Filozofio povas baki neniun panon; sed ĝi povas havigi al ni Dion, Liberecon, Senmortecon. »
— Novalis
Citaĵo
« Lingvo estas la dinamiko de la spirita regno. Unu ordona vorto movas armeojn; la vorto Libereco tutajn naciojn. »
— Novalis

Jean-Jacques Rousseau[redakti]

Citaĵo
« Lando ne povas bone vivadi sen libereco, nek libereco sen virto. »
— Jean-Jacques Rousseau

(angle) A country cannot subsist well without liberty, nor liberty without virtue.}}

Citaĵo
« Viro naskiĝas libera; kaj ĉie li estas en katenoj»
— Jean-Jacques Rousseau

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Tro da libero kondukas al mizero. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Liberulo iras, kien li deziras»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).
  2. Martin Luther. The Bindage of the Will.