Nikolao KOPERNIKO (pole: Mikołaj Kopernik [miˈkɔwaj kɔˈpɜrnik], latine: Copernicus; naskiĝis la 19-an de februaro 1473; mortis la 24-an de majo 1543) estis Renesanca astronomo, juristo, matematikisto, okupiĝis ankaŭ pri ekonomiko, militista strategio, astrologio, kuracado kaj tradukado.
« Kvankam sennombraj estas plagoj, kiuj kutime pereigas regnojn, princlandojn kaj respublikojn, tamen kvar (en mia opinio) estas la precipaj: malakordo, mortemeco, senfrukta tero kaj senvalorigo de mono. »
« Quanquam innumere pestes sunt quibus regna, principatus, et respublice decrescere solent, hæc tamen quatuor (meo judicio) potissime sunt: discordia, mortalitas, terre sterilitas et monete vilitas. »