Sorĉo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Sorĉado)
Sorĉo
Sorĉo
Sorĉo
Aliaj projektoj
Sorĉo en Vikipedio
Sorĉo en Komuneja kategorio
Sorĉo en Vikivortaro

Sorĉo estas procedo uzata por sorĉi, do fari ritan agon, per kiu oni klopodas influi ies sanon, sorton ks, per la helpo de supernaturaj fortoj; ravi per ia neracia, nerezistebla logo.

Pjotr Gorodcov[redakti]

Citaĵo
« Kaj la sorĉado en Siberio vere abundas. » « А колдовства в Сибири действительно много.[1] »
— Pjotr Gorodcov, Leteroj al la frato Vasilij [la 20-an de oktobro 1906]
Citaĵo
« Malnovajn librojn kaj manuskriptojn mi ne sukcesis vidi, sendube la kamparanoj timas persekutojn pro ili: la damna registaro komplete timigis la popolon. Dum la libroj kaj manuskriptoj ekzistas, tion mi scias. » « Старых книг и рукописей мне не удалось видеть, несомненно, крестьяне боятся преследований за них: проклятое правительство совсем запугало народ. А книги и рукописи есть, это я знаю.[2] »
— Pjotr Gorodcov, Leteroj al la frato Vasilij [la 31-an de januaro 1907]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Lerteco sorĉon ne bezonas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsame ol la sufiĉe intima procezo de la kuracado de la malsanuloj, la sorĉado ĉiam agas malĉeeste. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo»
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
Citaĵo
« Nocio de frenezo perfekte konvenis por anstataŭigi nocion de sorĉado. Tamen same kiel sorĉado devis havi kialon kaj kiel tiu estis prezentata kontrakto kun diablo, same frenezo devis havi sian kialon. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Городцов П. А. Письма брату Василию // Лукич. 2002. Ч. 3. С. 28.
  2. Городцов П. А. Письма брату Василию // Лукич. 2002. Ч. 3. С. 39.