Saltu al enhavo

Napoleono Bonaparte

El Vikicitaro
(Alidirektita el Napoléon BONAPARTE)
Napoleono Bonaparte
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Napoleono Bonaparte, france Napoléon Bonaparte, (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko; mortis en la brita kolonio Sankta Heleno la 5-an de majo 1821) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste fariĝis Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito. »

(Laŭ Emmanuel de Las Cases en "La memorlibro de Sankta-Heleno")

Pri la aŭtoro

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« Parizo ŝatis ludi pri soldatoj, ĝi sidigis kiel imperiestron feliĉan soldaton, ĝi aplaŭdis malicaĵojn nomatajn venko, ĝi starigadis statuojn, ĝi burĝan figuron de eta kaporalo denove starigis, post dekkvin jaroj, sur kolonon; ĝi kun respektego translokadis restaĵojn de enkondukanto de sklaveco, ĝi ankaŭ nun esperis trovi en la soldatoj ankron de saviĝo disde libereco kaj egaleco, ĝi vokis sovaĝajn hordojn de sovaĝaj afrikanoj kontraŭ siaj fratoj por ne kundividi kun ili, kaj ĝi ponardis ilin per senanima mano de profesiaj murdistoj. Do ĝi rikoltu sekvojn de siaj faroj, siaj eraroj... » « Париж любил играть в солдаты, он посадил императором счастливого солдата, он рукоплескал злодействам, называемым победою, он воздвигал статуи, он мещанскую фигуру маленького капрала опять поставил, через пятнадцать лет, на колонну; он с благоговением переносил прах водворителя рабства, он и теперь надеялся найти в солдатах якорь спасения от свободы и равенства, он позвал дикие орды одичалых африканцев против братий своих, чтоб не делиться с ними, и зарезал их бездушной рукой убийц по ремесло. Пусть же он несет последствие своих дел, своих ошибок... »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 24-a de julio 1848]
Citaĵo
« La popolo ĝenerale estas malbona filologo, la vorto "respubliko" ne ĝojigas ĝin, ĝi ne sentas faciligon pro ĝi. La vortoj "imperio", "Napoleono" ĝin elektrizas, ĝi ne iras plu. » « Народ вообще плохой филолог, слово «республика» его не тешит, ему от него не легче. Слова «империя», «Наполеон» его электризуют, далее он не идет. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Oni povas erarvojigi la tutan generacion, blindigi ĝin, frenezigi, direkti al falsa celo — Napoleono pruvis tion. » « Можно сбить с пути целое поколение, ослепить его, свести с ума, направить к ложной цели, — Наполеон доказал это. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 18-an de marto 1850]
Citaĵo
« Alfluo de revolucia maro leviĝadis solene en 1789 kaj, turmentita de neniuj duboj, ĝi inundis la malnovan setlejon; sed kiam ĉio estis kovrita per ĝiaj ondoj, kaj por minuto elakviĝintaj kapoj sen korpo (inkluzive unu en krono), mitroj sen kapo kaj ĉapeloj kun plumaĵo eksinkis, tiam unuafoje eksenteblis iu terura spaco de manko. Liberigitaj fortoj korodis unu la alian, poste ili laciĝis kaj haltis — ili havis nenion por fari, ili atendis eventon de la tago kiel taglaboristoj atendas laboron. Tiuj konstantaj armeoj dum paco bolis pro batala energio, sed mankis batalo kaj plej gravas ke mankis klara celo. Kaj se mankas la celo, do ĉio povas esti la celo: Napoleono ilin kredigis ke li estas la celo, ke milito estas la celo, kaj li elverŝis pli da homa sango ol impeto de la volo alverŝis da revoluciaj ideoj. » « Прилив революционного моря поднимался торжественно в 1789 и, не мучимый никакими сомнениями, затоплял старую весь; но когда все было покрыто его волнами, и на минуту всплывшие головы без туловища (в том числе одна в короне), митры без головы и шляпы с плюмажем пошли на дно, тогда впервые почувствовался какой-то страшный простор отсутствия. Освобожденные силы разъедали друг друга, потом устали и остановились — им нечего было делать, они ждали события дня, как поденщики ждут работы. Постоянные войска эти во время мира кипели боевой энергией, но не было боя, а главное — не было ясной цели. А если цели нет, все может быть целью: Наполеон их уверил, что он — цель, что война — цель, и отлил больше человеческой кровью, чем напор воли революционных прилил идей. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Dua letero [la 20-an de julio 1862]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« La francaj armeoj, konkerintaj Eŭropon, eliris el la revolucio. Ili trovis por si Napoleonon kaj akiris la grandegan gloron. La venkoj estis la venkoj de la revolucio kaj de ĝiaj generaloj, al la imperiestro restis nur la fina malvenko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Paradokse, sed veras ankaŭ tio dum la lastaj 200 jaroj eŭropa povekvilibro estis kelkfoje konservita danke al penoj kaj heroeco de Rusio. Sen Rusio Napoleono kaj Hitlero preskaŭ tute certe sukcesus krei mondimperiojn. Simile al duvizaĝa Jano, Rusio estis samtempe minaco al povekvilibro kaj unu el ĝiaj ŝlosilaj komponantoj, grava por ekvilibro kaj tamen ne komplete ĝia parto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

[redakti]