Distanco

El Vikicitaro
Distanco
Distanco
Distanco
Aliaj projektoj
Distanco en Vikipedio
Distanco en Komuneja kategorio
Distanco en Vikivortaro

Distanco estas longo de interspaco.

Citaĵo
« La tuta vivo formiĝas el distancoj: domo, kie la homo tenas siajn posedaĵojn kaj sin mem, pozicio, kiun li okupas, titolo, al kiu li strebas — ĉio servas por kreado de la distancoj inter la homoj, ilia konservado kaj multigado. Libereco de profunda impeto de unu homo al alia estas subpremata. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En distancoj la homo ŝtoniĝas. Ili estas kvazaŭ katenoj, malebligantaj ekmoviĝi. La homo forgesas ke li mem katenis sin, kaj sopiras liberiĝon. Sed kiel liberiĝi unuope? Kion ajn li faru, kion ajn li decidu, li ĉiam estas ĉirkaŭita kaj la ĉirkaŭuloj nuligos ĉiujn liajn penojn. Dum ili konservas distancojn, li ne proksimiĝos al ili. Nur ĉiuj kune, tuj kaj samtempe, povas likvidi tiujn distancojn. Kio ja okazas en la amaso. Ĉe la malŝarĝiĝo ĉio disiganta estas forĵetata kaj ĉiuj sentas sin egalaj. En malvasteco, kie nenio apartigas, kie la korpo estas premita al la korpo, ĉiu proksimas al la alia kiel al si mem. Tio estas momento de malpeziĝo. Por tiu ĉi momento de feliĉo, kiam ĉiu estas ne pli granda kaj nek pli bona ol la alia, homoj unuiĝas en la amason. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Detruado de skulptaĵoj estas neado de hierarkioj, kiuj ekde nun estas malagnoskataj. Tio estas atenco kontraŭ starigitaj komune agnoskitaj distancoj… »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]