Infanaĝo

El Vikicitaro
Infanaĝo
Infanaĝo
Infanaĝo
Aliaj projektoj
Infanaĝo en Vikipedio
Infanaĝo en Komuneja kategorio
Infanaĝo en Vikivortaro
Infanaĝo en Vikinovaĵoj

Infanaĝo estas la unua fazo en la vivo de homo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Psikanalizo montris ke nia imago pri dio kongruas al nia imago pri patro, kaj imago pri dipatrino kongruas al imago de religiema personeco pri patrino. Triangulo “patro — patrino — infano” estas rekte spegulata en la kristana triunuo. Psikologia enhavo de religio fontas en la familiaj rilatoj, ekzistantaj en fruaj jaroj de infanaĝo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Dum la infana etapo de la konscio de siaj problemoj ankoraŭ nenio dependas de la subjekto, la infano komplete dependas de siaj gepatroj. Kvazaŭ li ankoraŭ ne plene naskiĝis kaj estas ĉirkaŭita de la psikologia atmosfero de siaj gepatroj. La psika naskiĝo kaj kun ĝi la konscia diferenciĝo disde la gepatroj kutime okazas nur en la periodo de la seksa maturiĝo, kune kun eksplodo de sekseco. Tiu fiziologia ŝanĝo estas akompanata de la psika revolucio»
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« [pri la homo, de infanaĝo inundita je ordonoj] Ekde la plej teneraj jaroj en li amasiĝas kaj amasiĝas la pikiloj, per kiuj klarigeblas ĉiuj strangaĵoj kaj neŭrozoj de lia posta vivo. Li estas devigita serĉi tiujn, sur kiujn eblos transĵeti siajn pikilojn. La tuta vivo do iĝas unu senfina serĉado de seniĝo aŭ de liberiĝo de la pikiloj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. »
Citaĵo
« Pasinte adosleskon, oni povas ankoraŭ travivi ĝojojn, oni ne plu povas travivi mensajn ebriojn. »
Citaĵo
« Li bonege komprenis tion, kion la vento kunportis, kien ĝi ilin kondukis, ĝis kiaj sekretaj lokoj, kiuj neniam haviĝos plu tiun misterĉarmon dum la pludaŭro de l’vivo. Enfunde de li, ombro ĵetiĵas triste, kiel en tombo. ĉe tia nokto oni ekkuru, por eskapi el malĝojo. »
Citaĵo
« Disvolvigis en la malproksimo vico de montegoj. Tiujn vidante ŝi spertis senton tiom freŝan, tiom naivan, ke ŝi kredis sin denove dekvarjara. »
Citaĵo
« Necesas ke enuu la infano,necesas ke ĝi rigardu al la ĉiel’ »
Citaĵo
« Tiu, kiun ne akceptos la Dian Reĝlandon tiel, kiel akceptus ĝin infano, tiu ne eniros en ĝi. »
— Evangelio
Citaĵo
« Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. »
— La unua epistolo al la Korintanoj 13:11
Citaĵo
« Kiam infanaĝo mortas, ĝiaj kadavroj estas nomitaj plenkreskuloj kaj ili eniras socion, unu el la pli ĝentilaj nomoj de infero. Tial ni timas infanojn, eĉ se ni amas ilin. Ili montras al ni la staton de nia kadukiĝo. » « (angle) When childhood dies, its corpses are called adults and they enter society, one of the politer names of hell. That is why we dread children, even if we love them. They show us the state of our decay. »
— Brian Aldiss

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« [pri sonĝoj en kiuj dormanto estas nuda] [...] en bazo de tia sonĝo kuŝas rememoro de frua infanaĝo [...] Infanoj ofte elmontras ekshibiciajn inklinojn. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Infanaĝo, sena je honto, ŝajnas al ni poste siaspeca paradizo, ja paradizo mem estas nenio alia ol amasa fantazio pri infanaĝo de la homo. Pro tio la homoj marŝas nudaj kaj ne hontas unu la alian ĝis momento, kiam en ili vekiĝas la timo esti forpelitaj el paradizo — komenciĝas seksa vivo kaj kutima laboro. Al tiu paradizo la sonĝo povas nin transporti ĉiunokte. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Infanaj sonĝoj lasas eĉ ne etan dubon ke deziro, ne plenumita tage, povas iĝi iniciinto de la sonĝo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] deziro, bildigata en la sonĝo, devas rilati al infanaĝo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Ĉiu neŭrozo estas ekzemplo de tia dinamika adaptiĝo al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por individuo senraciaj — speciale en frua infanaĝo — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de infano. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« […] jam en la frua etapo de edukado oni instruas infanon montri sentojn, kiuj tute ne estas liaj sentoj. Oni instruas lin ami la homojn (nepre ĉiujn), oni instruas esti nekritike amikeca, rideti ktp. Sed dum la edukado infanaĝe la homo estas “ŝlifita” ne komplete, do poste socia premo kutime kompletigas la aferon. Se vi ne ridetas, do oni diras pri vi ke vi estas “ne tre afabla homo”, sed vi devas esti sufiĉe afabla por vendi siajn servojn kiel vendisto, kelnerokuracisto. Nur tiuj, kiuj troviĝas je la pleja supro de la socia piramido kaj tiuj, kiuj estas en la pleja malsupro — kiu vendas nur sian fizikan laboron — povas ebligi al si esti ne speciale “afablaj”. Amikeco, gajeco kaj ĉiuj aliaj sentoj, kiuj esprimiĝas en rideto, iĝas aŭtomata respondo; oni ŝaltas kaj malŝaltas ilin kvazaŭ elektran lampon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« En infanaĝo ĉiu homo trapasas etapon de malforteco kaj la vero estas la plej forta armilo de la malfortuloj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ne nur dum la tuta historio plejparto de la homaro devis defendi sin de pli fortaj grupoj, subpremintaj kaj eskpluatintaj ĝin; ĉiu aparta homo ankaŭ trapasas dum sia evoluo — infanaĝe — tian periodon de senhelpeco. Ni opinias ke en tiu stato de senhelpeco formiĝas tiaj trajtoj kiel sento de justeco kaj vero, transformiĝante je potenciala kapablo, propra al la homo ĝenerale. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Graveco de “buŝaj” aŭ “anusajfantazioj kaj fizikaj sentoj en sekvaj [post la infanaĝo] jaroj konsistas ne en ligita al ili plezuro kaj nek en iu mistika sublimigo de tiu plezuro, sed en tio, ke ili esprimas starantan malantaŭ ili specifan rilaton al la mondo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

José Ortega y Gasset[redakti]

Citaĵo
« Hodiaŭ la mondo estas ekzemplo de infaneco. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Jam tempas skizi per la unuaj du linioj psikologian bildon de la hodiaŭa amasa homo: tiuj du trajtoj estas — senhalta kresko de vivbezonoj kaj sekve senbrida ekspansio de la propra naturo kaj — due — denaska sendankemo al ĉio, faciliganta lian vivon. Ambaŭ trajtoj kreas tre konatan animan bildon — tiun de dorlotita infano. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Morteza Mirbaghian[redakti]

Citaĵo
« Infano; sultano. »
Citaĵo
« Infano diras la veron, sen trinkadi bieron. »

Sen fonto[redakti]

Citaĵo
« Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo. »

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Infana inklino restas ĝis la fino. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulo kaj infano parolas la veron. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Patroj avaras, infanoj malŝparas. »
— Zamenhofa Proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]