Victor HUGO (esperantigite Viktoro HUGO; naskiĝis la 26-an de februaro 1802 en Besançon - mortis la 22-an de majo 1885 en Parizo) estis franca verkisto.
« Oni ĉesis peti mian permeson por prezenti miajn verkojn en la teatro. Ili estas ĉie prezentataj sen mia permeso. Oni pravas.Kion mi skribas ne estas al mi. Mi estas objekto publika. »
« On a renoncé à me demander l'autorisation de dire mes Oeuvres sur les théâtres. On les dit partout sans me demander la permission. On a raison. Ce que j'écris n'est pas à moi. Je suis une chose publique. »
« La mortintoj estas la koroj, kiuj vin amis antaŭe. »
« Les morts sont les coeurs qui t'aimaient autrefois. »
« Kontraŭ mi staras kiu ajn estas forta, kiu ajn estas malnobla. »
« Estis de mia viv’ la feliĉ’ :Ŝiajn okulojn vidi al mi rigardantajn. »
« Kaj ĉiuj la heloj, kies ni estas la noktoj. »
«Venos tago, kiam kanono estos muzea peco, kiel instrumentoj de torturo estas hodiaŭ. Kaj ni mire pensos, ke tiuj ĉi iloj iam ekzistis!»
— Victor Hugo
« La vera divido de la homaro estas inter tiuj, kiuj vivas en lumo kaj tiuj, kiuj vivas en mallumo. Nia celo devas esti malpliigi la nombron de la lastaj kaj pliigi la nombron de la unuaj. Tial ni postulas edukadon kaj scion. »
— Victor Hugo
« Meti ĉion en ekvilibron estas bone, meti ĉion en harmonion estas pli bone. »
— Victor Hugo
« La bezono de la nematerio estas la plej profunde enradikita el ĉiuj bezonoj. Oni devas havi panon; sed antaŭ pano, oni devas havi la idealon. »
— Victor Hugo
«Jesuo ploris; Voltaire ridetis. El tiu dia larmo kaj tiu homa rideto konsistas la dolĉeco de la nuna civilizacio. »
« Hugo iome rimarkigis ke post turmenta konsciado de kulpeco ekzistas alia turmento — turmenta konsciado de sia nebezonata praveco, konsciado de sia senfrukta supereco super malfortecoj de ĉio proksima, juna, travivanta... La granda retoro kaj poeto, inter funebraj ekzistadoj de la franca vivo, li iom tuŝis la plej grandan funebron en la mondo — maljunulon anime junan, ĉirkaŭitan de ĉiam pli degenerantaj generacioj. »
« Гюго едва заметил, что после мучительного сознания виновности есть другая пытка — мучительное сознание ненужной правоты своей, сознание своего бесплодного превосходства над слабостями всего близкого, молодого, переживающего... Великий ритор и поэт, между скорбными существованиями французской жизни, чуть коснулся величайшей скорби в мире — старца юного душою, окруженного больше и больше мельчающими поколениями. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Tria letero [la 10-an de aŭgusto 1862]