John F. Kennedy

El Vikicitaro
(Alidirektita el Kennedy)
John F. Kennedy
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

John Fitzgerald KENNEDY (aŭ mallonge JFK; naskiĝis la 29-an de majo 1917 en Brookline, Masaĉuseco – mortis la 22-an de novembro 1963 en Dallas, Teksaso) estis la tridek-kvina Prezidento de Usono.

Citaĵoj[redakti]

Liaj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉiuj liberaj homoj, kie ajn ili vivu, estas civitanoj de Berlino. Kaj tial kiel libera homo, mi fieras pri la vortoj: »Mi estas Berlinano«. » « (en) All free men, wherever they may live, are citizens of Berlin. And therefore as a free man, I take pride in the words: »Ich bin ein Berliner«. »
— parolado antaŭ la urbodomo de Berlino-Schöneberg la 26-an de junio 1963[1])
Citaĵo
« Do, samlandanoj, ne demandu, kion via lando povas fari por vi, demandu, kion vi povas fari por via lando. »
Citaĵo
« En la longa historio de la mondo, nur kelkaj generacioj devis protekti liberecon en sia momento de maksima danĝero. Mi ne timas ĉi tiun respondecon, mi bonvenigas ĝin. Mi ne pensas, ke iu el ni volus ŝanĝi lokojn kun aliaj homoj aŭ alia generacio. La energio, la fido, la devoteco, kiun ni alportas al ĉi tiu penado, estos lumo por nia lando kaj por ĉiuj tiuj, kiuj servas ĝin. Kaj la brilo de nia flamo vere lumigos la mondon. »
Citaĵo
« La homaro devas ĉesigi la militon, aŭ la milito metos finon al la homaro. » « (en) Mankind must put an end to war, or war will put an end to mankind. »
Citaĵo
« Pardonu viajn malamikojn, sed neniam forgesu iliajn nomojn. » « (angle) Forgive your enemies, but never forget their names. »

Pri li[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« John F. Kennedy kun plena konvinko deklaris en 1961, ke Usono estas forta ĝis tia grado, ke ĝi kapablas “pagi iun ajn prezon kaj elteni iun ajn ŝarĝon” por garantii venkon de libereco. Post 30 jaroj Usono estas jam ne tiom forta por insisti pri tuja efektivigo de ĉiuj siaj deziroj. Aliaj landoj atingis nivelon de potencoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Berlina krizo (1961)] Sed kiam ŝajnis ke la Berlina afero trankviliĝas, la administracio de John F. Kennedy faris malsukcesan provon renversi Fidel Castro per albordiĝo en la Golfo de Porkoj kaj ĝia maldecidemo rilate Laoson evidente konvinkis Nikita Ĥruŝĉov ke Kennedy estis neserioza malamiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri apero de la Berlina muro] Usona provo ne reagi al la konstruado de la muro estis klare konfirmita per tio ke en la tago de ĝia konstruado John F. Kennedy konsentis navigi sur jaĥto kaj la ŝtata sekretario Dean Rusk ĉeestis basbalan matĉon. Atmosfero de krizo mankis al Vaŝingtono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Berlina krizo (1961)] Mirindas ke ĝuste kiam sovetia sukceso ŝajnis neevitebla, Nikita Ĥruŝĉov ŝanĝis antaŭan kurson. Provante per unu ago fari trarompon kiun li ne sukcesis fari en la lastaj tri jaroj, Ĥruŝĉov lokis en Kubo sovetiajn mezdistancajn misilojn. Evidente Ĥruŝĉov esperis ke se li sukcesis je tiu aventuro, liaj pozicioj dum eventualaj intertraktoj pri Berlino estos dominantaj. Pro la sama kialo John F. Kennedy ne povis lasi sovetian strategian povon disvastiĝi en la okcidenta hemisfero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« John F. Kennedy nomis la francan nuklean programon “malamika” al NATO»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La administracio de John F. Kennedy ekiris la vojon de engaĝiĝo en la vjetnama marĉo en majo 1961, kiam al Sajgono direktiĝis vic-prezidanto Lyndon B. Johnson por “pritaksi la situacion”. Tiaj misioj preskaŭ ĉiam estas signo de tio ke la decido jam estas farita… Eksterlandaj misioj de la usonaj vic-prezidantoj kutime okazas por konfirmi usonan prestiĝon kaj garantii konfidon al jam faritaj decidoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Se rigardi reen, do lasta momento kiam Usono povis foriri el Vjetnamio paginte tolereblan – kvankam plu sufiĉe kostan – prezon, estis tuj antaŭ la forigo de Ngô Đình Diệm aŭ tuj post tio. La administracio de John F. Kennedy estis prava en siaj pritaksoj rilate neeblecon de la venko kun Ngô Đình Diệm. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Mi renkontiĝis kun li en la 1950-aj jaroj kiam mi studis en Harvardo kaj tiam mi preskaŭ adoris lin… Mi estis profunde ŝokita kiam oni murdis lin, sed indas aldoni ke poste, ju pli multe mi estis ekscianta pri li, des pli forte mi pridubis mian entuziasmon rilate lin. Mi komprenis ke li estis sufiĉe facile manipulebla, ke li povis agi sub influo de momento aŭ pro siaj personaj interesoj kaj ke li, malpli ol mi kredis, sin gvidis per alta kodekso de kondutonormoj. Do iusence tio estis sobriga retaksado. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Kennedy estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis politikan dimension. Aliaj — Johnson, Nixon, Ford — havis rajton nur je ŝajnigaj atencoj, je simulitaj murdoj. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita minaco estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la potenco. Iam la reĝo (same kiel la Dio) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli morton por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La prezidanto Kennedy ne aspektis kiel riĉulo, nek kiel politikisto. Li povis esti iu ajn — de spicisto kaj profesoro ĝis futbala trejnisto. Li ne estis tiom draste konturita aŭ tro preta al parolo por fuŝi agrable nepostuleman svagecon de sia vizaĝesprimo kaj konturoj. Li transiradis el palaco al traba kabano, el lukso al la Blanka domo laŭ ekzemplo de la televidaj transformiĝo kaj transversiĝo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Referencoj

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: