Subkonscio

El Vikicitaro
Subkonscio
Aliaj projektoj
Subkonscio en Vikipedio

Subkonscio estas en la ordinara psikologio, la suba tavolo de la konscio, konsistanta el forgesitaj perceptaĵoj kunigitaj kun sentaj kaj volaj elementoj, kiuj iel influas la pli suprajn konscitavolojn.

Citaĵo
« Neniu antaŭ Freŭdo tiom atentis observadon kaj esploradon de senraciaj, subkonsciaj fortoj, grandparte difinantaj la homan konduton. Li kaj liaj sekvantoj en la moderna psikologio ne nur malkovris subkonscian tavolon en la homa psiko — kies ekzistado mem estis neata de raciistoj — sed ankaŭ montris, ke tiuj ĉi senraciaj fenomenoj subiĝas al certaj leĝoj kaj pro tio oni povas ilin sufiĉe racie klarigi. Li instruis al ni kompreni lingvon de la sonĝoj kaj somataj simptomoj, lingvon de malkongruaĵoj en la homa konduto. Li malkovris ke tiuj ĉi malkongruaĵoj — same kiel la tuta strukturo de la karaktero — reprezentas reagojn al influo de la ekstera mondo, speciale al tiuj, kiuj okazis en frua infanaĝo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ[redakti]