Faŭko

El Vikicitaro
Faŭko
Aliaj projektoj
Faŭko en Vikipedio
Faŭko en Vikivortaro

Faŭko estas minaca buŝkavo de rabaj bestoj.

Citaĵo
« La senrevena tuŝo, kiam ĉia rezisto prezentiĝas nepensebla, en nia socia vivo enkorpiĝis je aresto… Sekva ŝtupo de la proksimiĝo estas kaptado… Ujo de la fleksita manplato ĉi tie estas aŭguro de la faŭko aŭ stomako, kiu definitive englutos la predon. Ĉe multaj bestoj ne la mano kaj nek ungegoj, sed nome la armita faŭko estas destinita por kaptado. Ĉe la homoj la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla simbolo de la potenco. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj lingvoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kiam la faŭkoj kaj drakoj estis, tiel diri, ekstermitaj, por ili troviĝis simbola anstataŭigo — la malliberejoj. Pli frue, kiam ili estis nuraj turmentejoj, similecon kun la faŭko eblis spuri ĝis plej etaj detaloj. La infero aspektas same ĝis nun. La veraj malliberejoj inverse komencis aspekti sufiĉe puritanece: glateco de la dentoj konkeris la mondon, vere glataj estas muroj de la ĉelo, rompitaj nur per malgrandaj fenestretoj por lumo. Libereco por la malliberulo estas ĉio, kio troviĝas trans tiu flanko de la dense kunpremitaj dentoj, kiujn anstataŭigas la nudaj muroj de la ĉelo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]