|
 | | « Al supraĵa nivelo de personeco de averaĝa homo propras modereco, ĝentileco, kompatemo, respondeco, diligenteco. Okazus neniuj sociaj tragedioj se tiu ĉi supraĵa tavolo de la homa personeco havus senperan kontakton kun lia profunda, natura bazo. Bedaŭrinde okazas alie. La supraĵa tavolo de la personeco ne tuŝas la profundan biologian bazon de individueco; ĝi sin apogas sur la duan, interan tavolon de la karaktero, kiu konsistas sole el impulsoj de krueleco, sadismo, volupto, avideco kaj envio. Tio estas kion Freud nomis nekonscio [...] Post trairo de la dua tavolo de “perversoj” kaj profundiĝo je biologia subtsrato de la homo, ĉiam troveblas la tria, plej profunda tavolo, kiun ni nomas biologia bazo. En tiu ĉi bazo, ĉe bonaj kondiĉoj, la homo kutime estas sincera, laborema, kunlaborema, ama kaj, kaze de sufiĉa motivado, racie malamanta estaĵo. » | | — Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942] |
|
|
 | |
|
 | | « Skalo kaj vasteco de disvastiĝo de “rasaj superstiĉoj” atestas ke ilia fonto estas ne faŝismo. Inverse, faŝismo aperas surbaze de rasa malamo kaj servas kiel ĝia politike organizita esprimo. De tio sekvas ke ekzistas germana, itala, hispana, anglasaksa, juda kaj araba faŝismoj. Rasa ideologio estas pure biopatologia esprimo de karakterologia strukturo de orgasme impotenta personeco. » | | — Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942] |
|
|
 | | « En periodo de rapida falo de la ekonomia aktiveco en Germanio, kresko de nombro de la voĉoj donitaj al NSDAP, estis jena: 800 000 en 1928, 6 400 000 aŭtune 1930, 13 000 000 somere 1932 kaj 17 000 000 en januaro 1933. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | | « Se subpremado de la materialaj bezonoj instigas al rezisto, do subpremado de la seksaj bezonoj preventas reziston al ambaŭ formoj de la subpremado. En la dua kazo la subpremado sekvigas elpremadon de la seksaj bezonoj el la konscio, ĉe tio la subpremado mem akceptas formon de morala defendo. Efektive la bremsado de la rezistado mem okazas nekonscie. En la konscio de la averaĝa nepolitikema homo ni trovos eĉ ne spuron de la rezistado. Tiu ĉi procezo kaŭzas estiĝon de la konservativismo, timo de libereco — unuvorte, de la reakcia pensado. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | | « En persono de la patro aŭtoritata ŝtato havas sian reprezentanton en ĉiu familio, kaj pro tio la familio transformiĝas je tre grava ilo de ĝia potenco. Aŭtoritata pozicio de la patro spegulas lian politikan rolon kaj malkaŝas ligon de la familio kun la aŭtoritata ŝtato. La patro okupas en la familio la saman pozicion kian okupas rilate lin estro en produktada procezo. En siaj infanoj, speciale en la filoj, li reproduktas tiun sklavecan rilaton al la aŭtoritato. Danke al tiuj kondiĉoj aperas pasive servema rilato de etburĝo al la figuro de führer. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | |
|
 | |
|
 | | « Naciismaj sentoj ne trovis ĉe industriaj laboristoj tiom klaran esprimon kiel ĉe etburĝoj. Tio klarigeblas per diferencoj en la sociaj vivkondiĉoj kaj — sekve — per pli liberaj familiaj rilatoj [...] Kial industria laboristo estas tiom influema al internaciismo dum etburĝo klare emas al naciismo? En objektiva ekonomia situacio tiun ĉi diferencon oni povus difini nur konsiderante la supremenciitan ligon inter ekonomia kaj familia stato de la industria laboristo. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | | « Ju pli senhelpa iĝas “amasa individuo” (danke al sia edukado), des pli klare manifestiĝas lia identiĝo kun führer kaj des pli profunde infana bezono je protekto sin kaŝas en la sento de lia unueco kun führer. Tiu ĉi emo al identiĝo konsistigas psikologian bazon de nacia narcisismo, do de memfido de aparta homo, kiu asociiĝas kun “grandeco de la nacio”. Etburĝa individuo sentas sin en führer, en aŭtoritata ŝtato. Danke al tia identiĝo li sentas sin defendanto de “nacia heredaĵo” kaj de la “nacio”. Tiu ĉi sento malebligas al li malestimi la “amasojn” kaj kontraŭstarigi sin al ili kiel individuon. Teruro de lia materiala kaj seksa stato estas tiom ŝirmata de altiga ideo de aparteno al la raso de mastroj kaj de ekzistado de elstara führer, ke kun tempopaso li komplete perdas komprenon de la tuta mizereco de sia blinda fideleco. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | |
|
 | |
|
 | | « [...] alta grado de identigo kun führer kaŭzis gravajn sekvojn, ĉar ĝi kaŝis realan pozicion de la homo kiel malmultsignifa reprezentanto de la amasoj. Malgraŭ vasala stato, ĉiu nacional-socialisto sentas sin “eta Hitlero”. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | | « Ni devas memori ke religia mistikismo ĝenerale rifuzas seksa-energian principon kaj kondamnas seksecon kiel pekan fenomenon en la vivo de la homaro, de kiu ni povos liberigi nur estonteco. Aliflanke naciisma faŝismo listigas volupton inter trajtoj de “fremda raso”, malaltigante ĝin tiel ĝis la plej malsupera nivelo. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | | « En 1931 dum kampanjo de Wolf Kinley estis voĉdonita leĝo pri abortigoj. Ĉe tio okazis ke virinoj, voĉdonintaj por centrismaj partioj kaj NSDAP, subtenis nuligon de tiu ĉi leĝo, dum iliaj partioj energie kontraŭis la nuligon. Tiuj ĉi virinoj voĉdonis por seksa-energia reguligado de naskado, strebante akiri rajton pri seksa plezuro. Samtempe ili voĉdonis por NSDAP kaj centrismaj partioj, sed ne pro tio ke ili ne sciis pri reakciaj intencoj de tiuj ĉi partioj, sed pro tio ke ilia konscio estis ankoraŭ trasorbita de reakcia ideologio de “pura patrineco”, al kiu propras kontraŭstarigo de patrineco kaj sekseco. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | |
|
 | | « Neevitebla rezulto de bremsado (“orgasma impotenteco”), propra al ĉiuj tipoj de la aŭtoritata edukado kaj sentebla forme de sento de nekonscia kulpo kaj seksa angoro, estas nekontentigebla konstanta intensa orgasma strebo, kiu estas akompanata de fizikaj sentoj de streĉiteco en areo de plekso. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | |
|
 | |
|
 | | « Religiema homo konstante troviĝas en la stato de fizika ekscitiĝo, kontraŭ kiu li devas lukti senhalte. Li estas ne nur senigita de surtera feliĉo, sed eĉ ne sentas strebon al ĝi. Li esperas pri premio en la transa mondo, do li sentas sian malkapablon senti feliĉon en la cisa mondo. Li estas biologia estaĵo kaj en neniuj cirkonstancoj povas senti en tiu ĉi mondo feliĉon, liberiĝon kaj kontentiĝon. Do li strebas akiri iluzian feliĉon. Li povas akiri tian feliĉon danke al plezuro, ricevata per religia streĉiteco, kaŭzanta konatajn al ni nerva-somatajn tokojn kaj ekscitiĝon. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | « [pri Sovetunio] 1. Se dum kelkaj jaroj landon kun loĝantaro je 160 milionoj da homoj teni en atmosfero de milito kaj saturigi per militarisma ideologio, tio neeviteble influos formiĝon de psikologio de la homo eĉ kaze de atingo de la celoj de la milita ideologio. Militarisma ordono de la gvidantoj de la popolo ricevis sendependan potencon [...] 2. Se registaro, konsciinta ke ĝi estas ĉirkaŭita de agresemaj ŝtategoj, realigas milita-ideologian influon sur la popolajn amasojn dum pluraj jaroj kaj ĉe tio forgesas pri aktualaj, la plej malfacilaj taskoj, povas okazi ke eĉ kaze de atingo de sia celo tiu ĉi registaro konservos militan atmosferon eĉ post kiam tio ne plu estos necesa. La popolaj amasoj konservas sian fremdiĝon, sin tenas aparte, trenas mizeran ekzistadon kaj emas al senracia ŝovinismo. » | | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|