Hetajro

El Vikicitaro
Hetajro
Hetajro
Hetajro
Aliaj projektoj
Hetajro en Vikipedio
Hetajro en Komuneja kategorio

Hetajro estas klera kaj altnivela amoristino en Antikva Grekio.

Citaĵoj[redakti]

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Ĉe antikvaj grekoj, kies skriba historio komenciĝas nur post kompleta evoluo de patriarkeco, ni trovas jenan strukturon de sekseco: dominado de la viroj, hetajroj por altaj sociaj klasoj kaj prostituinoj por la mezaj kaj malaltaj klasoj, ĉe tio edzinoj trenas sklavecan ekzistadon, plenumante rolon de nuraj naskomaŝinoj. Dum la tempo de Platono vira dominado akiras ekskluzive samsekseman karakteron. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Hetajroj estas virinoj, kiuj rifuzis jungi sin je la jugo de deviga geedzeco kaj batalas por sia rajto memstare decidi pri sia seksa vivo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Hetajrismo estas kompletigata per vira samseksemo. Pro deviga karaktero de geedza vivo viroj forkuras al hetajroj kaj voluptuloj por restarigi sian seksan perceptemon. Tio klarigas neeviteblan similecon de seksaj cirkonstancoj de la epoko de Platono kaj seksa strukturo de faŝistoj, kiuj proklamas neceson de la plej strikta formo de patriarkeco kaj fakte renaskigas kadre de la familio seksan vivon de la tempo de Platono, tio estas “purecon” en ideologio, sed efektive disfalon kaj patologion. Rosenberg kaj Bluher traktas la ŝtaton sole kiel la viran ŝtaton, kreitan sur samseksema bazo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ[redakti]