Seksa bremsado

El Vikicitaro
Seksa bremsado
Aliaj projektoj
Seksa bremsado en Vikipedio

Seksa bremsado estas konscia aŭ nekonscia limigado de seksa konduto de homo.

Citaĵoj[redakti]

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Se subpremado de la materialaj bezonoj instigas al rezisto, do subpremado de la seksaj bezonoj preventas reziston al ambaŭ formoj de la subpremado. En la dua kazo la subpremado sekvigas elpremadon de la seksaj bezonoj el la konscio, ĉe tio la subpremado mem akceptas formon de morala defendo. Efektive la bremsado de la rezistado mem okazas nekonscie. En la konscio de la averaĝa nepolitikema homo ni trovos eĉ ne spuron de la rezistado. Tiu ĉi procezo kaŭzas estiĝon de la konservativismo, timo de libereco — unuvorte, de la reakcia pensado. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Danke al procezo de forpremado la sekseco ne atingas naturan kontentiĝon kaj pro tio strebas al diversaj anstataŭaĵoj de la kontentigo. Tiel ekzemple sekve de perverso la natura agresemo manifestiĝas forme de kruda sadismo, kiu okupas gravan lokon en la amaspsikologia bazo de la imperiismaj militoj, incitataj de malmultnombra grupo de homoj»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Nun ni pli bone komprenas signifon de la procezo de “konstruado de ideologio sur la ekonomia bazo”: seksa bremsado tiel ŝanĝas strukturon de personeco de la ekonomie subpremita homo, ke li agas, sentas kaj pensas malgraŭ siaj materialaj interesoj»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [...] seksaj bremsadoj kaj malfortigoj, konsistigantaj la plej gravajn premisojn de ekzistado de la aŭtoritata familio kaj difinantaj strukturan formiĝon de psikologio de etburĝo, realiĝas helpe de religia timo, kiu estiĝas surbaze de la sento de seksa kulpo kaj radikas profunde en la emocia sfero. Tiel ni venas al problemo de rilato de religio al neado de la fakto mem de la ekzistado de sekslogo. Seksa impotenteco kaŭzas malfortiĝon de la sento de memfido. En iuj kazoj tio estas kompensata per krudiĝo de la sekseco, en aliaj krueleco iĝas trajto de la karaktero. Devigado regi sian seksecon kaj subtenado de seksa forpuŝado kaŭzas aperon de patologiaj emoce kolorigitaj nocioj de honoro kaj devo, kuraĝo kaj sinrego»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Deviga subpremado de seklogoj estas la ĉefa fonto de energio kaj enhavo de mistikismo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [...] transiro de potenco kaj de materialaj valoroj de demokratiaj gentoj al aŭtoritata familio de gvidanto okazas ĉefe helpe de subpremado de la seksaj streboj de la popolo. Do la seksa subpremado transformiĝas je grava faktoro de divido de la socio je klasoj»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Ni konstatu plian fojon: seksa bremsado malebligas al adoleskulo pensi kaj senti racie. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Neevitebla rezulto de bremsado (“orgasma impotenteco”), propra al ĉiuj tipoj de la aŭtoritata edukado kaj sentebla forme de sento de nekonscia kulpo kaj seksa angoro, estas nekontentigebla konstanta intensa orgasma strebo, kiu estas akompanata de fizikaj sentoj de streĉiteco en areo de plekso. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Unuavice necesas konstati ke konstanta streĉiteco de fiziologiaj procezoj de organismo konsistigas bazon de apero de iluzioj ĉe etaj infanoj kaj adoleskuloj. Poste la iluzioj facile akiras formon de mistikaj, sentimentalaj kaj religiaj sentoj. Mistika-aŭtoritata personeco vivas en atmosfero de tiaj sentoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Klinika sperto nekontesteble pruvas ke religiaj konvinkoj devenas de bremsita sekseco, ĉe tio fonton de mistika ekscitiĝo necesas serĉi en la bremsita seksa ekscitiĝo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ[redakti]