Seksa revolucio

El Vikicitaro
(Alidirektita el Seksa libereco)
Seksa revolucio
Seksa revolucio
Seksa revolucio
Aliaj projektoj
Seksa revolucio en Vikipedio
Seksa revolucio en Komuneja kategorio

Seksa revolucio estas la profunda kaj vasta ŝanĝo okazinta dum la dua duono de la 20-a jarcento en multaj okcidentaj landoj spitante la tradiciajn kondutregulojn rilatajn al la koncepto pri seksa moraleco, homa seksa konduto, kaj seksaj rilatoj.

Citaĵoj[redakti]

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Realigado de strebo liberiĝi de jugo de ekonomia ekspluatado estas bremsata ĉefe danke al timo de “seksa libereco”, kiu estas imagata de reakcia pensanto kiel seksa ĥaoso kaj degrado»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« En periodo de politikaj transformadoj de la tuta socia strukturo, konflikto inter sekseco kaj deviga moralo neeviteble atingas pinton. Iuj konsideras tion degenero de moralo, la aliaj vidas en tio “seksan revolucion”. En iu ajn kazo venkon de natura sekseco oni taksas kiel “degenero de kulturo”. Tiu ĉi venko estas perceptata kiel “degenero” nur pro tio, ke ĝi minacas la ekzistadon de deviga moralo. De objektiva vidpunkto disfalas nur la sistemo de seksa diktaturo, do la sistemo destinita gardi en individuo devigajn moralajn valorojn je interesoj de la aŭtoritataj geedzeco kaj familio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [pri sia verko “Seksa revolucio”] Kreita en 1929 prognozo pri transformiĝo de sovetia demokratio je totalisma diktaturo sin apogis sur la fakto de intenca subpremado de la seksa revolucio en Sovetunio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« La seksa revolucio estis evidente nura etapo survoje al la transsekseco. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Vidu ankaŭ[redakti]