« Efektive la sekseco, en siaj biologia kaj pretendema evidenteco, markas la plej malfortan kaj plej malgravan diferencon, tiun kiu venas kiam ĉiuj aliaj perdiĝas. »
«Leĝo, kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas sekseca, ĉio politika, ĉio estetika. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde 1968: kaj ĉiutaga vivo, kaj frenezo, kaj lingvo, kaj amaskomunikiloj, kaj deziroj akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de liberigo kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas objekto de deziro: potenco, scioj — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa stereotipo penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je spektaklo, sekso — je reklamo kaj pornografio, agado — je tio, kion oni kutimas nomi kulturo, speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo. »
« Sekseco estas ligita al ĝuo (tio estas gvidmotivo de liberiĝo), transsekseco — al artefariteco, ĉu temas pri trukoj celantaj ŝanĝon de la biologiagenro aŭ propra al la transvestulo ludo de signoj rilataj al vestoj, morfologio, gestoj. »