Platono (greke: Πλάτων; latine: Plato; propre Aristokles, greke: Αριστοκλής; naskiĝis en 429 a.K./427 a.K. en Ateno aŭ Egino, Grekujo, mortis en 348 a.K./347 a.K. en Ateno) estis tre grava greka filozofo kaj fondinto de platonismo, disĉiplo de Sokrato kaj majstro de Aristotelo (429-347 a.K.)