Saltu al enhavo

Svastiko

El Vikicitaro
Svastiko
Svastiko
Svastiko
Aliaj projektoj
Svastiko en Vikipedio
Svastiko en Komunejo
Svastiko en Komuneja kategorio

Svastiko estas hinduisma simbolo, egalbranĉa kruco, kies ĉiuj branĉoj kontinuas ortangule, ĉiuj dekstren, aŭ ĉiuj maldekstren; uzata ankaŭ kiel simbolo de naziismo.

Citaĵoj

[redakti]

Wilhelm Reich

[redakti]
Citaĵo
« Svastiko origine estis seksa simbolo. Kun tempopaso ĝi akiradis diversajn signifojn, inkluzive signifon de muelrado, kiu simbolis laboron. De emocia vidpunkto laboro kaj sekseco origine estis identaj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Svastiko montrita maldekstre bildigas sekskuniĝon en kuŝa pozicio, kaj svastiko situanta dekstre — sekskuniĝon je stara pozicio. De tio videblas ke svastiko simbolas la ĉefan funkcion de la vivprocezo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Hazarda testado de viroj kaj virinoj de malsamaj aĝoj kaj sociaj pozicioj montras ke, rigardinte dum iu tempo svastikon, plejparto de la homoj pli aŭ malpli frue venas al intuicia kompreno de ĝia signifo. Do oni povas supozi ke svastiko, bildiganta du kuniĝintajn figurojn, forte influas profundajn tavolojn de psiko, ĉe tio forteco de ĝia influo dependas de grado de malkontenteco kaj intenseco de sekslogo de persono. Percepto de svastiko grave faciliĝas kiam oni prezentas ĝin kiel emblemon de honesteco kaj fideleco. Per tio estas konsiderataj defendaj streboj de moralisma egoo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ

[redakti]