Seksa ekscitiĝo

El Vikicitaro
Seksa ekscitiĝo
Seksa ekscitiĝo
Seksa ekscitiĝo
Aliaj projektoj
Seksa ekscitiĝo en Vikipedio
Seksa ekscitiĝo en Komuneja kategorio

Seksa ekscitiĝo estas ekscitiĝo, kaŭzita de seksa deziro.

Citaĵoj[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« La “bela” kaj “ekscita” estas laŭ esenco originaj ecoj de la seksa objekto. Atentindas la fakto ke la seksorganoj mem, kies vido kaŭzas ekscitiĝon, preskaŭ neniam estis konsiderataj belaj; karaktero de la bela estis ligata al konataj sekundaraj seksaj atributoj. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« La ekzistantaj mitoj lasas neniujn dubojn pri tio, ke la origina kompreno de la serpentantaj, supren leviĝantaj langoj de flamo estis falusa. Estingado de la fajro per urinado (ni rememoru pli malfruajn gigantojnHuliveron ĉe liliputanojGargantuon ĉe Rabelezo) estis simila al sekskuniĝo kun viro, ĝuado de vira forto en samseksema konkurso. Kiu la unua rezignis je tiu plezuro, kompatis la fajron, tiu sukcesis forporti ĝin kun si kaj igi servi al si. Subiginte la fajron de propra seksa ekscitiĝo, li subigis la naturan forton de la fajro. Tiu granda atingo de la kulturo estis siaspeca premio pro rezigno de la pasio»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Kvankam organika periodeco de la sekseco konserviĝas, sed ĝia influo sur la psikan seksan ekscitiĝon preskaŭ iĝis kontraŭo de si mem. La ŝanĝo estas ligita unuavice al ĉesigo de ekscitiĝo, kaŭzata en la vira psiko de menstruaj odoroj. Tiun ĉi rolon surprenas vidaj ekscitiĝoj, kiuj, diference de la flarsenso, havis konstantan influon. Tabuo de la menstruo devenas de tiu ĉi “organika repuŝado” kiel protekto de la jam superita etapo de evoluo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Malkresko de la rolo de la flarsenso per si mem estas sekvo de transiro al rektomarŝado, leviĝo de sur la tero. Tio videbligis la antaŭe kaŝitajn seksorganojn — postulantaj protekton kaj kaŭzantaj hontosenton. Ĉe la fontoj de la krize grava kultura procezo ni trovas la rektiĝintan homon. De tio iras ĉeno de la sekvoj: senvalorigo de la flarsenso kaj evitado de la virinoj dum la menstruo, dominado de la vidado, nudeco de la seksorganoj — kaj poste konstanta seksa ekscitiĝo, formiĝo de la familio; tiel ni venas al la sojlo de la homa kulturo. Tio estas nur teoria spekulacio, sed ĝi meritas ĝustan testadon per esplorado de vivmaniero de la bestoj, plej proksimaj al la homo. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Homoj, perdintaj kapablon al malŝarĝiĝo, kun tempopaso komencas trakti seksan ekscitiĝon kiel ion turmentan, pezan, detruan. Efektive, ne trovante malŝarĝiĝon, seksa ekscitiĝo iĝas detrua kaj turmenta. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« 1. Religia ekscitiĝo estas nerva ekscitiĝo, kies seksa naturo estas malĝuste komprenata.
2. Malĝuste traktante la ekscitiĝon, religiema persono neas ekzistadon de sia sekseco.
3. Religia ekstazo servas kiel anstataŭaĵo de orgasma-nerva ekscitiĝo.
4. Religia ekstazo ne liberigas de sekseco; en plej bona kazo ĝi kaŭzas muskolan kaj psikan lacecon.
5. Religia sento estas subjektive aŭtentika kaj havas fiziologian bazon.
6. Neado de la seksa naturo de tiu ĉi ekscitiĝo sekvigas perdon de sincereco de la karaktero»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Infanoj ne kredas je dio. Ĝenerale ditie, kredo je dio estas formata en psikologia strukturo de la infanoj, kiam ili lernas subpremi seksan ekscitiĝon, akompanatan de masturbado. Danke al tia subpremado ĉe la infanoj aperas sento de timo de plezuro. Nun ili komencas sincere kredi kaj timi dion. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« En psikologia strukturo de la infano seksa ekscitiĝo, ideo de patro kaj ideo de dio konsistigas unuecon. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Klinika sperto nekontesteble pruvas ke religiaj konvinkoj devenas de bremsita sekseco, ĉe tio fonton de mistika ekscitiĝo necesas serĉi en la bremsita seksa ekscitiĝo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ[redakti]