Relativismo

El Vikicitaro
Relativismo
Aliaj projektoj
Relativismo en Vikipedio
Relativismo en Komuneja kategorio

Relativismo estas doktrino, laŭ kiu ĉiu scio estas relativa; t.e. neniam la aĵoj en si mem povas esti konataj de la homo, sed nur la rilatoj inter tiuj aĵoj.

Citaĵo
« …ĉia vero estas konsiderata relativa. Vero estas rigardata kiel metafizika nocio; se iu diras, ke li deziras trovi la veron, do “progresemaj” pensantoj de nia jarcento konsideras lin postrestinta. Oni asertas, ke vero estas io tute subjektiva, preskaŭ afero de la gusto; ke scienca pensado devas esti apartigita de la subjektivaj faktoroj; ke ĝia tasko konsistas en esplorado de la mondo senpartie kaj sen interesiĝo; ke sciencisto devas aliri la faktojn kun sterilaj manoj kiel kirurgo al la paciento ktp. Tiu relativismo, kiu ofte sin prezentas sub la nomo de empiriismopozitivismo kaj referencas al neceso de preciza uzado de la vortoj, kaŭzas tion, ke la pensado perdas sian ĉefan stimulon — interesiĝon de la pensanto; la sciencisto transformiĝas je maŝino por registrado de la “faktoj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankau[redakti]