Ploro

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ploro
Ploro
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Ploro en Vikipedio
Commons-logo.svg Ploro en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Ploro en Vikivortaro

Ploro estas tia ekstera montrado de doloro.

Citaĵo
« Ne helpas plendo, nek ploro kontraŭ kreditoro. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« La grego delonge aperas en kvar diversaj formoj aŭ funkcioj. En ili estas io flua, ili facile transiras unue je alia, sed gravas unufoje kaj por ĉiam difini per kio ili diferenciĝas... La tria formo estas la priploranta grego… »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la priploranta grego en indiana tribo] Kiam iĝas klare, ke la homo mortos, la ploro jam estas nedetenebla. La grego ekfuriozas: ĝi longe atendis tiun eblecon kaj nun ne permesos al sia viktimo forgliti. Nekutima povo, kun kiu ĝi atakas la objekton de sia priplorado determinas definitive lian sorton. Malfacilas supozi, ke grava malsanulo, tiel traktata, povos resaniĝi… La kutima por ni regulo laŭ kiu la mortanton necesas lasi je trankvilo, estas tute nekomprenebla por tiuj ĉi homoj, kolektiĝintaj kune por la komuna ekscitiĝo… Ĉar li mem ne povas stari inter ili, ili kuŝiĝas al li… Ili kvazaŭ volas morti kune kun li… Eble pli ĝuste estus diri, ke ili volas egaliĝi kun li. Ili tamen ne planas morti efektive… Tamen al ĝi propras ankaŭ forpuŝado de la mortinto, kiam li estas jam morta… Li iĝis danĝera, ĉar li jam foriris. Li povas ekvenĝi al la vivantoj, kaj komencos venĝi al ili pro tio, ke li estas morta. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La historio pri la ĉasanta grego, kiu iras kontraŭ specifa besto kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonan ĉasiston, renkontiĝas tra la tuta mondo. Ĝi finiĝas per plorado pri la mortinto; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je la priploranta grego. Tiu transformiĝo formas la koron de multaj gravaj kaj disvastiĝintaj religioj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …ekzistas religioj de la ĉasado kaj milito, multiĝo kaj ploro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La interna aŭ idea dinamiko de la milito origine aspektas tiel: el la priploranta grego, kolektiĝinta ĉirkaŭ la mortinto, formiĝas la milita grego, kiu venĝas lin. El la triumfa milita grego formiĝas multiganta grego de triumfo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La milito, postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn mortintojn, naskas poste grandegan kvanton da ili. Ploro pri ili, kiam la venko estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la malamikoj; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili liberigis ĉiujn de la timo, sen kiu la milito tute ne okazus. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Al ĉiuj kiuj aliĝas al priplorado okazas la sama: la ĉasanta aŭ persekutanta grego, transformiĝinte je la pripolorantan gregon, seniĝas je la peko. La homoj ĉiam estis persekutantoj, persekutantoj ili vivas plu, ĉiu siamaniere. Ili sopiras karnon de la alia, ronĝas ĝin kaj nutras sin per turmentado de malfortaj estaĵoj. En iliaj okuloj speguliĝas paliĝantaj okuloj de la viktimo kaj ĝia lasta krio, kiun ili ĝuis, neforigeble gravuriĝas en iliaj animoj. Povas esti, plejparte ili eĉ ne supozas ke, nutrante siajn korpojn, ili nutras mallumon ene de si. Tamen la timo kaj la kulpo kreskas nedetenble kaj ili mem ne konscinate tion strebas al elaĉeto. Do ili alfluas al tiu, kiu mortis por ili kaj, plorante ĉirkaŭ li, ili mem sentas sin pelataj. Kion ajn ili faru en la alia tempo, kiom ajn ili faru malbonon — en tiu momento ili estas flanke de tiu, kiu suferas. La subita kaj longdistanca ŝanĝo de la pozicioj! Ĝi liberigas ilin de la kulpo pri la morto de la aliaj, sed ankaŭ de la timo pri la propra morto. Kion ajn ili faru al la aliaj, unu el tiuj aliaj prenis ĉion por si: se ili estos al li fidelaj kaj nediskuteble dediĉitaj, do ili sukcesos, kiel ŝajnas al ili, eviti la venĝon. Do la religioj de la priploro necesos por anima bonfarto de la homo ĝis kiam li ĉesos kolektiĝi en la gregoj por la mortigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« El islamo, en kies karaktero senerare videblas la milita religio, danke al skismo naskiĝis la religio de la priploro, la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la ŝijaismo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri Aŝuro] Pli granda koncentriĝo je la ploro ne ekzistas en iu ajn alia kredo. La ploro ĉi tie estas la plej supera religia merito, multoble pli grava ol iu ajn alia bona ago. Sufiĉe pravigeblas ĉi-kaze paroli pri la religio de la ploro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la festo de Resurekto en Jerusalemo] La priploranta grego, kiu kuniĝas ĉirkaŭ la tombo de Sinjoro kaj priploras lian morton, transformiĝas je la grego venka. La resurekto estas la venko, kiel tia ĝi ja estas festata. La fajro ĉi tie prezentiĝas kiel la amasa simbolo de la venko… Ĉiu el tiuj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ la tombo de Savinto, partoprenas en lia morto. Ĉiu ja, kiu ekbruligas kandelon de la paska fajro, eliranta el la tombo de Sinjoro, partoprenas en lia Resurekto. Tre belas kaj gravas multiĝo de la fajroj, kiam el unu fajro subite estiĝas miloj. La amaso de la fajroj estas la amaso de tiuj, kiuj estos savitaj, ĉar ili kredas. Ĝi estiĝas fulme, kun tiu rapideco, kun kiu disvastiĝas nur la fajro. La fajro plej bone simbolas subitecon kaj rapidecon de la estiĝo de la amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Infano de du ĝis kvin [jarojn aĝa] nemalofte ploras "por iu" — kun anticipe starigita celo. Kaj li perfekte regas sian ploron. » « Ребенок от двух до пяти нередко плачет «кому-нибудь» — с заранее поставленной целью. И отлично управляет своим плачем. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
Citaĵo
« [knabo rakontas]

— Kiam paĉjo kaj panjo venas hejmen, mi ploregas.

— Kaj sen ili?

— Kun avino mi ne ploregas.

— Sed kial?

Serĉjo levis la manojn:

— Senrezulte. »
 « [мальчик рассказывает]

— Когда папа и мама приходят домой, я реву.

— А без них?

— При бабуле не реву.

— Почему же?

Сережа развел руками:

— Бесполезно. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
Citaĵo
« Rido matene, ploro vespere» « (Tel) qui rit vendredi, dimanche pleurera! »
— Francaj proverboj

Vidu ankaŭ[redakti]