Louis Pasteur

El Vikicitaro
Louis Pasteur
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Louis PASTEUR (naskiĝis la 27-an de decembro 1822 en Molay (Jura) apud Dole - mortis la 28-an de septembro 1895 en Villeneuve-l’Étang) estas franca sciencisto, pioniro de la mikrobiologio kaj inventisto de la metodo de pasteŭrizado.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« En la kampoj de observado la hazardo favoras nur la preparitan menson. » « =(angle) In the fields of observation chance favors only the prepared mind. »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« La grekoj komprenis la misteran potencon de la kaŝita flanko de aferoj. Ili testamentis al ni unu el la plej belaj vortoj en nia lingvo - la vorto "entuziasmo" - en theos [Εν Θεος] - dio interne. La grandiozeco de la homaj agoj estas mezurita per la inspiro de kiu ili devenis. Feliĉa estas tiu, kiu portas dion interne kaj obeas ĝin. »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Lasu min diri al vi la sekreton, kiu kondukis min al mia celo. Mia forto kuŝas nur en mia persistemo. »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Mi estas sur la rando de misteroj kaj la vualo pli kaj pli maldikiĝas. »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Mi estas tute konvinkita, ke Scienco kaj Paco triumfos super Nescio kaj Milito, ke nacioj fine unuiĝos ne por detrui sed por edifi, kaj ke la estonteco apartenos al tiuj, kiuj plej multe faris por la suferanta homaro. »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Oni ne demandas de tiu, kiu suferas: Kio estas via lando kaj kia estas via religio? Oni nur diras: Vi suferas, tio sufiĉas por mi... »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Scienco konas neniun landon, ĉar scio apartenas al la homaro, kaj estas la torĉo, kiu lumigas la mondon. »
— Louis Pasteur