Devigo

El Vikicitaro
Devigo
Aliaj projektoj
Devigo en Vikipedio

Devigo estas neceso aŭ trudo fari ion.[1]

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi estas devigita, kiel mi ofte diris, provi ridigi min, por ke mi ne ploru» « (angle) I am forced, as I have often said, to try to make myself laugh, that I may not cry. »
— Samuel Richardson
Citaĵo
« Neniam revu devigi homojn al la vojoj de Dio. Pensu mem, kaj lasu pensi. Uzu neniun limon en religiaj aferoj. Eĉ tiuj, kiuj estas plej malproksimaj de la vojo, neniam devigu eniri per aliaj rimedoj krom racio, vero kaj amo. » « (angle) Never dream of forcing men into the ways of God. Think yourself, and let think. Use no constraint in matters of religion. Even those who are farthest out of the way never compel to come in by any other means than reason, truth, and love. »
— John Wesley
Citaĵo
« La homo havas moralan devon: esti inteligenta. »
— Ashley Montagu

Referencoj

  1. Devigo ĉe ReVo