Saltu al enhavo

Kritiko de la Hegela Jurfilozofio

El Vikicitaro
Kritiko de la Hegela Jurfilozofio
Aŭtoro: Karolo Markso
Kritiko de la Hegela Jurfilozofio
Kritiko de la Hegela Jurfilozofio
Aliaj projektoj
Kritiko de la Hegela Jurfilozofio en Vikipedio

Kritiko de la Hegela Jurfilozofio (germane: Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie) estas la verko de Karolo Markso, eldonita en 1843 kaj dediĉita al la filozofio de juro de Hegelo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Religia mizero estas samtempe esprimo de la vera mizero kaj protesto kontraŭ tiu ĉi vera mizero. Religio estas suspiro de la subpremita estaĵo, koro de la senkora mondo, same kiel ĝi estas animo de senanimaj ordoj. Religio estas opio de la popolo. Nuligo de la religio kiel iluzia feliĉo de la popolo estas postulo de ĝia efektiva feliĉo. Postulo de rezigno je iluzioj pri sia stato estas postulo de la rezigno je tia stato, kiu necesigas la iluziojn. Sekve la kritiko de la religio estas burĝono de la kritiko de tiu azilo de ploro kies sankta aŭreolo estas la religio. »
— Karolo MarksoKritiko de la Hegela Jurfilozofio [1843]
Citaĵo
« La kritiko de la religio finiĝas per la instruo ke la homo estas la plej alta estulo por la homo, do per la kategoria imperativo faligi ĉiajn kondiĉojn en kiuj la homo estas humiligata, forlasita, malestiminda estaĵo. »
— Kritiko de la Hegela Jurfilozofio, MEW 1, 385

Vidu ankaŭ[redakti]