Ekstremo

El Vikicitaro
Ekstremo
Aliaj projektoj
Ekstremo en Vikipedio

Ekstremo estanta ĉe la plej malproksima fino; plej ekstera; plej fora. Ĉe la plej alta grado, plej grava situacio.[1]

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Amo havas nenion ekstreman, kiel la steloj havas neniun numeron kaj la maro ne havas ripozon» « (angle) Love has no uttermost, as the stars have no number and the sea no rest. »
— Eleanor Farjeon
Citaĵo
« Estas du manieroj por alfronti la landajn problemojn. Unu estas per mastruma stilo bazita sur aventurismo, malstabileco, ludado, troigoj, misfaroj, sekretemo, memgraveco, malprofundeco kaj ignorado de la leĝo. La dua maniero baziĝas sur realismo, respekto, malfermiteco, kolektiva saĝo kaj evitado de ekstremismo. »
— Mir Hosejn Musavi
Citaĵo
« Ne estas milito inter islamanoj kaj ne-islamanoj, sed inter ekstremistoj kaj moderuloj de ĉiuj religioj.... Kio gravas estas ne vivi en timo. La plej danĝera afero estas rezigni kaj perdi esperon. La ĉefa malamiko ne estas terorismo aŭ ekstremismo, sed nescio. »
— Reĝino Rania de Jordanio
Citaĵo
« Ekstremistoj pensas, ke "komunikado" signifas konsenti kun ili. » « (angle) Extremists think "communication" means agreeing with them. »
— Leo Rosten

Referencoj