Viktor FRANKL, aŭ Viktor Emil FRANKL (naskiĝis la 26-an de marto 1905 en Vieno — mortis la 2-an de septembro 1997 en Vieno) estis aŭstra, usona psikologo, kreinto de logoterapio.
«Malfeliĉa estas kiu ne retrovas sian unikan subtenon de la tempo de koncentrejo – la amata persono. Malfeliĉa estas tiu kiu vivas en la realo la momenton pri kiu li sonĝis en la mil sonĝoj de la nostalgio, se malsaman, profunde malsaman ol tiu imagita. Li supreniras tramon, iras hejmen kiun laŭ longaj jaroj vidis antaŭ si en la pensoj kaj nur en la pensoj, sonorigas la sonorilon — ĝuste kiel ardege miloj da foje en la sonĝoj... sed ne malfermas la persono kiu devintus malfermi — kaj neniam malfermos la pordon (Psikologo en koncentrejo) »
« Nur la homo kapablas starigi la demandon pri la senco de la ekzistado, nur la homo pridubas la sencon de propra ekzistado-en-la-mondo! Ambaŭ variantoj — kaj kuracila kaj psikoterapia — estas ekzemploj de kvazaŭkuracado. »
« La homo suferas ne nur pro malkresko de siaj instinktoj, sed ankaŭ pro la perdo de tradicioj. Instinktoj ne plu sugestas al li, kion necesas fari, kaj la tradicio — kio necesas esti. Baldaŭ li jam ne scios, kion li deziras kaj al li restos nur imiti la aliajn: tiel la homo iĝas viktimo de konformismo. »
« Esti homo signifas eliradi ekster siaj limoj. Mi kuraĝos aserti: la esenco de la homa ekzistado konsistas en tia memtranscendenco. Esti homo signifas ĉiam tiriĝi eksteren, al io aŭ iu alia, esti fidela al ŝatata laboro, al amata homo aŭ dio»
« Same kiel besto ne povas eliri el la medio al la universala homa mondo, ankaŭ la homo ne povas kompreni la supermondon alie ol en nebula impeto kaj antaŭsento, do en la religio. Hejma besto ne komprenas kiucele ĝin uzas homo. De kie la homo povas koni “la finan celon” de sia vivo, “supersencon” de la mondo kiel tuto?»
« Jes, foririnta tempo estas nerevenigebla, sed ankaŭ eventoj de la pasinteco estas netuŝeblaj kaj nedamaĝeblaj. Do la tempo por ni estas ne rabisto kaj ŝtelisto, sed fidinda gardisto! »
« La homo staras antaŭ la senco kaj valoroj, li respondecas antaŭ ili. Ĉar provoj eviti tian respondecon estas simptomo de neŭrozo, evidenta estas devo de psikoterapio kontraŭstari al la neŭroza “eskapismo”, ne asisti ĝin kaj nek hasti, pro troigita timo difekti homeostaton, senigi la pacienton je streĉiteco kaj “kompati” lin, liberiginte de kontraŭstaro al la senco kaj la valoroj. »
« La ĉefan ideon de ekzistada analizo oni povas resumi je maksimo: “Vivu tiel kvazaŭ vi vivas duan fojon kaj en la unua vi fuŝis ĉion, kion vi nur povis fuŝi”. »
«Suferoj avertas nin kontraŭ apatio, morta ŝtoniĝo de la animo. En la suferoj ni kreskas, atingas maturecon, la sufero faras nin pli fortaj kaj riĉaj. »
« Neevitebleco de la morto timigas nur tiun, kiu hontas pri sia vivo. La morto kiel fino timigas tiun, kiu per nenio plenigis la tempon de sia vivo. Nur tia homo timas rigardi vizaĝon de la morto. »
«Demando pri la senco de ekzistado tamen ne havas sencon, ĉar la “ekzistado” jam antaŭas la “sencon” kaj la demando pri la senco de ekzistado jam supozigas ekzistadon de la senco. La ekzistado estas la muro, malantaŭ kiu ni ne povos kaŝi nin, se ni ĝin pridubos. »