Jonathan Swift

El Vikicitaro
Jonathan Swift
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Jonathan SWIFT (naskiĝis la 30-an de novembro 1667 en Dublino - mortis la 19-an de oktobro 1745 samloke) estis angla/irlanda verkisto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ambicio ofte okazigas ke viroj plenumu la plej malbonajn oficojn; do grimpado estas farata en la sama pozicio kiel rampado. »
Citaĵo
« Kiam vera geniulo aperas en la mondo, li povas esti rekonita per ĉi tiu signo: ĉiuj malsaĝuloj konspiras kontraŭ li. » « (angle) When a great genius appears in the world the dunces are all in confederacy against him. »
Citaĵo
« La libroj estas la infanoj de la cerbo»
Citaĵo
« Libertempo estas la tempo por fari ion utilan. »
Citaĵo
« Mi estos kiel tiu arbo; Mi mortos de la supro. »
Citaĵo
« Mi ne kverelos kun mia pano kaj butero»
Citaĵo
« Neniu saĝulo iam volis esti pli juna. »
Citaĵo
« Ni havas sufiĉe da religio nur por igi nin malami, sed ne sufiĉe por igi nin ami unu la alian. » « (angle) We have just enough religion to make us hate, but not enough to make us love one another. »
Citaĵo
« Ni tiom ŝatas unu la alian, ĉar niaj malsanoj samas. »
Citaĵo
« Pano estas la bastono de la vivo. »
Citaĵo
« Ŝi havas pli da boneco en sia eta fingro, ol li havas en sia tuta korpo»
Citaĵo
« Ŝi rigardas lin kiel kato rigardus muson»


Citaĵo
« Vi vivu ĉiujn tagojn de via vivo. »
Citaĵo
« Vizio estas la arto percepti aferojn nevideblaj» « (angle) Vision is the art of seeing things invisible. »

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Se mi devus fari liston de ses libroj konservotaj kiam ĉiuj aliaj estos detruitaj, mi certe metus la Vojaĝojn de Gulivero inter ili. »
— George Orwell