Neceseco

El Vikicitaro
Neceseco
Aliaj projektoj
Neceseco en Vikipedio

Neceseco eco de tio estanta nepre bezonata. En logiko kiel necesa kondiĉo sen kiu fakto ne povas okazi. Sed la plenumo de la kondiĉo ne garantias la okazon de la fakto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Futuristoj kaj komuna prudento konsentas, ke granda ŝanĝo, tutmonde, en vivmaniero kaj moralaj gvidlinioj baldaŭ fariĝos absoluta neceso. » « (angle) Futurists and common sense concur that a substantial change, worldwide, in life style and moral guidelines will soon become an absolute necessity. »
— Roger Wolcott Sperry
Citaĵo
« Pardono estas absoluta neceso por daŭra homa ekzisto. » « (angle) Forgiveness is an absolute necessity for continued human existence. »
— Desmond Tutu
Citaĵo
« Dum mia vivo mi dediĉis min al tiu ĉi lukto de la afrika popolo. Mi batalis kontraŭ blankan regadon, kaj mi batalis kontraŭ nigran regadon. Mi ŝategis la idealon de demokrata kaj libera socio, en kiu ĉiuj homoj vivos kune en harmonio kaj kun egalaj ŝancoj. Ĝi estas idealo, por kiu mi esperas vivi. Sed, mia sinjoro, se necesas, ĝi estas idealo por kiu mi pretas morti. » « (angle) During my lifetime I have dedicated myself to this struggle of the African people. I have fought against white domination, and I have fought against black domination. I have cherished the ideal of a democratic and free society in which all persons will live together in harmony and with equal opportunities. It is an ideal which I hope to live for. But, my lord, if needs be, it is an ideal for which I am prepared to die. »
— Nelson Mandela
Citaĵo
« La kapablo de homo al justeco ebligas demokration, sed la inklino de homo al maljusteco faras demokration necesa. » « (angle) Man's capacity for justice makes democracy possible, but man's inclination to injustice makes democracy necessary. »
— Reinhold Niebuhr
Citaĵo
« Estas nenio pli bona aŭ pli necesa ol amo. »
— Johano de la Kruco
Citaĵo
« Kredo kaj dubo estas necesaj - ne kiel antagonistoj, sed laborante flank-al-flanke por konduki nin ĉirkaŭ la nekonata kurbo. » « (angle) Faith and doubt both are needed — not as antagonists, but working side by side to take us around the unknown curve. »
— Lillian Smith
Citaĵo
« Necesas, ke mi supreniru tre alte pro mia amo al vi, kaj sur la altaĵoj estas silento» « (angle) It is necessary that I climb very high because of my love for you, and upon the heights there is silence. »
— James Branch Cabell
Citaĵo
« Miaj plej profundaj impulsoj estas optimismaj; sinteno, kiu ŝajnas al mi tiel spirite necesa kaj taŭga, kiel ĝi estas intelekte suspektinda» « (angle) My deepest impulses are optimistic; an attitude that seems to me as spiritually necessary and proper as it is intellectually suspect. »
— Ellen Willis

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se devigas neceso, faru kun kareso. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« El la neceseco oni devas fari virton. »
— Zamenhofa proverbaro