MaryAnne Ysabella (naskiĝis la 4-an de decembro 1979) estas usona kantisto kaj kantverkisto pli vaste konata kiel Ysabella Brave pro ŝiaj jutubaj kanaloj.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«Vi bezonas ridi pli. La vivo plenas je tro multaj problemoj, por ne ridi ĉiutage.... Ni bezonas havi senton de humuro en ĉi tio, ĉar ĝi estas tro malfacila sen ĝi.»
«(angle) You need to laugh more. Life is filled with too many problems, to not laugh every day. … We need to have a sense of humor going into this because it's too tough without it.»
«Kaj mi ne povas kredi, ke mi havas pli ol 10.000 abonantojn. Kio estas malĝusta kun vi homoj?»
«(angle) And I can't believe that I have over 10,000 subscribers. What is wrong with you people?»
—Ysabella Brave
«Multaj homoj diris ekde la komenco - fakte, dum mia tuta vivo - "ĉu vi ne supozas, ke vi naskiĝis en malĝusta epoko - malĝusta tempo?"»
«(angle) Many people have said since the beginning — actually, all my life — "don't you suppose you were born in the wrong era — the wrong time?"»
—Ysabella Brave
«Ni devas fari bonon, ne ĉar ĝi estas speciala aŭ kroma, sed ĉar ĝi estas la minimumo, kiun ni ŝuldas unu al la aliaj.»
«(angle) We ought to do good, not because it's special or extra, but because it's the minimum of what we owe to one another.»