Felix Adler

El Vikicitaro
Felix Adler
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Felix Adler (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1851 - mortis la 24-an de aprilo 1933) estis juda profesoro pri politiko kaj socia etiko, raciismo, religia gvidanto kaj socia reformisto, kiu fondis la Etika Kultura Movado.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La demando, kion kredi, estas eble la plej grava, kiun iu povas fari al si. Niaj kredoj ne estas klasifikitaj inter la luksoj, sed inter la necesaĵoj de ekzisto. »
— Felix Adler
Citaĵo
« La Supera Etika Regulo: Agu por eltiri la plej bonan en aliaj kaj per tio en vi mem. »
— Felix Adler
Citaĵo
« Mi kredas je la supera ekscelenco de justeco; Mi kredas, ke la leĝo de justeco triumfos en la universo super ĉiu malbono; Mi kredas, ke en la provo plenumi la leĝon de justeco, kiom ajn neperfekta ĝi devas resti, troviĝas la inspiro, la konsolo kaj la sanktigo de la homa ekzisto. »
— Felix Adler