George Soros

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

George SOROS naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto kiel SOROS György [ŝoroŝ Djordj] kaj estas la filo de la Esperanto-verkisto Tivadar Soros.


  • Mi faras mian filantropian laboron, ne pro ia sento de kulpo, nek pro bezono krei bonajn publikajn rilatojn. Mi faras ĝin ĉar mi havas la monrimedojn kaj mi kredas en ĝi.
    • I'm not doing my philanthropic work, out of any kind of guilt, or any need to create good public relations. I'm doing it because I can afford to do it, and I believe in it.
  • La homoj kiuj nun estras jam forgesis la unuan principon de malferma socio, tio estas ke eblus ke ni malpravas kaj necesas havi liberajn diskutojn, kaj ke oni povas kontraŭi iun politikon sen esti nepatriota.
    • The people currently in charge have forgotten the first principle of an open society, namely that we may be wrong and that there has to be free discussion. That it's possible to be opposed to the policies without being unpatriotic.
  • Miaopinie ekzistas solvo per demokratio, ĉar demokrataj registaroj devas subiĝi al la volo de la popolo. Do, se la popolo volas ĝin, oni fakte povas krei internaciajn instituciojn per demokrataj ŝtatoj.
    • To my mind, there is a solution which has to do with democracy, because democratic governments are subject to the will of the people. So, if the people will it, you can actually create international institutions through the democratic states.
  • Esperanto estis por mi tre utila lingvo, ĉar kien ajn oni iris, oni trovis tie iun kun kiu oni povis paroli.
    • Esperanto was a very useful language, because wherever you went, you found someone to speak with.[1]

Referencoj[redakti]

  1. Alison Leigh Cowan: How Do You Say ‘Billionaire’ in Esperanto? In The New York Times, 2010-12-16