Cinikismo

El Vikicitaro
Cinikismo
Aliaj projektoj
Cinikismo en Vikipedio
Cinikismo en Komuneja kategorio
Cinikismo en Vikivortaro

Cinikismo estas la movado komencita per helena filozofo Antisteno kiu fondis la lernejon en 5-a jarcento antaŭ la Kristo en Kinosargo) kaj maniero konduti senhonte maldeca; senhontega; montranta indiferentecon kaj malŝaton por ĉia noblaĵo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La individuo sentas sin senespere droninta en ĥaosa amaso da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru. Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke cinikismo kaj skeptikismo rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca fido al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Cinikismo kaj senmoraleco de la makiavela politiko ligiĝas ne al neskrupuleco en la elekto de la rimedoj, pri kio insistas ĝia ekstreme kruda interpreto: necesas serĉi ilin je libera traktado de la celoj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« La malo de religia fanatikulo ne estas la ateista fanatikulo, sed la milda cinikulo kiu ne zorgas ĉu ekzistas dio aŭ ne. » « The opposite of the religious fanatic is not the fanatical atheist but the gentle cynic who cares not whether there is a god or not. »
— Eric Hoffer
Citaĵo
« La cinikuloj pravas naŭ foje el dek. » « The cynics are right nine times out of ten. »
— H.L.Mencken
Citaĵo
« Cinikulo: substantivo. Aĉulo kies defekta vidkapablo vidas la aferojn kiel ili estas, kaj ne kiel ili devus esti. » « Cynic, n. A blackguard whose faulty vision sees things as they are, not as they ought to be. »
— Ambrose Bierce, The Devil's Dictionary (1911)
Citaĵo
« Estas manko de fido, pli ol ĉio alia, kiu mortigas civilizon. Ni povas detrui nin per cinikeco kaj seniluziiĝo, same efike kiel per bomboj. » « (angle) It is lack of confidence, more than anything else, that kills a civilisation. We can destroy ourselves by cynicism and disillusion, just as effectively as by bombs. »
— Kenneth Clark
Citaĵo
« Cinikismo ne estas pli inteligenta, sed nur pli sekura. Estas nenio lanuga pri optimismo. »
— Jewel

Maya Angelou[redakti]

Citaĵo
« Estas nenio tiel kompatinda kiel juna cinikulo, ĉar li transiris de scii nenion al kredi nenion. » « (angle) Is nothing so pitiful as a young cynic because he has gone from knowing nothing to believing nothing. »
— Maya Angelou
Citaĵo
« Estas nenio tiel kompatinda kiel juna cinikulo, ĉar li transiris de scii nenion al kredi nenion. » « (angle) Is nothing so pitiful as a young cynic because he has gone from knowing nothing to believing nothing. »
— Maya Angelou