Louis L'Amour

El Vikicitaro
Louis L'Amour
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Louis Dearborn L'Amour (naskiĝis la 22-an de marto 1908 - mortis la 10-an de junio 1988) estis usona romanisto kaj novelisto. Liaj libroj konsistis ĉefe el romanoj de vakeroj (kvankam li nomigis sian verkon 'landlimaj historioj'); tamen, li verkis ankaŭ historian fikcion (The Walking Drum), scienc-fikcion (The Haunted Mesa), ne-fikcion (Frontier), same kiel poezion kaj novel-kolektojn.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Historion ne faras nur reĝoj kaj parlamentoj, prezidantoj, militoj kaj generaloj. Ĝi estas la historio de homoj, de ilia amo, honoro, fido, espero kaj sufero; de naskiĝo kaj morto, de malsato, soifo kaj malvarmo, de soleco kaj malĝojo. » « (angle) History is not made only by kings and parliaments, presidents, wars, and generals. It is the story of people, of their love, honor, faith, hope and suffering; of birth and death, of hunger, thirst and cold, of loneliness and sorrow. »
— Louis L'Amour
Citaĵo
« Tranĉilo estas akrigita sur ŝtono, ŝtalo estas hardita per fajro, sed viroj devas esti akrigitaj de viroj. » « (angle) A knife is sharpened on stone, steel is tempered by fire, but men must be sharpened by men. »
— Louis L'Amour
Citaĵo
« Venos tempo, kiam vi kredos, ke ĉio finiĝis; tiu estos la komenco. » « (angle) There will come a time when you believe everything is finished; that will be the beginning. »
— Louis L'Amour