Georg Christoph Lichtenberg

El Vikicitaro
Georg Christoph Lichtenberg
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Georg Christoph Lichtenberg (naskiĝis la 1-an de julio 1742 en Ober-Ramstadt apud Darmstadt - mortis la 24-an de februaro 1799 en Göttingen) estis germana natursciencisto kaj verkisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ĉe la plej multaj homoj, nekredemo je unu afero fontas el blinda kredo je alia. »
— Georg Christoph Lichtenberg
Citaĵo
« Ĉiu eraro ŝajnas nekredeble stulta kiam aliuloj faras ĝin. » « Jeder Fehler erscheint unglaublich dumm, wenn andere ihn begehen. »
Citaĵo
« Estas preskaŭ neeble porti la torĉon de la vero tra homamaso sen bruldifekti la barbon de iu. » « Es ist fast unmöglich, die Fackel der Wahrheit durch ein Gedränge zu tragen, ohne jemandem den Bart zu versengen. »
Citaĵo
« Kio utilas matena krepusko se ni ne ellitiĝas. » « Was hilft aller Sonnenaufgang, wenn wir nicht aufstehen. »
Citaĵo
« Libro estas kiel spegulo, se simio rigardas enen, ne pova elrigardi apostolo. » « Ein Buch ist ein Spiegel, wenn ein Affe hineinsieht, so kann kein Apostel heraus gucken. »
Citaĵo
« La plej granda kontribuo al animtrankvileco estas la nehavo de opinio» « Nichts kann mehr zu einer Seelenruhe beitragen, als wenn man gar keine Meinung hat. »
Citaĵo
« Kiu konas sin mem sufiĉe bone povas baldaŭ koni ĉiujn aliajn homojn» « Wer sich selbst recht kennt, kann sehr bald alle anderen Menschen kennenlernen. »
Citaĵo
« Kvankam oni predikas en la preĝejo, ne estas forigebla la fulmoforigilo. » « Dass in den Kirchen gepredigt wird, macht deswegen die Blitzableiter auf ihnen nicht unnötig. »
Citaĵo
« La amerikano kiu unue malkovris Kolombon faris malbonan malkovron. » « Der Amerikaner, der den Kolumbus zuerst entdeckte, machte eine böse Entdeckung. »
Citaĵo
« Niaj teologoj per ĉiuj fortoj volas fari el la biblio libron kiu ne posedas homan racion. » « Unsere Theologen wollen mit Gewalt aus der Bibel ein Buch machen, worin kein Menschenverstand ist. »
Citaĵo
« Ne malfacilas diri ion koncize, se oni havas ion dirindan. » « Es ist keine Kunst, etwas kurz zu sagen, wenn man etwas zu sagen hat. »
Citaĵo
« La verdiremo estas la plej granda ruzo. » « Wahrhaftigkeit ist die größte List. »
Citaĵo
« Astronomio estas eble la scienco, kies malkovroj ŝuldas malplej al hazardo, en kiu la homa kompreno aperas en sia tuta amplekso, kaj per kiu la homo plej bone povas lerni kiom malgranda li estas. »
— Georg Christoph Lichtenberg
Citaĵo
« Estas preskaŭ neeble porti la torĉon de la vero tra homamaso sen bruligi ies barbon»
— Georg Christoph Lichtenberg
Citaĵo
« Se anĝelo iam dirus al ni ion pri sia filozofio, mi kredas, ke multaj proponoj sonus kiel 2 plus 2 egalas 13. »
— Georg Christoph Lichtenberg
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo