Lango

El Vikicitaro
Lango
Lango
Lango
Aliaj projektoj
Lango en Vikipedio
Lango en Komunejo
Lango en Komuneja kategorio
Lango en Vikivortaro
Citaĵo
« Lango estas gardanto de kapo»
— Persaj proverboj
Citaĵo
« Se via okulo ĉagrenas vin elŝiru ĝin, se ĉagrenas vin la mano, forhaku ĝin, se ĉagrenas vin via lango, fortranĉu ĝin, kaj se ĉagrenas vin via racio, fariĝu katoliko» « Ärgert dich dein Auge, so reiß es aus, ärgert dich deine Hand, so hau sie ab, ärgert dich deine Zunge, so schneide sie ab, und ärgert dich deine Vernunft, so werde katholisch. »
— Heinrich Heine

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Antaŭ la lango laboru la cerbo»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« De bona vorto lango ne doloras»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« La lango de virino estas ŝia glavo»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas. »
— Zamenhofa proverbaro

Citaĵoj sen indikita fonto[redakti]

Citaĵo
« Mia lango -- mia malamiko»
Citaĵo
« Lango miela, sed koro kruela»