«La ĉefa gloro de nia epoko estas la venko de la logika pensado super nevalidaj mensaj sintenoj; mallonge, la triumfo de Scienco super religio. Jen la nepra unua paŝo al vera Progreso. Necesas nur ĵeti lumon sur la ombrojn.»
—"...sed nur fragmento."[1]Dua eldono. 2012. Eldonejo Fonto.</ref> paĝo 108
«Ŝajne eŭropanoj eĉ ne povas imagi, kion signifas, ke fremda potenco altrudas sian regadon. Tiel facilanime ili pentras al si la benon ankaŭ por la viktimoj.»
«... se oni predikas, ke ni troviĝas solaj en senviva mekanisma universo, oni proponas filozofion tiel morne pesimisman, ke nur heroaj pensuloj - aŭ heroaj misiuloj en tropika ĝangalo - tiras el ĝi vivoforton.»
«La historio estas plejparte ogrofabelo. Ĉiu civilizacio, inta, anta aŭ onta, estas konstruita sur monto el kranioj. La bonulo ĉiam devas elekti inter sinmortigo kaj kompromiso kun la mondo.»
«Ĉu ĉiuj pasintaj kulturoj, pri kiuj ni volonte hipotezas, suferis siaspecajn mankojn? Ĉu revoj pri idealaj oraj epokoj aŭ venontaj paradizoj ĉiam estis kaj restos nur tio - revoj, konsolaj fabeloj? Ĉu la tuta universo, almenaŭ la homa sfero, estas ia giganta fiŝerco?»