Senhelpeco

El Vikicitaro
Senhelpeco
Aliaj projektoj
Senhelpeco en Vikipedio
Senhelpeco en Vikivortaro

Senhelpeco estas stato de iu, io senhelpa, do tia, ke ĉia helpo mankas; tia, ke nenia helpo povus ĝin plibonigi.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« …teologio de Lutero esprimis sentojn de la meza klaso, kiu luktante kontraŭ la povo de eklezio kaj indignante pri nova mona klaso, sentis minacon de kreskanta kapitalismo kaj estis trafita je la sento de senhelpeco kaj mizereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Reprezentanto de la meza klaso estis same senhelpa fronte al novaj ekonomiaj fortoj kiel la pentrita de Lutero homo fronte al dio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri kalvinismo] Tiel la penoj kaj laboro akiris tute senracian karakteron. Ili ne povas ŝanĝi la sorton, antaŭdestinitan de dio, ne dependantan de iuj ajn penoj de la homo, sed servas sole kiel rimedo por anticipe ekscii tiun antaŭdestinitan sorton. Samtempe la febra agado helpas regi neelteneblan senton de senhelpeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Malgraŭ ŝajno de optimismo kaj iniciatemo la nuntempa homo estas premita je profunda sento de senhelpeco, do li pasive kvazaŭ paralizita renkontas proksimiĝantajn katastrofojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ne nur dum la tuta historio plejparto de la homaro devis defendi sin de pli fortaj grupoj, subpremintaj kaj eskpluatintaj ĝin; ĉiu aparta homo ankaŭ trapasas dum sia evoluo — infanaĝe — tian periodon de senhelpeco. Ni opinias ke en tiu stato de senhelpeco formiĝas tiaj trajtoj kiel sento de justeco kaj vero, transformiĝante je potenciala kapablo, propra al la homo ĝenerale. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ[redakti]