La doktoro kaj la animo

El Vikicitaro
La doktoro kaj la animo
Aliaj projektoj

La doktoro kaj la animo (germane: Arztliche Seelsorge) estas la verko de aŭstra psikologo Viktor Frankl, eldonita en 1946 kaj dediĉita al la logoterapio kaj serĉado de la vivosenco.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Laŭ mia opinio, sendube necesas kuraciloj kaze de endogena depresio. Argumenton ke kvazaŭ en tiaj kazoj ne indas “dampi” la kulposenton, ĉar ĝi devenas de reala kulpo, mi rifuzas: en certa senco, ekzistada senco, la kulpon portas ĉiu el ni, sed paciento kun endogena depresio travivas tiun ĉi senton neproporcie, malsane forte, li atingas desperon kaj provon de sinmortigo. Se ĉe malfluso ekvidebliĝas rifo, ne eblas konsideri tiun ĉi rifon kaŭzo de la malfluso. Analogie en endogena-depresia fazo ekvidebliĝas troigite kaj distordite la kulpo, kiu propras al nia tuta ekzistado (tio tute ne signifas, ke en la fundamento de la endogena depresio kuŝas la endogena kulposento — “kuŝas” en tiu senco, ke al ĝi oni povas aljuĝi psikogenezon aŭ eĉ noogenezon). »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Mi pretas al kontestoj: ke ĉe tia aliro de paciento estas postulate tro multe. En nia tempo, en la epoko de ekzistada frustriĝo, timinda estas ne troa, sed malsufiĉa postulemo. Ekzistas ne nur patologio de streso, sed ankaŭ patologio de malŝarĝiĝo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Do ni ne plu starigas antaŭ si taskon kontraŭ iu ajn prezo foriĝi streĉitecon. Eĉ pli, mi estas konvinkita, ke la homo bezonas certan gradon de sana, dozita streso»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Jam ankaŭ en Usono aŭdiĝas voĉoj de tiuj, kiuj deziras finon de la epikura epoko de psikoterapio kaj alvenon de la stoika epoko. Sed tio estas nerealigebla dum ni rifuzas strebon de la homo al la senco kaj valoroj kiel “nuran protektan mekanismon aŭ sekundaran raciigon”. Kio plej multe malĝojigas min — espereble, al mi estas permesite paroli pri la personaj aferoj — estas ke mi malpretas vivi, nek riski la vivon por protekta mekanismo aŭ sekundara raciigo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Nur la homo kapablas starigi la demandon pri la senco de la ekzistado, nur la homo pridubas la sencon de propra ekzistado-en-la-mondo! Ambaŭ variantoj — kaj kuracila kaj psikoterapia — estas ekzemploj de kvazaŭkuracado. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La homo suferas ne nur pro malkresko de siaj instinktoj, sed ankaŭ pro la perdo de tradicioj. Instinktoj ne plu sugestas al li, kion necesas fari, kaj la tradicio — kio necesas esti. Baldaŭ li jam ne scios, kion li deziras kaj al li restos nur imiti la aliajn: tiel la homo iĝas viktimo de konformismo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Inter miaj germanlingvaj studentoj — germanoj, svisoj kaj aŭstroj — 40% raportas ke ili jam konas la senton de absoluta perdo de la senco. Inter usonanoj, aŭskultintaj miajn lecionojn en la angla lingvo, estis 80% de tiaj. Kompreneble el tio ne sekvas ke ekzistada vakuo englutas plejparte la usonanojn kaj mankas eĉ kialo aserti ke ĝia fonto estas la tiel nomata usonigo; pli verŝajne mi supozus ke tio estas simptomo de alte evoluinta industria socio. Kaj se Boss nomis enuon la neŭrozo de estonteco, mi dezirus ĝustigi: “Estonteco jam venas”. Eĉ pli, ĉion ĉi jam antaŭ 100 jaroj prognozis Schopenhauer, supozinte ke la homaro estas kondamnita eterne sin ĵeti de unu ekstremo al alia, de peza bezono al enuo kaj reen. Simple ni, psikiatroj, pli ofte devas trakti la sekvojn de la enuo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Psikoterapio devos pagi sian prezon kontraŭ reveno al medicino kaj nome rezigni je mitigado de psikoterapio»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Wilhelm Stekel perfekte vortumis situacion, priskribinte sian rilaton al Freud kaj sian rolon de posteulon: nano sur la ŝultroj de giganto vidas pli proksime kaj multe ol la giganto mem. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Esti = “esti alia rilate”. Havi rilaton. Nur rilato “ekzistas”. Oni permesu vortumu tiel: ĉia ekzistado estas rilato»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ni bone komprenas ke ni ŝuldas al Freud — ne pli, nek malpli — malkovron de la tuta dimensio de la psika ekzistado. Sed Freud estis komprenanta la propran malkovron proksimume same kiel Kolumbo kiu, trovinte Amerikon, opiniis ke li atingis Hindion»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Konstruaĵo de psikanalizo sin apogas sud du ĉefaj konceptoj: sur nocioj de repuŝado kaj transigo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Do kvintesenco de psikanalizo povas esti esprimita per la akceptebla nun vortumo, unuiganta principojn de konscieco kaj transigo: “Kie estis “Ĝi”, devas iĝi “Mi”, sed “Mi” iĝas “Mi” nur kun “Vi”»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« En Usono, la lando de “soleco en homamaso”, funkcioj de psikoterapio rimarkinde ŝanĝiĝis, kio helpis al psikanalizo. Sed Usono estas ankaŭ la lando de puritana, kalvinisma tradicio. La sekseco ĉi tie estis repuŝata sur la kolektiva nivelo kaj psikanalizo, nun malĝuste interpretita kiel “tutsekseca”, malfortigis la kolektivan repuŝadon. Efektive psikanalizo estas tute ne tutsekseca, al ĝi propras nur tutdeterminismo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Fakte psikanalizo neniam estis tutsekseca, kaj des pli nun. La problemo konsistas nur en tio, ke Freud traktis la amon kiel epifenomenon dum efektive ĝi estas origina fenomeno de la homa ekzistado, ne alveninta epifenomeno, ĉu en la senco de strebo al neatingebla celo aŭ en la senco de sublimigo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Nur “Mi” kiu estas direktita al “Vi” kapablas integri sian “Ĝi”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] ĉirkaŭ 20% de la neŭrozoj estas kaŭzitaj kaj kondiĉitaj de la sento de perdo de la senco, de “ekzistada vakuo”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Multon mi fordonus por ke min turmentu timo de kastro, ne terura demando, turmenta dubo: ĉu mi povos iam, en antaŭmorta momento, diri ke mia vivo havis sencon»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ĉar la “okcidenta homaro foriris de pastro al kuracisto, de animzorganto al animkuracanto”, kiel diris Gebsattel, psikoterapio ekhavis vic-reĝan rolon»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Tamen neniu nun havas kialojn por plendi pri malsufiĉo de la vivosenco: sufiĉas nur vastigi siajn horizontojn por rimarki: kvankam ni ĝuas bonstaton, ĉiuj aliaj vivas en bezono, ni ĝojas pri nia libereco, sed kien malaperis respondeco pri la aliaj? Pasis kelkaj jarmiloj ekde kiam la homaro venis al la kredo je dio, al monoteismo, sed kie estas la konscio de la unueca homaro, kredo kiun mi dezirus nomi monoantropismo? Kie estas konscio de la homa unueco — la unueco, kiu kovras la tutan diversecon de diferencoj de koloroj de haŭto kaj de partiaj koloroj? »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kuracisto, ricevinta respektivan filozofian preparadon, ne okupiĝos pri kuracado per trankviligilo de homo, kiu partoprenas spiritan batalon, sed entreprenos provon helpe spiritorientita psikoterapio revenigi al la paciento ligon kun spirita fonto, garantii al li spiritan “ankron”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Mensa sanomensa malsano de “posedanto” de iu mondrigardo ne pruvas kaj nek malpruvas spiritan verecon aŭ spiritan erarecon de la mondrigardo. Ĉar du oble du estas kvar eĉ se tiu ĉi vero venas de skizofreniulo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ne eblas ignori kompletan aŭtonomecon de la spirita sfero. Ne permesindas pridubi ekzistadon de dio pro tio ke la kredo estiĝis el timo de prahomo antaŭ nekompreneblaj fortoj de la naturo; ankaŭ el tio ke artisto suferas mensan malsanon aŭ, kiel ni diras, troviĝas en psika epizodo de malsano, ne eblas konkludi pri arta valoro de lia kreado. Kaj eĉ se iu vere spirita atingo de la homaro aŭ kultura fenomeno poste, tiel diri, sekundare estus uzita por fremdaj motivoj kaj interesoj, do uzita ne laŭcele, tio per si mem ne devas dubigi valoron de spirita kreaĵo, kiu estis tiel misuzita. Nei originan valoron kaj internan signifon de kreaĵo de artisto aŭ de religia sperto pro ĝia potenciala aŭ reala distordo signifas elverŝi kune kun akvo ankaŭ la bebon. Kiu agas tiel, similas al homo, kiu vidinte cikonion kun miro ekkriis: “Mi opiniis ke la cikonioj estas elpensaĵo”. Se la cikonio ekzistas en konata kredo “de kie la infanoj aperas”, el tio neniel sekvas ke la birdo ne apartenas ankaŭ al la reala mondo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ni vivas en la epoko de fakuloj kaj ili proponas al ni fakajn vidpunktojn kaj aspektojn de realo. Malantaŭ arboj de sciencaj atingoj la esploristo ne plu vidas la arbon de realo. Kaj la sciencaj atingoj evidentiĝas ne nur apartigitaj, sed eĉ kontraŭdiraj, malfacilas kunigi ilin je unueca bildo de la mondo kaj homo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Sed la danĝero konsistas ne en tio, ke esploristo specialiĝas, sed en tio ke la fakuloj emas al ĝeneraligoj. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Nihilismo nun manifestiĝas ne per nocio nihil — “nenio”, sed sin maskas malantaŭ esprimeto “nura” [...] Reduktismo estas subhumanismo. La amo estas nuraj ne atingintaj la celon impulsoj, la konscienco estas nura Supermio (la vera nuntempa psikanalizo jam ne asertas identecon de la konscienco kaj Supermio, sed ĝi agnoskis kaj konfirmis diferencon inter ili). Unuvorte tiajn propre homajn fenomenojn kiel la konsciencon kaj amon, reduktismo reduktas ĝis la epifenomenoj (kaj tio estas aludo al la konata verko de la fama esploristo. Siaspeca epifemenologio de la spirito)»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La arto estas difinebla kiel unueco en diverseco; la homon mi difinus kiel unuecon malgraŭ diverseco. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Esti homo signifas eliradi ekster siaj limoj. Mi kuraĝos aserti: la esenco de la homa ekzistado konsistas en tia memtranscendenco. Esti homo signifas ĉiam tiriĝi eksteren, al io aŭ iu alia, esti fidela al ŝatata laboro, al amata homo aŭ dio »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Sincera rezignacio atestas ne malpli grandan — se ne pli grandan — internan forton ol kuraĝo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj imago de la homo estis komplete distordita, ĉar la homo estis rigardata plejparte de vidpunkto de implikantaj ĝin limigoj kaj oni konkludis pri senpovo de la homo kontraŭ ĉiuj ĉi katenoj, same biologiaj, psikologiaj kaj sociaj. Propra al la homo libereco, kontraŭstaranta al tiuj ĉi katenoj, libereco de la homo disde la naturo — ja per ĝi estas difinata la esenco de la homo — ĉe tio komplete malaperas el la konsiderado. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Aparteno al certa popolo per si mem ne povas esti merito, nek kulpo. La kulpo aperas nur kiam ekzemple propra al tiu ĉi popolo talento ne estas evoluigata aŭ naciaj kulturaj valoroj estas neglektataj, kaj merito aperas kiam tipaj por nacia karaktero mankoj estas konscie superataj de homo edukanta sin mem. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ofte homoj faras eĉ pli krudan eraron, ĉerpante fieron en iuj fortaj trajtoj de sia popolo kaj tute ne provante transformi ilin je persona merito, neke kultivante tiujn ĉi trajtojn en si mem. Tio ke homo ne povas preni sur sin respondecon ne estas lia kulpo, nek merito. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Duboj pri la senco de la vivo en neniu kazo povas esti signo de malsano, tio estas senduba signo de la homa en la homo kaj eĉ — de la plej homa en li [...] Sole la homa naturo povas eksenti dubojn rilate sian ekzistadon, dubojn pri la ekzistado ĝenerale. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Demando pri la senco de la vivo povas okupi la homon komplete. Tio ofte okazas en adolesko, kiam aktualaj problemoj de la homa ekzistado lavange falas sur maturiĝantan kaj spertantan spiritajn luktojn adoleskulon. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Agadon de formikejo oni ne povas konsideri “plena je senco”, kaj kun malapero de la kategorio de la senco malaperas ankaŭ tio kio estas nomata “la historia”: formika “ŝtato” ne havas “historion”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« “Normala” homo (normala same en la senco “ordinara” kaj en la senco de kongruo al la etikaj normoj) povas kaj rajtas nur en certaj momentoj kaj nur ĝis certa grado subiĝi al presentismo: en tiaj momentoj, kiam li konscie forturniĝas por iu tempo de konscia vivo, ekzemple festante, ebriiĝante. En tia stato — de ebrio, artefarita kaj mallongdaŭra memforgeso — la homo konscie donas al si provizoran ripozon de neeltenebla ŝarĝo de reala respondeco»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri filistro] [...] tio estas homo, kiu malantaŭ rimedoj de realigado de valoro ne vidas finan celon, forgesas pri la valoro mem. Al tiu kategorio apartenas homoj, kiuj tutan semajnon pene laboregas kaj en ripoztago, ĉar en la vivo aperas paŭzo kaj malpleno kaj en la konscion entrudiĝas manko de la viva enhavo, ili plonĝas je depresio (dimanĉa neŭrozo) aŭ pro la timo de la malpleno, spirita horror vacui [timo de vakuo], ili serĉas azilon en iu formo de ebriiĝo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« En neniu kazo indas nei la spiritan problemon kiel “simptomon”: ĝi ĉiam estas iu atingo [...] »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri konversacioj kun savitaj sinmortigintoj] Ni demandos (eĉ se tiu demando aspektos kruda kaj kruela), kial li ne (plu) pensas pri sinmortigo. Al tio libera aŭ resaniĝinta homo tuj respondos, ke li devos zorgi pri siaj proksimuloj, lin atendas laboro ktp. Sed malsanulo, kiu nur penas kaŝi sinmortigajn intencojn, trafos saksktraton: al li malsufiĉos argumentoj por subtenado de pozitiva (malsincera) akcepto de la vivo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Same kiel besto ne povas eliri el la medio al la universala homa mondo, ankaŭ la homo ne povas kompreni la supermondon alie ol en nebula impeto kaj antaŭsento, do en la religio. Hejma besto ne komprenas kiucele ĝin uzas homo. De kie la homo povas koni “la finan celon” de sia vivo, “supersencon” de la mondo kiel tuto? »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kredo je la plej alta senco, ĉu tio estas nur lima nocio aŭ religie komprenata Dia providenco, havas grandegan psikoterapian kaj psikohigienan signifon. Tio estas krea fonto, leviĝanta el profundo de la animo kaj fortiganta la homajn fortojn. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Jes, foririnta tempo estas nerevenigebla, sed ankaŭ eventoj de la pasinteco estas netuŝeblaj kaj nedamaĝeblaj. Do la tempo por ni estas ne rabisto kaj ŝtelisto, sed fidinda gardisto»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ni ja konsideras principon de plezuro artefarita kreaĵo de psikologio. Plezuro estas ne celo de niaj streboj, sed sekvo de ilia efektivigo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kutime la homo ne deziras “plezuron”, li deziras tion kion li deziras. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Efektive en la vivo malmultaj aferoj estas difinataj de plezuro aŭ malplezuro. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Se la senco de la vivo estus plezuro, la vivo perdus la sencon. Ja kio fakte estas plezuro? Certa stato. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Sed ĝojo plenigas la vivon en tiu kazo, se ĝi mem havas sencon. Propra senco de la ĝojo ne povas konsisti en ĝi mem, ĝi nepre kuŝas ekster ĝiaj limoj, ja ĝojo ĉiam estas direktita al io. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Bonege esprimis la ideon Kierkegaard, dirinte ke pordo al feliĉo malfermeblas eksteren. Kiu provas tiri tiun ĉi pordon al si, tiu nur pri strikte fermas ĝin. Tiu, kiu furioze penas iĝi feliĉa, tiu mem blokas al si la vojon al feliĉo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Konscienco apartenas al la pure homaj fenomenoj. Ni vortumas la difinon tiel: la konscienco estas intuicia kapablo trovi neripeteblan kaj unikan sencon de ĉiu situacio. Alivorte, konscienco estas organo de la senco. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Konscienco povas ankaŭ trompi la homon. Eĉ pli: ĝis lasta spiro la homo ne estos certa, ĉu li realigis la sencon de sia vivo aŭ li estis trompanta sin: ignoramus et ignorabimus [ne estas kaj estos nesciaj]»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Abnegacio supozigas toleremon, sed toleremo estas ne indiferenteco, ja estimi kredon de alipensanto ne signifas identigi sin kun lia kredo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] la vivosencon ne eblas inventi, ĝin eblas nur malkovri [...] »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Se la homo sisteme kaj sinsekve subpremadas kaj sufokadas sian konsciencon, li atingas okcidentan konformismon aŭ orientan totalismon — depende de tio, ĉu ĝenerale akceptitaj en la sociovaloroj” al li estas proponataj aŭ trudataj perforte. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Do la senco de la vivo estas difinata de ĝiaj plej altaj punktoj, kaj unusola momento povas en rea persepktivo doni la sencon al la tuta vivo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Tuj post kiam ni aldonas valoron de la pozicio al la sfero de eventualaj valoroj, iĝas klare ke la homa ekzistado neniam povas esti sena je la senco: la vivo de la homo enhavas sian sencon in ultimis, ĉar dum li spiras, dum li estas konscia, li portas respondecon antaŭ valoroj, almenaŭ antaŭ valoroj de la pozicio. Dum ekzistas “kon-scio”, ekzistas ankaŭ “kon-scienco”, respondeco»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] nur la morto donas al la vivo konscian plenecon. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Do praktike oni povas aserti ke sinmortigo neniam estas pravigebla. Eĉ ne kiel elaĉeto. Ja same kiel sinmortigo likvidas la eblecon kreski kaj maturiĝi en sia sufero (realigante valoron de pozicio), ĝi ankaŭ forigas la eblecon iel aŭ tiel elaĉeti aŭ korekti la suferon, kaŭzitan al alia. Per sinmortigo la pasinteco estas eternigata kaj mankas ebleco forigi el la mondo faritan malfeliĉon aŭ kaŭzitan maljustecon — el la mondo malaperas nur “Mio”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri traktado de sinmortigantoj” Unuavice necesas pruvi ke elreviĝo en la vivo estas nura sento kaj la sentoj ne povas esti argumento. Sur tiu ĉi vojo paciento ne ricevas tion, kion li sopiras — solvon de la problemo [...] la sinmortiganto rompas regulojn de la granda vivoludo. Tiuj reguloj postulas de ni ne venkon kontraŭ iu ajn prezo, ili postulas ke ni ne forlasu la lukton. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri sinmortigantoj] Kaj se paciento diros al ni, ke li vidas neniun sencon en sia vivo kaj unikaj eblecoj de ekzistado-en-la-mondo por li estas fermitaj, ni povos kontesti ke la unua, plej proksima lia tasko estas ĝuste serĉi sian taskon kaj en tio akiri la vivocencon — solan kaj unikan. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Eĉ danke al malmultaj grandaj homoj aŭ iu konkreta homo, kiun ni vere amas, povas esti pravigita la tuta homaro»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Unueca por ĉiuj, deviga por ĉiuj vivotasko de la vidpunkto de ekzistada analizo estas neimagebla. Ĝuste demando pri “ĝenerala vivotasko”, pri “ĝenerala vivosenco” ne havas la sencon, ĝi estas ne pli bona ol demando, kiun ĵurnalisto faris al tutmonde konata ŝakisto: “Grandmajstro, kiu paŝo en la ŝako estas la plej bona?” »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Konscienco havas voĉon kaj parolas al ni — tio estas nekontestebla fakto. Voĉo de konscienco estas ĉiam respondo. De psikologia vidpunkto en tia konversacio kredanto perceptas kaj la diritan, kaj la Dirantan, tio estas lia aŭdkapablo estas pli sentema ol tiu de nekredanto: en tiu konversacio kun konscienco, en la plej intima konversacio kun si mem, kiun oni nur povas imagi, lia kunparolanto iĝas lia dio»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« En la sfero de neŭrologio kaj psikiatrio Kurt Goldschtein sukcesis pruvi, ke principo de “malstreĉigo”, sur kiu sin apogas hipotezoj de psikanalizo kaj psikodinamiko, fakte estas vortumo de patologia principo: en normala situacio oble pli ĝuste estus elteni la streĉitecon, eltrovi ĝian valoron, anstataŭ ol kontraŭ iu ajn prezo ĝin eviti. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La homo staras antaŭ la senco kaj valoroj, li respondecas antaŭ ili. Ĉar provoj eviti tian respondecon estas simptomo de neŭrozo, evidenta estas devo de psikoterapio kontraŭstari al la neŭroza “eskapismo”, ne asisti ĝin kaj nek hasti, pro troigita timo difekti homeostaton, senigi la pacienton je streĉiteco kaj “kompati” lin, liberiginte de kontraŭstaro al la senco kaj la valoroj. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Estas evidente ke absolutan psikologian senzorgitecon la homo same malkapablas longe elteni kiel absolutan fizikan senpezecon, kaj en la spaco sen senco li same ne povas ekzisti kiel en la spaco sen aero»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La ĉefan ideon de ekzistada analizo oni povas resumi je maksimo: “Vivu tiel kvazaŭ vi vivas duan fojon kaj en la unua vi fuŝis ĉion, kion vi nur povis fuŝi”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Se ĉiuj homoj estus perfektaj, ili estus la samaj kaj sufiĉe anstataŭigeblaj reciproke. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Sed ne nur la individuo bezonas la socion por ke lia ekzistado akiru la sencon, ĝusta estas ankaŭ inverso: la socio bezonas la individuon por havi sencon de sia ekzistado. Tio principe diferencas la socion kaj la amason. La amaso ne toleras individuecon, jam sen paroli ke ĝi ebligu al individua ekzistado realigi en ĝi sian sencon. Se supozi ke la personeco same rilatas al la socio kiel peco de smalto al la tuta mozaiko, do ligo inter la homo kaj la amaso kompareblas kun ligo inter pavimŝtono kaj pavimo: ĉiuj ŝtonoj estas egale tajlitaj kaj facile reciproke anstataŭigeblaj, por la tuto aparta ŝtono ne havas kvalitan signifon, kaj ankaŭ la tuto estas jam ne tuto, sed simple grando: monotona pavimo ne havas belecon de mozaiko, nur utilon — same la amaso konsideras nur utilon de la homo, sed ne ĝiajn valoron kaj dignon»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Senco de la socio estas asertata en individuo, kaj la senco de la individuo — en la socio, sed la “senco” de la amaso estas detruata de individueco de konsistigantaj ĝin personecoj, kaj la senco de individueco en la amaso malkreskas (kaj en la socio kreskas). »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La sorton oni povas kompari kun la tero sub piedoj: gravito ne forlasas la homon de ĝi, sed ankaŭ ne malhelpas al li marŝi kien li deziras. Ni akceptu la sorton kiel grundon sur kiu ni staras, la grundon kiu servas al nia libereco kiel saltejo. Libereco sen la sorto ne eblas, libereco povas esti nur libereco antaŭ vizaĝo de la sorto, libera elekto de sia rilato al la sorto. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Al la sfero de la sorto apartenas unuavice pasinteco, ĉar ĝi estas neŝanĝebla. La fakto (farita, okazinta, pasinta) estas propasence la sorto. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Neniam estas malfrue por lerni, sed ankaŭ neniam frue — ĉiam estas “ĝusta tempo”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La homo ofte rigardas la okazaĵojn kiel stoplojn dum indus rigardi plenajn tenejojn de la pasinteco»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Dispozicio estas biologia sorto de la homo, aro de eksteraj situacioj — lia socia sorto, sed al ĝi aldonendas ankaŭ psikologia sorto, tio estas spirita pozicio en tiu grado, en kiu ĝi estas ne libera kaj ne estas libera spirita elekto. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ne ekzistas origine donita malforteco de la volo: neŭrozulo donas al la volo sendependan statuson, sed ĝi ne estas statika, nek donita unufoje por ĉiam, sed ĝi estas derivaĵo de klara konscio de celo, honesta decidemo kaj certa preparado. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Homoj traktas siajn malfortaĵojn kiel neŝanĝeblan realon, dum ili devas vidi en ili taskon de reedukado aŭ memedukado. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Neŭroza fatalismo estas strebo sin kaŝi de respondeco, per kiu ŝarĝas la homon liaj unikeco kaj neritebleco, tio estas serĉado de azilo pro kvazaŭ fatala aprteno al tipo. Kaj ne gravas, ĉu homo konsideras sin apartenanta al psikologia, rasa aŭ klasa tipo, tio estas ĉu li opinias ke li estas katenita de psikologio, biologiosociologio»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« En reago de malliberuloj de koncentrejo divedeblas tri etapoj: etapo de alveno al koncentrejo, etapo de koncentreja vivo kaj etapo post foriro aŭ liberigo el la koncentrejo. La unua etapo karakterizeblas per la tiel nomata ŝoko de alveno [...] Tiu etapo finiĝas kutime post kelkaj tagojsemajnoj kaj venas la sekva etapo — profunda apatio. Tia apatio estas protekta mekanismo de animo. La afekcioj estas dampataj, la emocia vivo transiras al la plej malalta nivelo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Homo ne perdas liberecon okupi sian pozicion rilate konkretan situacion — tiun liberecon povas rezigni nur li mem. Oni povas forpreni de li ion ajn en la unuaj horoj de alveno al koncentrejo, sed ĝis la lasta spiro neniu povos forpreni liberecon trakti sian sorton tiel aŭ alie. Kaj ĉiam ekzistas “tiel aŭ alie”»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Latina vorto finis havas du signifojn — “fino” kaj “celo”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ekzemple unu malliberulo instinkte trovis ĝustan artifikon: dum la plej malfacilaj situacioj de koncentreja vivo imagi ke li lekcias al granda aŭskultantaro kaj rakontas ĝuste pri tio kion li travivas nun. Tiu ĉi artifiko helpis al li elteni ĉion quadam sub specie aeternitatis [kvazaŭ de la vidpunkto de eterno] — kaj tiel li sukcesis ĉion elteni. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Liberigo mem, subita malpeziĝo, forigo de anima premo de psikologia vidpunkto estas danĝera, ĝi minacas per spirita analogo de kasonmalsano. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Manko de sukceso ne signifas mankon de la senco»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Sufero kreas fruktodonan, oni povas eĉ diri, revolucian streĉitecon, helpante al la homo konscii malĝustan nome kiel malĝusta. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Suferoj avertas nin kontraŭ apatio, morta ŝtoniĝo de la animo. En la suferoj ni kreskas, atingas maturecon, la sufero faras nin pli fortaj kaj riĉaj. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ambaŭ, malĝojo kaj pento, iel korektas pasintecon kaj tiel solvas problemon, malsame ol provoj malkoncentriĝi je ĝi aŭ dampi doloron: kiam homo provas malkoncentriĝi je sia malfeliĉo aŭ dampi ĝin, li ne solvas la problemon, nek forigas el la mondo sian malfeliĉon — el la mondo li forigas nur rektan sekvon de la malfeliĉo, sian staton de malkontento kaj doloro. Malkoncentrante sin aŭ dampante la doloron, li “sensciigas sin”. Li provas fuĝi de realo kaj serĉas azilon en tiu aŭ alia formo de ebriiĝo. Ĉe tio lin trafas subjektivisma, eĉ psikologia eraro: ŝajnas al li, ke kune kun emocioj kiujn li dampas malaperos ankaŭ kaŭzinta tiujn ĉi emociojn cirkonstanco, kvazaŭ tio ke la homo forpelis al nekonscia sfero estas samtempe forpelata al la sfero de neekzistado. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Tion kiom profunde en la homo radikas kredo je la senco de emocioj montras jena fakto: ekzistas speco de melankolio, ĉe kiu la ĉefa simptomo estas ne konstanta malĝojo, kiel tio kutime okazas, sed inverse, pacientoj plendas ke ili neniam sentas malĝojon, nek povas plori ĝissate, ke ili estas malvarmaj kaj interne kvazaŭ mortaj — tio estas la tiel nomata melancholia anaesthetica [sensenta melankolio]. Kiu alfrontis tiajn kazojn, tiu scias ke apenaŭ eblas pli granda despero ol la despero de la homo, kiu mallernis malĝoji. Tiu ĉi paradokso denove konvinkas nin je artefariteco de la principo de feliĉo — tio estas psikologia konstrukcio, kiu ne havas kongruon al realo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Se senigi la vivon de malfeliĉo kaj morto, de la sorto kaj sufero, ĝi perdos la formon, geŝtalton. Nur sub la batoj de la sorto, en arda flamo de la sufero la vivo akiras formon kaj sencon»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Senco de valoroj de pozicio konsistas je tio kiel la homo adaptiĝas al tio, kion li ne povas ŝanĝi. Nepra kondiĉo por vera realigo de valoroj de la pozicio estas ke situacion efektive ne eblas ŝanĝi [...] »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« En kazoj kiam konkreta laboro ne alportas senton de kontento, kulpas la homo mem, ne lia laboro. Profesio per si mem ankoraŭ ne faras la homon neanstataŭigebla, ĝi nur donas ŝancon por tio. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri neŭrozo de senlaborulo] El simptomoj de tiu ĉi neŭrozo la plej rimarkebla estas ne depresio, sed apatio [...] Li sentas sin senutila, ĉar li estas okupita per nenio. Se li ne havas laboron, do ŝajnas ke li ne havas ankaŭ sencon de la vivo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La vivo de senlaborulo devigas lin transformi la vivon je pasigado de puntempo, tentas subiĝi al perceptado de sia ekzistado kiel vane pasanta. Al tia homo ŝajnas ke neniu rajtas ion postuli de li, ja li mem nenion atendas de si. Senlaboreco senigas lin je respondeco antaŭ la aliaj, same kiel antaŭ si mem, de respondeco antaŭ la vivo. Iu ajn fiasko en iu ajn sfero de la vivo estas pravigata per senlaboreco. Evidente al la homo pli facilas opinii ke boto premas lin nur je unu loko. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La ĉefa fonto de la neŭrozo de senlaborulo, la ĉefa kialo de apatio estas erara opinio ke nur profesia laboro donas al la vivo sencon. Tiu malĝusta identigado de la profesio kun vivotasko, ilia kompleta egaligado, kaŭzas tion ke senlaborulo sentas sin troa kaj bezonata de neniu. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« En psikiatrio estas konata ekzemple tipa formo de psikofizika disfalo — rapidega maljuniĝo de emeritiĝinta homo. Tiaj fenomenoj observeblas ankaŭ ĉe bestoj: estas konate ekzemple ke dresitaj cirkaj bestoj, kiuj ricevas de homo certajn “taskojn”, vivas averaĝe pli longe ol reprezentantoj de la sama specio en zoo, okupitaj per nenio. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Laborkapablo estas ne absoluto, ĝi estas nek sufiĉa, nek eĉ necesa kondiĉo por plenigi la vivon per la senco»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Dimanĉe, kiam kvietiĝas hasto de laborsemajno, nudiĝas propra al granda urbo mizero de la senco. Ĉe tia vivoritmo formiĝas impreso, ke la homo vidas neniun celon kaj pro tio li tiel rapide trakuras sian vivovojon por malantaŭ tiu hasto ne vidi mankon de la senco. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Neevitebleco de la morto timigas nur tiun, kiu hontas pri sia vivo. La morto kiel fino timigas tiun, kiu per nenio plenigis la tempon de sia vivo. Nur tia homo timas rigardi vizaĝon de la morto. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Al tri dimensioj de la homa personeco kongruas tri eventualaj pozicioj rilate la amon. La plej primitiva pozicio estas la seksa [...] Sekva, pli alta grado de rilato al partnero estas la erotika (por simpligo de la analizo ni radikale kontraŭstarigos erotikon kaj seksecon) [...] Ni diru ke erotike agordita homo tuj penetras pli profunde ol la “seksa”, en sekvan tavolon, en animon de alia. Tia formo de rilato al partnero kiel fazo de alligiteco koincidas kun periodo de “enamiĝo”. Fizikaj ecoj de alia homo elvokas seksan deziron, sed “enamiĝas” ni je liaj spiritaj ecoj. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La amo (en plej ĝusta kaj malvasta senco) estas la plej alta formo de erotiko (en la plej vasta senco), ĉar okazas maksimume profunda penetrado je persona strukturo de partnero, perceptado de li kiel spirita fenomeno. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La korpa kaj spirita por spirita personeco estas la supra kaj malsupra “vestoj”, kiujn “surportas” spirita animo. Seksa deziro celas ion korpan, enamiĝo — iun spiritan trajton de objekto de tia amo, do ion kion partnero “havas”, sed la vere amanta amas ne ion “de” aŭ “en” partnero, sed lin mem amatan kia li “estas”. Tra fizikaj kaj psikaj “vestoj” la amanto penetras al la spirita personeco mem. Kaj por li jam ne gravas kiu fizika “tipo” allogas lin, je kiuj ecoj de karaktero li povus enamiĝi, por li gravas la tuta homo, komparebla al neniu, neanstataŭigebla partnero. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Efektive “transigo” de la vera amo ne imageblas. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« “Similulo” utilus al “enamiĝinto”: enamiĝo transirus al similulo, ja enamiĝo koncentriĝas nur je spiritaj trajtoj, kiujn “havas” lia partnero, ne je spirita personeco kiu “estas”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Spirita personeco kiel objekto de amo en plena senco de tiu ĉi vorto, por vere amanta homo estas neanstataŭigebla kaj nerekompencebla. Kaj pro tio la vera amo per si mem estas garantio de longdaŭra alligiteco, ja fizika stato pasas kaj eĉ certaj statoj de animo pasas, malaperas ankaŭ fizika stato, kiu kongruas al seksa ekscitiĝo: seksa deziro, kontentiginte sin, malaperas kaj tiu stato de animo, kiu nomiĝas enamiĝo, ne daŭras longe. Sed spirita ago, en kiu homo estas direktita al spirita personeco de alia homo, postvivas iel ankaŭ sin mem [...] »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« “Ideo” de la homo, tio kion vidas en li amanto, apartenas al sfero de senmorteco»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Por la amo tiom malgravas korpeco de la amato, ke ĝi postvivas lian fizikan morton kaj daŭras ĝis la morto de la amanto. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Amindumo estas kripla formo de la amo. La esprimo mem “ekposedi la virinon” indikas la fonton de tia formo de erotiko. Tio kion la homo “ekposedis”, oni povas ankaŭ forlasi, anstataŭigi, “akiri” anstataŭe alian. Kaj tiu kategorio de “posedo” estas akceptata ankaŭ de virino. Tiu plej “supraĵa” erotiko, tuŝanta nur “supraĵon” de partnero, liajn eksterajn, fizikajn trajtojn, malvastigas ankaŭ por la virino ĉion ĝis la nocio de “posedo” [...] Pozicioj de la viro kaj virino do komplete koincidas. La virino en tiaj kazoj plej multe zorgas por kaŝi en si ĉion individuan, ne troŝarĝi la viron per tio kaj iĝi por li tio, kion li serĉas: tiu tipo de virino kiun li preferas. En tiaj kazoj la virino tutforte klopodas pri sia aspekto, ŝi deziras esti “elektita”, sed por ke oni elektu ŝin ne kiel personecon, ne kiel unikan homon, sed kiel reprezentanton de iu specio, do ŝi elmontras sian korpon, aldone kaŝinte ĉion iom ajn “specifan”. Ŝi deziras senpersonigi sin kaj reprezenti tiun tipon, kiu estas moda nun kaj ĝuas maksimuman postuladon en foiro de erotika vanteco. Tiun tipon ŝi penos reprodukti kun maksimuma fideleco, perfidante ĉe tio sin mem, sian memon. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La vera amo konsistigas precipan faktoron de la monogama geedzeco»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ne ekzistas “malfeliĉa amo”, tiu esprimo estas interne kontraŭdira, ja aŭ mi vere amas kaj per tio riĉiĝas sendepende de tio, ĉu mi ĝuan reciprokecon, aŭ tio estas malvera amo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kontentigo de seksa instinkto promesas plezuron, erotiko de enamiĝoĝojon, la amo alportas feliĉon»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kvankam de logika vidpunkto “malfeliĉa amo” estas kontraŭdiro, de psikologia vidpunkto tio estas formo de kompato de si mem. La suferinto donas tro grandan signifon al “koloro” de la travivaĵo — ĉu agrabla aŭ malagrabla, li supertaksas gravecon de la “simptomoj” de plezuro aŭ malplezuro por enhavo de la sperto»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Do “malfeliĉa amo” povas esti ne nur esprimo de kompato al si mem, sed ankaŭ maniero ĝui la suferojn. Preskaŭ masoĥismaj pensoj de “malfeliĉa amanto” koncentriĝas je lia malfeliĉo. Li barikadas sin malantaŭ sia unua (kaj la lasta) malsukcesa sperto por neniam denove brulvundi eĉ la fingron. Li serĉas en problemoj de pasinteco azilon de ebleco iĝi feliĉa en estonteco. Li forlasas serĉadon kaj ne strebas “trovi la amon”. Li ne malfermiĝas al riĉeco de eblecoj de ama vivo, sed surprenas okulŝirmilojn. Rigida kontemplado de malĝoja sperto senigas lin je ebleco kaj neceso vidi la vivon. Li preferis certecon al preteco. Li ne seniĝas de malfeliĉa travivaĵo por ne provi la duan fojon. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« En ĵaluzo manifestiĝas tiu erotika materialismo, pri kiu temis supre, ja en ĝia bazo estas kompreno de la objekto de la amo kiel materiala aĵo. Ĵaluzulo traktas homon kiun li kvazaŭ amas kiel sian posedaĵon: li reduktas lin ĝis la posedaĵo. Li deziras posedi lin “nur por si mem” kaj per tio konfirmas ke lia rilato apartenas al kategorio de “posedo”. En la vera amo mankas loko por ĵaluzo, ja ĝi principe ne havas la bazon, ĉar la vera amo signifas ke la amato estas perceptata en sia unikeco kaj neripetebleco, tio estas neniu povas anstataŭi lin. Konkurenco, kiun tiom timas ĵaluzuloj, supozigas ebleco]n de komparado, konkurado ankaŭ pri la amo. Sed en la vera amo komparado kaj konkurado ne eblas, ĉar la amato estas unika, nekomparebla kaj pro tio ekster la konkurenco. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kiu komparas sin kun alia, tiu estas maljusta aŭ al tiu alia, aŭ al si mem. Tio estas vera ne nur rilate la amon»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ĵaluzulo kreskigas ĝuste tion, kion li timas — perdon de la amo. Se la fido sin apogas sur internan forton kaj kreas eĉ pli grandan forton, do ankaŭ la dubo estiĝas el imago pri si mem kiel malsukcesinto kaj kaŭzas pliajn malsukcesojn»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kredo je alia homo, same kiel kredo je si mem, altigas memfidon, tiel ke fine tiu ĉi kredo plej ofte evidentiĝas prava. Kaj inverse, malfido senigas je certeco, tiel ke ankaŭ malfido finfine “efektiviĝas”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kiel psikologia problemo, prostituado estas ligita ne nur al emo de la prostituinoj, sed precipe al emoj de iliaj “klientoj”. Psikologio de la prostituinoj mem estas sufiĉe komprenebla, ĉar ĝi trafas kategorion de psikopatologiaj (pli aŭ malpli) tipoj de personeco. Kaj sociologia analizo de apartaj kazoj ankaŭ malmulton donos al ni, ĉar ĉi tie denove ĝustas tio, pri kio ni jam parolis supre pro alia kazo: ekonomia bezono mem neniun devigas al tiu aŭ alia konduto, tio estas ankaŭ normalan virinon ĝi ne kondukos al prostituado. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Per malsufiĉo de sincereco klarigeblas ĉiu ajn neŭroza sperto»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kiu ekĉasis plezuron, tiu perdos ĝin. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Do estas klare ke bezono je pornografio kaj bezono je prostituado, same kiel ĝenerale deziro ŝanĝi seksajn partnerojn estas simptomoj de postresteco de psikoseksa evoluo. Industrio de kontentigo de la seksaj deziroj zorgas pri sia reputacio, kontraŭstarante hipokritecon kaj samtempe ne malpli hipokrite proklamante “liberecon de cenzuro”, supozigante liberecon de komerco kaj profito. Bedaŭrine sekve de tio estiĝas seksa-konsuma devigado kaj perturboj de potenco oftiĝas, ĉe tio paciento traktas seksan kontakton kiel iun agon, kiun oni atendas kaj eĉ postulas de li: speciale oftaj estas perturboj, kiam tiu postulo devenas de partnerino. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« George Ginsberg, William Frosch kaj Theodore Shapiro el la Novjorka Universitato raportas en Archives of General Psychiatry, ke ĉe junuloj ĉiam pli ofte aperas impotenteco kaj tiuj ĉi tri psikiatroj ligas la problemon al tio, ke virinoj danke al sia novakirita seksa libereco nun jam postulas seksajn agojn de la viroj. Tio evidentiĝis dum pridemandado de pacientoj: “Tiuj ĉi novliberigitaj virinoj postulas seksajn agojn”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Ni jam diris ke la homa sekseco estas malhumanigata, se ĝi estas uzata por plezuro, sed ne malpli danĝera misuzo estas uzi ĝin nur por daŭrigo de la gento, anstataŭ ol lasi ĝin esti kio ĝi estas — esprimo de la amo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] se sekseco servos al daŭrigo de la gento nur limigitan tempon, kaj deviga reproduktado estos de ĝi forigita, ĝi iĝos libera krono de la amo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] plenvalora homo estas nur tie, kie li komplete plonĝas je la afero, komplete estas fidela al alia homo. Kaj li iĝas komplete si mem tie, kie li forgesas sin mem. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Sed nun ni vidas kiel volo al la senco ofte estas frustrita: ĉiam pli ofte ni, psikiatroj (ankaŭ en komunistaj, kaj en subevoluintaj landoj) alfrontas senton de la perdo de la senco kaj ĝi jam konkurencas kun priskribita de Alfred Adler sento de malplivaloreco por unua loko en la listo de la fontoj de neŭrozoj. Sento de la perdo de la senco estas akompanata de malpleno, kiun mi nomis “ekzistada vakuo”. En tiu ĉi ekzistada vakuo aktive disfloras seksa libido. Tiel (definitive — nur tiel) oni povas klarigi seksan inflacion, tiom disvastiĝintan nun. Ĉia inflacio, same en la financa merkato kaj en aliaj lokoj, kaŭzas senvalorigon. Kaj efekive, sekve de la seksa inflacio la sekseco estas senvalorigata, ĉar ĝi estas senhomigata. La homa sekseco estas pli granda ol simple sekseco kaj ĝuste je tiu grado je kiu ĝi estas portanto de superseksa persona rilato. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« “Personigo” de sekseco estas dezirinda (de la vidpunkto de profilakto de la seksaj neŭrozoj) ne nur rilate personecon de partnero, sed ankaŭ rilate propran personecon. Normala seksa evoluo kaj maturiĝo de la homo okazas danke al kreskanta integrado de la sekseco je ĝenerala strukturo de la homo. De tio sekvas ke inverse, ĉia izolado de la sekseco, ĝia apartigo de la personaj kaj interpersonaj superseksaj ligoj, malhelpas al integraj tendencoj kaj per tio malfermas la vojon al neŭrozaj tendencoj. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La verajn neŭrozojn, kiuj estas konataj al ni, oni prefere nomu obstina egocentrismo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kune kun neceso klarigi al paciento fonton de lia angoro, gravas ankaŭ helpi al li distanciĝi de la timo. Tio plej simple atingeblas per objektivigado de la simptomo, sed tio sukcesos nur se la paciento lernos ridi pri si mem. Distanciĝo de la simptomoj kaj ilia mokado havas certan taskon: doni al la paciento eblecon ekstari “flanke” disde de la timosento aŭ “super” ĝi. La humuro estas la plej bona maniero krei distancon. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La neŭrozulo devas lerni agi malgraŭ sia timo, sed fari ĝuste tion, kion li timas kaj eĉ serĉi kaj voki al si situaciojn, kiujn li timas travivi. La timo estos superita, ĉar ĝi estas biologia reago, kiu provas saboti iun agon aŭ eviti situacion, kiu je “okuloj de la timo” ŝajnas danĝera. Kiam la paciento lernos agi “preter” tiu ĉi timo, la timo dissolviĝos: tio similas al atrofio, aperanta post neuzado de organo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri la obseda-kompulsia malsano] [...] ŝanĝi necesas ne malsanon, sed rilaton de paciento al obsedoj. Nome lia pozicio transformas denaskan dispozicion je klinika bildo de malsano. Kaj tiu ĉi pozicio, almenaŭ en facilaj kazoj kaj en fruaj etapoj, estas sufiĉe korektebla. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri la obseda-kompulsia malsano] La ago kaŭzas kontraŭagon: ju pli forte paciento luktas kontraŭ siaj obsedoj, des pli ili fortiĝas kaj des pli forte ili manifestiĝas. Al tiu paciento plej necesas malstreĉiĝo kaj humuro [...] Pacientojn kun obseda-kompulsia malsano, same kiel pacientojn kun anksia neŭrozo, ni lernas ridi pri si mem. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri la obseda-kompulsia malsano] Tamen por tia “nelukto” kontraŭ obsedaj imagoj estas unu grava starta kondiĉo. Necesas ke paciento ne timu ilin. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri paciento kun la obseda-kompulsia malsano] [...] unuflanke li neniel respondecas pri siaj “atakoj”, aliflanke li estas komplete respondeca pri sia rilato al tiuj atakoj. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Malsufiĉo de evidenteco kaj de memfido dum procezo de ekkono kaj decidofarado devigas la suferanton je la obseda-kompulsia malsano al fortigita memkontrolo. Rekompence en li fortiĝas volo al absoluta certeco je ekkono kaj decidofarado, strebo al absolute fidinda ekkono, al absolute morala decido. La penoj de konscio kaj konscienco, kiujn sana homo direktas al elekto de profesio aŭ vivkunulo, la samajn penojn de konscio kaj konscienco bezonas suferanto de la obseda-kompulsia malsano por fermi la pordon de sia apartamento aŭ ĵeti leteron en poŝtokeston. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Troa konscieco kaj streĉa laboro de konscienco estas du tipaj trajtoj de karaktero de paciento kun la obseda-kompulsia malsano, kies radikojn ni sukcesis spuri ĝis la timopsikaj bazoj de personeco [...] »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri paciento kun la obseda-kompulsia malsano] Tia paciento, kiel ni jam diris, serĉas absolutan certecon je ekkono kaj decidofarado. Li bezonas cent procentojn. Li ĉiam sopiras perfektecon, absoluton. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [pri la obseda-kompulsia malsano] [...] ĉar ne eblas sufiĉe kontentigi totalajn postulojn en ĉio, homo kun tia perturbo estas devigita koncentriĝi je iu sfero de la vivo, kie tiu postulo ŝajnas al li plenumebla (ekzemple li konstante lavas la manojn por subteni ilian senriproĉan purecon). Sfero, en kiu neŭrozulo sukcesas almenaŭ parte efektivigi sian volon pri senkompromisa precizeco, povas iĝi ekzemple por hejmmastrino — ŝia hejmo, por intelektuloordo sur labortablo, por homo kutima ĉion registri surpapere — detalaj priskriboj de planoj kaj eventoj, por tipo ema al burokrateco — senriproĉa akurateco ktp. Paciento kun la obseda-kompulsia malsano fermiĝas en unu sektoro de la ekzistado-en-la-mondo kaj en tiu ĉi sektoro, pars pro toto [parto anstataŭ tuto] li provas realigi siajn totalismajn emojn. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kutime la homo bezonas simple certecon, sed bezono de neŭrozulo ne limiĝas je nura certeco, nebula certeco — kaj la alian “viva” realo ne havas. Neŭrozulo ĉiam troviĝas je timo, lia bezono je certeco estas plurobligita. Do ĉe li estiĝas volo al absoluta certeco. Kaze de la anksia neŭrozo tiu ĉi volo koncentriĝas je “garantiado de prevento de katastrofo”. Ĉar tiaj absolutaj garantioj ne ekzistas, la suferanto de anksia neŭrozo devas limiĝi nur je la sento de certeco. Sed per tio li forturniĝas de la mondo de aĵoj kaj objektoj kaj direktiĝas al la subjektiva mondo de statoj: ekzistado de la homo kun anksia neŭrozo estas ligita ne al la mondo, donanta al ordinara homo ĉiutagan dozon da kvieto — la kvieto, kiu kontentiĝas per eĉ kompare malalta probableco de katastrofo — ne, la neŭrozulo bezonas absolutan neeblecon de la katastrofo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] sana homo kontentiĝas je ekzistado en parte fidinda mondo, dum la neŭrozulo impetas al la sento de absoluta certeco. Sana homo fordonas sin al la amata “Vi” dum la homo kun seksa neŭrozo strebas al orgasmo, transformas ĝin je la ĉefa intenco — kaj li ricevas misfunkcion de potenco. Sana homo pretas agnoski parton de la mondo “proksimuma” dum la homo kun la obseda-kompulsia malsano postulas senton de evidenteco, direktas la intencon al ĝi; li estas ĉiam pelata de tiu ĉi neelĉerpebla procezo, progressus in infinitum [progeso al infinito]. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Demando pri la senco de ekzistado tamen ne havas sencon, ĉar la “ekzistado” jam antaŭas la “sencon” kaj la demando pri la senco de ekzistado jam supozigas ekzistadon de la senco. La ekzistado estas la muro, malantaŭ kiu ni ne povos kaŝi nin, se ni ĝin pridubos. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Nenio tiel helpas al la homo krei distancon inter si kaj io alia kiel humuro»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Psikologo el Harvardo Gordon Allport foje deklaris ke ĉiu neŭrozulo, sukcesinta foje bone priridi sin mem, jam estas survoje al resaniĝo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Pozicio de la homo ĉiam estas libera kaj pro tio ĝi havas ŝancon esti aŭ iĝi ĝusta. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] skizofreniulo perceptas sin mem kvazaŭ li — subjekto — transformiĝis je objekto»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Unuvorte skizofrenio rezultigas senton kaj travivadon de pasiveco de propraj spiritaj funkcioj. Tion ni konsideras la ĉefa principo de psikologio de la skizofreniulo. Estas interese observi kiel perceptata de li pasiveco devigas la pacienton uzi en parolo pasivajn formojn de la verboj anstataŭ tiuj kutimaj. Tiel pacientino, suferinta skizofrenion, plendis pri siaj sentoj: ŝajnis al ŝi ke ŝi ne “vekiĝis”, sed “estis vekita”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] tiu akustika fenomeno, kiu ĉe sana homo forme de la tiel nomata interna voĉo nepre akompanas (pli aŭ malpli konscie) procezon de pensado, estas perceptata de skizofreniulo pasive: li travivas tiujn fenomenojn tiel kvazaŭ ili venas ne de li mem, sed de ekstere, do ili estas travivataj laŭ skemo de observado. Sed kiam la homo travivas proprajn, internajn fenomenojn kiel fremdajn, venantajn de ekstere — tio estas halucino»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Medicina animprizorgado ne estas surogato de religio kaj eĉ nek anstataŭaĵo de psikoterapio en tiu formo, en kiu ĝi ekzistis ĝis nun, sed, kiel ni jam diris, ilia daŭrigo. Al kredanto, akiranta saviĝon en sankta metafiziko, ni povas proponi nenion, ni povus nenion doni al li [...] Ni ne intencas konkurenci kun la pastroj»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] priskribita de Gebsattel “foriro de la okcidenta homaro de animprizorganto al neŭrokliniko” estas nediskutebla fakto, de kiu nek pastro sin kaŝos, nek psikoterapeŭtoneŭropatologo ĝin rifuzos. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] celo de psikoterapio estas mensa sano, celo de religiosavo de la animo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Senco estas la muro post kiu ni ne povas retiriĝi, kiun oni devas akcepti kiel ĝi estas: tiun ĉi lastan sencon ni devas akcepti, ĉar post ĝi ni ne plu povos fari demandojn, ĉar la provo fari demandon pri la senco de la ekzistado forigas la ekzistadon de la senco. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kvankam psikoterapio inkluzivas nemalmulte da scienco kaj teknikaj metodoj, definitive ĝi sin apogas ne tiom sur metion, kiom sur arton, malpli sur sciencon ol sur saĝon»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] ekzistada analizo estas devo de ĉiu kuracisto, ne nur de neŭrologo, psikiatropsikoterapeŭto, kaj speciale atendindas ke tio estas senduba devo de ĝenerala kuracisto, terapeŭto, ortopedo kaj dermatologo: eble de ili dependas eĉ pli ol de la supremenciitaj kategorioj. Ja terapeŭto pritraktas malsanojn kronikajn kaj nekuraceblajn, al ortopedo ofte sin turnas kripluloj, dermatologo kuracas interalie porĉiam malbeligitajn homojn. Ĉiuj ĉi kurcistoj estas devigitaj pritrakti homojn, suferantajn sub la premo de la sorto, kiun jam ne eblas ŝanĝi, tamen necesas superi per tolero»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Medicina animprizorgado kuŝas inter du sferoj. Tio estas lima teritorio. Nenis tero. La Promesita Tero»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Estas kompreneble ke ebleco de la senco portas en si nur neeviteblan kaj nenuligeblan suferon, ĉar alikaze ni devus rezoni ne pri heroeco, sed pri masoĥismo. En la homa stato jam sen tio estas nemalmulte da neevitebla malfeliĉo kaj terapeŭto devas esti singarda kaj, konsiderante tiujn ĉi ekzistadajn faktojn, ne asisti eskapismajn tendencojn de paciento. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« La amo ĉiam estas ligo inter “Mi” kaj “Vi”, sed de tiu ĉi ligo en psikanaliza koncepto restas nur “Ĝi”, sekseco kaj en individua psikologio restas nur ĉiea socieco, senpersona “Ili” majuskle literumita. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]

Vidu ankaŭ[redakti]