Perfekteco

El Vikicitaro
Perfekteco
Aliaj projektoj
Perfekteco en Vikipedio

Perfekteco estas la kvalito de tio, kio estas perfekta.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« De la plej alta viro ĝis la plej malluma, la esenca devo de ĉiu estas la sama por ĉiuj: perfektigi sin. »
— Konfuceo
Citaĵo
« La tempo estas bonega aŭtoro. Ĉiam skribas la perfektan finon»
— Charlie Chaplin
Citaĵo
« Perfekteco estas polurita kolekto de eraroj»
— Mario Satz
Citaĵo
« Perfekta senkulpeco estas perfekta nescio. »
— Joubert
Citaĵo
« Utopio: imaga insulo kun perfekta politika, socia kaj jura sistemo. »
— Thomas More
Citaĵo
« Nur neperfekteco plendas pri tio, kio estas neperfekta. Ju pli perfektaj ni estas, des pli mildaj kaj trankvilaj ni fariĝas al la difektoj de aliaj. »
— François Fénelon
Citaĵo
« Mi neniam atendas vidi perfektan verkon de neperfekta homo. »
— Alexander Hamilton
Citaĵo
« Nur la plej perfekta homo povas desegni la plej perfektan filozofion»
— Novalis
Citaĵo
« Perfekteco estas multaj malgrandaj aferoj bone faritaj. »
— Fernand Point
Citaĵo
« Perfekteco estas ekster nia atingo, sed tiuj, kiuj fervore penas perfektiĝi, akiras ekscelencojn kaj virtojn, pri kiuj la homamaso havas nenian koncepton. »
— John Lancaster Spalding
Citaĵo
« Ni ĉiuj estas neperfektaj. Ni ne povas atendi perfektan registaron»
— William Howard Taft
Citaĵo
« La perfekteco de horloĝo ne estas rapidi, sed esti ĝusta. »
— Luc de Clapiers
Citaĵo
« La vera perfekteco de homo kuŝas ne en tio, kion la homo havas, sed en tio, kio estas la homo. »
— Oscar Wilde
Citaĵo
« Mi kredas je la supera ekscelenco de justeco; Mi kredas, ke la leĝo de justeco triumfos en la universo super ĉiu malbono; Mi kredas, ke en la provo plenumi la leĝon de justeco, kiom ajn neperfekta ĝi devas resti, troviĝas la inspiro, la konsolo kaj la sanktigo de la homa ekzisto. »
— Felix Adler
Citaĵo
« La vera kaj plej bona maniero lerni ajnan Arton, estas ne vidi multajn Ekzemplojn faritajn de alia Persono, sed posedi unue kelkajn el la Principoj de ĝi, kaj poste familiarigi ilin, ekzercante sin en la Praktiko. Ĉar estas nur Praktiko, kiu faras Homon perfekta en io ajn. » « (angle) The true and best way of learning any Art, is not to see a great many Examples done by another Person, but to possess ones seIf first of the Principles of it, and then to make them familiar, by exercising ones self in the Practice. For it is Practice alone, that makes a Man perfect in any thing. »
— Brook Taylor
Citaĵo
« Ĉu vi ankoraŭ lernas, ke la fino kaj perfekteco de niaj venkoj estas eviti la malvirtojn kaj malfortaĵojn de tiuj, kiujn ni subigas? »
— Aleksandro la Granda
Citaĵo
« La homaro iam serĉos sed neniam atingos perfektecon. Permesu al ni almenaŭ pluvivi kaj plu klopodi. » « (angle) Humanity will ever seek but never attain perfection. Let us at least survive and go on trying. »
— Dora Russell
Citaĵo
« La anarkiistoj neniam asertis, ke libereco alportos perfektecon; ili simple diras, ke ĝiaj rezultoj estas ege preferindaj al tiuj, kiuj sekvas aŭtoritaton» « (angle) The Anarchists never have claimed that liberty will bring perfection; they simply say that its results are vastly preferable to those that follow authority. »
— Benjamin Tucker
Citaĵo
« Viro, kiam estas perfeka, li estas la plej bona el la bestoj, sed apartigita de leĝo kaj justeco, li estas la plej malbona el ĉiuj. »
— Aristotelo
Citaĵo
« Penu por perfekteco en ĉio, kion ni faras. Prenu la plej bonon, kiu ekzistantas kaj plibonigu ĝin. Kiam ĝi ne ekzistas, desegnu ĝin. Akceptu nenion preskaŭ ĝustan aŭ sufiĉe bonan. » « (angle) Strive for perfection in everything we do. Take the best that exists and make it better. When it does not exist, design it. Accept nothing nearly right or good enough. »
— Henry Royce
Citaĵo
« Mi estas neperfekta en multaj aferoj, tamen mi volas ke miaj fratoj kaj parencoj konu mian naturon, por ke ili povu percepti la deziron de mia animo. »
— Sankta Patriko

{{Citaĵo|teksto =La perfekteco estas atingita, ne plu kiam nenion aldoniĝas, sed kiam nenion foriĝas.[1]|aŭtoro = [[Antoine de Saint-Exupery|origina teksto =}}

Citaĵo
« Kio plej plaĉas al mi estas tia komplika fuŝita vero, vi scias... tiu tiel malperfekta, ke vi scias, ke ĝi estas vera. » « (angle) What I like best is the kind of complicated messed up truth, you know … the one that's so imperfect that you know it's true. »
— Miranda July
Citaĵo
« La serĉado de la perfekteco estas la serĉado de dolĉeco kaj lumo» « (angle) The pursuit of the perfect, then, is the pursuit of sweetness and light. »
— Matthew Arnold, Kulturo kaj Anarkio (1869)
Citaĵo
« La potenco de penso estas la lumo de scio, la potenco de volo estas la energio de karaktero, la potenco de koro estas amo. Racio, amo kaj potenco de volo estas perfektecoj de homo. »
— Ludwig Feuerbach, La esenco de kristanismo (1841)
Citaĵo
« Ne serĉu perfektecon. Ne estu kolerema kun vi mem. Kaj vi multe pli ŝatos esti kun ĉiuj aliaj. » « (angle) Don’t be looking for perfection. Don’t be short-tempered with yourself. And you’ll be a whole lot nicer to be around with everyone else. »
— Mary Tyler Moore

Søren Kierkegaard[redakti]

Citaĵo
« Kiam oni iam plene eniris la regnon de amo, la mondo - kiom ajn malperfekta - fariĝas riĉa kaj bela, ĝi konsistas nur el ŝancoj por amo. »
— Søren Kierkegaard, La Verkoj de Amo (The Works of Love)
Citaĵo
« Mi vidas ĉion perfekte; estas du eblaj situacioj - oni povas aŭ fari ĉi tion aŭ tion. Mia honesta opinio kaj mia amika konsilo estas jenaj: faru aŭ ne faru - vi bedaŭros ambaŭ. »
— Søren Kierkegaard

Leo Tolstoj[redakti]

Citaĵo
« Pento ĉiam antaŭas perfektecon. »
— Leo Tolstoj
Citaĵo
« Ju pli vi progresas, des pli alta estas la idealo de perfekteco al kiu vi strebas. »
— Leo Tolstoj
Citaĵo
« La unua regulo por atingi bonecon estas jena: pensu nur pri memperfekteco. »
— Leo Tolstoj

Vidu ankaŭ[redakti]

  1. En Nokta flugo