Metio

El Vikicitaro
Metio
Metio
Metio
Aliaj projektoj
Metio en Vikipedio
Metio en Komunejo
Metio en Komuneja kategorio
Metio en Vikivortaro

Metio estas manlabora profesio, precipe hejme aŭ et-industrie praktikata.

Citaĵo
« Metio lacigas, metio vivigas. »
Citaĵo
« Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Al posedanto de metio mankas nenio. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ledo estas forto kaj gloro de la tjumenanoj, ledo streĉita kaj distranĉita devas eniri la blazonon de Tjumeno, la vivo de Tjumeno estas la vivo de ledo. Elmontroj de la tjumenaj sentoj, ĝojoj, suferoj kaj ĝuoj estas ledaj. La historio de Tjumeno estas nenio alia ol la historio de ledfabriko. La riĉo de Tjumeno estas forŝirado de ledo. La malriĉo de Tjumeno estas la forŝirita ledo. La honoro ĉi tie estas ledista, gloro leda. Pensas kaj spiras ĉi tie la homo per ledo. Li timas nur pri ledo. Kaj en Tjumeno, oni devas rimarkigi, estas bonega dika ledo! » « Кожа — сила и слава тюменцев, кожа распяленная и распластанная должна войти в герб Тюмени, жизнь Тюмени есть жизнь кожи. Проявление тюменских ощущений, радостей, страданий и наслаждений — кожевенные. История Тюмени есть не что иное, как история кожевенного завода. Богатство Тюмени — сдирание кожи. Бедность Тюмени — ободранная кожа. Честь здесь кожевенная, слава кожаная. Мыслит и дышит человек здесь кожей. Боится только за кожу. И в Тюмени, надо заметить, славная толстая кожа![1][2] »
— Zaljotnij[3], Laŭvoje al Tjumeno [1886]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Rimarkindas, ke la vortoj ledo kaj haŭto en la rusa transdoneblas per la sama vorto кожа. Do vorŝiri haŭton estas eŭfemismo de senmonigi, malriĉigi ekstreme kaj dika haŭto estas eŭfemismo de sensentemo, kion evidente aludis la aŭtoro.
  2. Залетный. По дороге в Тюмень // Лукичок. 2008. Вып. 1. С. 41.
  3. La nomo de la aŭtoro tradukeblas kiel hazarda alveturanto (laŭvorte: alfluginto), do temas pri pseŭdonimo.