« En la kapo de la nuntempahomo aperis nova demando: “Ĉu la vivo kostas por travivi ĝin?” kaj kune kun ĝi respektive ankaŭ la sento, ke la vivo de la individuo estas “malsukceso” aŭ “sukceso”. En la bazo de tia vidpunkto kuŝas imago pri la vivo kiel entrepreno, kiu devas pruvi sian profitecon. Malsukceso similas al bankroto de la firmao, ĉe kiu perdoj grave superas la profiton. Tia imago estas sensencaĵo. Ni povas estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj, povas atingi iujn celojn kaj ne atingi aliajn, sed ne ekzistas kongrua al la racio bilanco, kiu povus montri, ĉu la vivo kostas por travivi ĝin. Se eliri el tia bilanco, do eble vivi tute ne decas: ja la vivo neeviteble finiĝas per la morto, la vivo estas akompanata de streĉiĝo kaj suferoj. Do se eliri el tia bilanco, plej verŝajne ŝajnos ke prefere estus tute ne naskiĝi aŭ morti en la frua infanaĝo. »
« Eĉ en la plej malbona kazo, kiam la vivo mallarĝiĝas ĝis unusola elirejo, ĉiam haveblas ankaŭ la dua — foriro el la vivo. Sed ja foriro el la vivo ankaŭ estas ĝia parto, same kiel pordo estas parto de la domo. »
« Sinki, fali, humiliĝi — tio estas rezigni je si mem, je tiu, en kiu vi devis realiĝi. La vera ekzistado ĉe tio ne malaperas, sed iĝas riproĉaombro, fantomo, kiu eterne memorigas kiom malnobla estas tiu sorto kaj kiom malsimila ĝi devis iĝi. Tia vivo estas nura malsukcesa sinmortigo. »
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealologiko kaj konkreteco, do ĉe virino — sento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn. »
« Gimnazie, kiam viaj gefiloj faris tion kio taŭgas por tiomaĝaj infanoj, la mia prilaboradas sinmortigmesaĝon, skribante kaj reskribante ĝin por ke lia familio sciu kiom li amis ilin. Mia ploranta deksepjaraĝa filo forŝiris mian koron, singultante ke li tute ne povis suporti vivi plu, ke li ne volis esti gejo kaj ne povis alfronti vivon sin digno. Vi aŭdacas paroli pri protekti familiojn kaj infanojn de la samseksema minaco, kiam vi mem disŝiras familiojn kaj senesperigas infanojn. Mi ne scias kial mia filo estas gejo, sed mi ja scias ke Dio ne metis lin kaj milionojn kiel li sur la teron por doni al vi iun ofendeblan. »