Afekcio

El Vikicitaro
Afekcio
Afekcio
Afekcio
Aliaj projektoj
Afekcio en Vikipedio
Afekcio en Vikivortaro

Afekcio estas ŝanĝiĝo en la animstato de ekzistaĵo aŭ subita ŝanĝiĝo en la anima ekvilibro, pli-malpli forta sentoskuo, aŭ grupo da malsanoj kun la baza simptomo de tiaj fortaj ŝanĝiĝoj en la animstato (afekciaj malsanoj).

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« Se mi dubas malantaŭ kiu persono en la sonĝo mi devas serĉi mian “mion”, mi devas sekvi jenan regulon: persono, kiu spertas en la sonĝo afekcion kiun mi spertas dum la sonĝo, ĉiam kaŝas malantaŭ si mian “mion”. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Laŭ atesto de nia sento, afekcio, spertata de ni en la sonĝo, estas ne malpli grava ol tiu spertata dum maldormo kaj havanta la saman intensecon [...] »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] analizo montras al ni, ke imagoj spertas diversajn anstataŭadojn kaj ŝovojn dum la afekcioj restas en senŝanĝa stato. Ne mirindas do ke la imagoj, ŝanĝitaj per distorda realo de la sonĝo, ĉesas laŭi al neŝanĝiĝintaj afekcioj: sufiĉas nur per analizo transloki la veran enhavon al ĝia antaŭa loko kaj laŭeco estos restarigita. En psika komplekso, trafita de cenzuro, la sola netuŝebla elemento estas afekcioj; nur ili povas montri al ni ĝustan vojon al interpretado. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Vidu ankaŭ[redakti]